---------- Transsendata letero ----------
De: Abonu.Com
Al: "info.komunikoj"
Temo: Gazetaraj Komunikoj de UEA
La letero estas skribita en 02.03.2007
-----------------------------------------
Informa Kanalo Abonu.Com
-*--------------------------------------------------------------------------
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 257
2007-03-02
==================================================================
KVIN KOMITATANOJ B REKTE ELEKTITAJ
Kvin kandidatoj sin anoncis por la elektado de komitatanoj B, kiuj reprezentas
la individuajn membrojn en la supera organo de UEA. Cxar fine de la jaro 2006
la individuaj membroj de UEA nombris pli ol 6000, povis esti elektotaj sep
komitatanoj
B. Gxis la limdato, la 28-a de februaro, liveris kompletajn dokumentojn kvin
kandidatoj. Sekve ili estas auxtomate elektitaj kaj posxta vocxdonado de
membroj
ne estas bezonata.
La kvin komitatanoj B, kies oficperiodo komencigxos je la unua tago de la 92-a
Universala Kongreso de Esperanto en Jokohamo, estas Marija BeloC.H/evic
(Kroatio),
Tomasz Chmielik (Pollando), Johan Derks (Nederlando), IstvH/n Ertl
(Luksemburgio)
kaj Jukka PietilCuinen (Finnlando). BeloC.H/evic, Ertl kaj PietilCuinen membras
ankaux en la nuna Komitato elektita en 2004. Chmielik kaj Derks eniros la
Komitaton
kiel novaj membroj.
Marija BeloC.H/evic (nask. 1965) estas konata i.a. kiel longtempa aktivulo kaj
estrarano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj kaj Internacia
Katolika
Unuigxo Esperantista. Tomasz Chmielik (1957) estas aktiva eldonisto kaj
estrarano
de Esperantlingva Verkista Asocio. Johan Derks (1940) aktivas i.a. pri euxropa
agado kaj estis estrarano de Euxropa Esperanto-Unio. IstvH/n Ertl (1965) estas
Esperanta verkisto kaj tradukisto kaj laboris dek jarojn kiel redaktoro de la
revuo "Esperanto". D-ro Jukka PietilCuinen (1966) funkciis i.a. kiel prezidanto
de Esperanto-Asocio de Finnlando kaj lastatempe kiel komisiito de UEA pri
informado.
Laste la komitatanoj B estis elektitaj sen posxta balotado en 1992. Kvankam en
la antauxa jaro UEA havis pli ol 8000 individuajn membrojn, unuafoje de 60
jaroj,
por naux lokoj de komitatanoj B anoncigxis nur ok kandidatoj. En kvar postaj
fojoj okazis balotoj, en kiuj partoprenis 30-33% de la individuaj membroj. Pri
la ses lokoj de komitatanoj B en la nun dejxoranta Komitato konkursis antaux
tri jaroj 16 kandidatoj. Vocxdonis tiam 1491 membroj, t.e. 31,4%.
---------- Fino de la letero ------------
Як паpость виногpадно⌡ лози плекайте мову.