Cxu vi sercxas esperantajxojn en la reto?
Cxu vi volas anonci viajn esperantajxojn en la reto?
La gxusta vojo por tio estas la VIRTUALA ESPERANTO-BIBLIOTEKO!
Ekde nun VEB havas la novan kaj facilegan TTT-adreson
Tiu cxi adreso (espereble) restos dauxre valida.
Se viaj retpagxoj enhavas referencon al VEB,
bonvolu aktualigi al la nova adreso. Dankon!
Tra tiu enirpagxo vi facile trovos la vojon, kie vi povos mem
malkovri interesajn por vi informojn, aux kie/cxe kiu vi povos
plej trafe sciigi viajn proprajn Esperanto-ofertojn en la reto.
- La Virtuala Esperanto-Biblioteko ankaux estas legebla per
*nura retposxto* !!!
Sendu jenan mesagxon al <w3m...@gmd.de>:
get http://www.esperanto.net/veb/
kaj vi ricevos la centran VEB-pagxon per retposxto.
En gxi vi trovos adresojn de pluaj VEB-fakoj, kiujn vi povos
mendi sammaniere.
(Informo el la dosiero "Retumi retposxte",
kiu ankaux estas trovebla en VEB.)
* Anoncu viajn informojn per VEB!
Se vi havas retan Esperanto-materialon kiun vi volas diskonigi,
anoncu gxin al VEB.
Por anonci ion al VEB, sekvu bone jenajn konsilojn:
- Sercxu mem la konvenan VEB-fakon por via informo kaj gxian
fakestron.
- Skribu al la fakestro precize la informojn kiuj aperu en VEB.
- Skribu la precizan TTT-adreson de la VEB-pagxo kie ili aperu.
- Skribu precize kiuj informoj eventuale malaktualigxas.
* Kunlaboru en VEB!
Vi cxiam estas bonvena kunlabori en VEB, ekz-e transpreni
fakon sen fakestro, aux krei novan fakon, aux kolekti, korekti
aux kompili informojn por VEB.
Bonvenon al VEB!
Sincere salutas
Martin Weichert,
VEB-estro
---------------------------------------------------------------------
Listo de fakoj atingeblaj tra VEB:
---------------------------------
"Ekstera informado"
Esperanto-informado en aliaj lingvoj · (mw) * ....
Lerni Esperanton · (mw) *
"Organizaj" fakoj: Adresaroj ktp.
La centra VEB-indekso: cxi tiu pagxo.
Alfabeta indekso de Esperanto-TTT-pagxoj · (Flandra Esperanto-Ligo)
Esperantistoj kaj Esperanto-organizoj: Retadresoj kaj TTT-pagxoj · (Derk EDERVEEN)
Aligxu al la Retadresaro · (Derk EDERVEEN, mw) *
Esperantistoj: TTT-pagxoj (lauxlande) · (Burjalo JENSEN)
Esperantistoj: Bildoj · (mw) *
Naciaj Esperanto-organizoj: TTT-pagxoj · (mw) *
Internaciaj Esperanto-organizoj: TTT-pagxoj · (mw) *
LA kaj FA de UEA/TEJO: TTT-pagxoj · (mw) *
Esperanto-gazetoj: TTT-pagxoj · (Franko LUIN) *
Plena kalendaro de Esperanto-arangxoj · (Eventoj) *
"Kulturaj" fakoj: Temoj
Esperantologio kaj Interlingvistiko · (Mark FETTES)
Historiaj Esperanto-dokumentoj en TTT · (mw) *
Esperanto-literaturo en la Reto · (Don HARLOW)
Esperanto-vortaroj kaj terminaroj en la reto · (Edmund GRIMLEY EVANS) *
Esperanto-Bibliotekoj, bibliografioj ktp. · (mw) *
Esperanto-Muziko · (Duncan THOMSON) *
Esperanto en Radio kun listo de elsendoj · (AERA - Bruno MASALA)
Landoj kaj lingvoj de la mondo · (Bertilo WENNERGREN, Martin WEICHERT) *
Kultura Esperanto-Festivalo · (Jacob NORDFALK)
Scienco kaj Tehxniko en TTT · (Konrad HINSEN) *
Religio, filozofio · (Marteno LAVALEA) *
Politiko · (mw) *
Erotiko · (Ulf LUNDE) *
Kuriozajxoj · (mw) *
"Komputadaj" fakoj
Frequently Asked Questions · (Mike URBAN)
La "Flavaj Pagxoj" de Esperanto: Esperantajxoj en la Reto · (mw) *
La "Bluaj Pagxoj" de Esperanto: Komputilretaj terminoj · (mw)
Internet-konekto per retposxto · ("Dr. Bob"; trad. mw)
Kanalo #Esperanto en IRC · (Martin WEICHERT)
Esperanto-rilata programaro · (mw) *
Enkonduko al HTML · (Franko LUIN)
La signoj de Askio (ASCII) · (Edmund GRIMLEY EVANS)
Koderoj de la Esperantaj literoj · (Edmund GRIMLEY EVANS)
Signo-kodoj laux ISO 8859/1 kaj 8899/3 · (Reinhard FÖßMEIER)
Latin-3-tiparoj · (Flandra Esperanto-Ligo) *
* Oficialaj VEB-fakoj