Okazos en kvar monatoj, jen la 11-15 de Maio, granda konferenc'o pri
mondpac'o en Hago, Nederlando. Oni parolos pri senarmiligo, homrajtoj,
solvado de konfliktoj kaj konstruo por paco. Estos ekzemple konita
Desmond Tutu el sudafrika kaj amasoj de neregistraroj orginzaj'oj
(NGOs).
Lau mi interese estus se Esperanto presentas sin tie. Eblecoj estas
havi simplan tabulon en granda halo por disdoni informilojn ktp. Tio
kostas ca. $50/tage. Alie, oni povus fari prelego (nomita "forum" event)
pri la lingvo-problemoj kaj rilato al la konstruo por paco. C'u
geinteresuloj?
Kiu el vi povus kaj venos al la Haga Alvoko kunveno por helpi sur
loke? Mi persone estos kaj serc'as ion "teamon" por organizi nia
prezento. Por ric'evi informojn kaj alig'ilojn, angle, skribu al
ha...@igc.org kaj domandu "Please send me more information and the
Registration Pack for the Hague Appeal 1999" kaj kontaktu min
(mailto:mi...@vorburger.ch) se vi alig'as. Vidu ankau
http://www.haguepeace.org
Bonvolu forsendu tio mesag'o al aliaj paz-interesuloj au organizaj'oj,
kaj cc: al mi. Pensu pri homoj el Nederlando kiu eble povus veni al tia
kunveno senprobleme.
G'is,
Michi
---
TRADUKO DE HAGO-ALVOKO INFORMILOJN, FARITA DE MARION BELISLE
(bel...@span.ch)
PUBLIKU TION EN VIAJ ESPERANTAJ GAZETOJ! KONTAKTU S'IN POR PLI TRADUKOJ.
---
1. KIO ESTAS HAGO-ALVOKO POR PACO 1999 ?
En Hago okazis en 1899 la unua internacia kunveno porpaca. En majo 1999
okazos granda kunveno, denove en Hago kaj memore al tiu unua, de
diversaj neregistaraj organizoj (kaj anka'u registaraj). Sed tiu granda
evento estu nur centra punkto de multe pli granda agado: ekde nun jam
okazadas diversaj renkonti'goj pri specifaj temoj, interalie celitaj al
gejunuloj; multaj organizoj kunhelpas en la disvastigo de la ideoj,
celoj de la Alvoko; la celo estas diskutigi la temon en plej diversaj
lokoj kaj niveloj. Deko da nobelpremiitoj subtenas la agadon, interalie
la konata Desmond Tutu el Sudafriko.
La eroj de la Hago-Alvoko estas tri :
- Senarmiligo, inkluzive de atomarmiloj
- Plifortigo de internaciaj homrajtaj le'goj kaj organizoj
- Paca solvado de konfliktoj, inkluzive de anta'uvido de konfliktoj kaj
konstruo por paco.
Por pli da detaloj vidu la TTT-ejon de Hago-Alvoko por Paco 1999:
http://www.haguepeace.org (nur en la angla).
2. KIEL ESPERANTISTOJ POVUS KUNLABORI
Temas 'cefe pri envolvigo de esperantistoj en la okazontaj aran'goj /
kunvenoj.
Sed aliaj eblecoj estas :
- ekscii pri diversaj lokoj aran'goj por gejunuloj, kaj tie trovi homojn
por partopreni
- transdoni informojn al la LS-j, por partopreni anka'u en nacia nivelo
- informi 'generale per la e-gazetaro, ktp.
---
Michael Vorburger <mi...@vorburger.ch> & <michael....@epfl.ch>
WEBMASTERS & FrontPage users, check out my cool webtool at:
http://www.vorburger.ch/kissfp