Pri divido de vortoj
Transportante la vortojn el unu linio en la sekvantan, ni or-
dinare dividas ilin per iliaj partoj gramatikaj, cxar cxiu parto
gramatika en nia lingvo prezentas apartan vorton. Tiel ni ekzemp-
le dividas: "Esper-anto", "ricev-ita" k.t.p. Sed tio cxi tute ne
estas deviga regulo; ni faras gxin nur por ne rompi subite kun la
kutimoj de aliaj lingvoj: efektive tiu cxi maniero havas nenian
celon kaj signifon, cxar la transportado de la vortoj estas afero
pure papera, havanta nenion komunan kun la legxoj de la lingvo;
ni konsilas al vi per nenio vin gxeni en la dividado de la vortoj
kaj fari gxin tute tiel, kiel en la donita okazo estos al vi pli
oportune. Ecx se vi dividos ekzemple "aparteni-s", ni vidus en
tio cxi nenion malregulan, kvankam la aliaj lingvoj (tute sen ia
logika kauxzo) ne permesas tian dividadon.
"La Esperantisto", 1893, p. 32
Etimologio. Vortfarado
Deveno de la nomo "Esperanto"
... La nomo de nia lingvo ne estas elpensita, kaj jen estas
gxia historio:
Eldonante la unuan lernolibron de nia lingvo, mi prenis por mi
la pseuxdonimon "Esperanto" la lingvo mem havis nenian propran
nomon kaj estis nomata "la lingvo internacia proponita de Espe-
ranto". Pro oportuneco oni komencis uzadi la esprimon "lingvo de
Esperanto" ("die Esperanto-Sprache"); aliaj esprimoj, kiujn kel-
kaj provis uzadi (ekzemple "la lingvo internacia", "la interna-
cia"), montris sin ne oportunaj kaj ne enfortikigxis, cxar ili
estis ne bone elparoleblaj, ne memoreblaj por la publiko kaj pre-
zentis nenion difinitan (cxar sub "lingvo internacia" oni povas
egale bone kompreni la Volapukon aux aliajn proponitajn projek-
tojn). Baldaux montrigxis, ke nur la vorto "Esperanto" (sole aux
kun aliaj vortoj) klare diferencigas nian lingvon de aliaj, kaj
multaj amikoj komencis baldaux en siaj leteroj aux artikoloj uza-
di simple la solan vorton "Esperanto", ekzemple "la afero Espe-
ranto", "skribi en Esperanto" k.s. Tiel iom post iom ellaborigxis
unuvorta nomo de nia lingvo. Vidante, ke mia komenca pseuxdonimo
transiris al la afero mem kaj ke gxi estas tre oportuna, mi bal-
daux tute cxesis uzadi mian pseuxdonimon, kaj gxi restis nur kiel
nomo por la afero mem. La nomo "Esperanto" estas per si mem tute
senlogika; sed en sensignifa kondicxa nomo kial ni bezonas logi-
kon?
"La Esperantisto", 1890, p. 60
Pri la uzado de formoj simplaj anstataux kunmetitaj
La vorto "bezonesti" estas kunmetita tute regule, kaj vi povas
gxin uzadi. Sed entute ni konsilas pli uzadi cxiam formojn simp-
lajn anstataux kunmetitaj. Kunmetado de vortoj estas karaktera
eco de la lingvo germana, kaj al tiu cxi lingvo gxi efektive do-
nas grandan ricxecon de formoj; sed en nia lingvo la vortoj pleje
estas pli naturaj kaj pli bonsonaj se ili estas ne kunligataj,
sed uzataj aparte.
"La Esperantisto", 1891, p. 23
Pri la vortoj kun pseuxdosufiksoj
Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun
pseuxdosufiksoj "cio", "toro" k.t.p. (ekzemple: "civilizacio",
"redaktoro" k.t.p.); ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni
nur la radikan formon (ekzemple: "civiliz", "redakt") kaj cxiujn
devenajn formojn uzi nur kun sufikso aux finigxo pure "Esperanta"
(ekzemple: "civilizo", "redaktejo", "redaktisto" anstataux "civi-
lizacio", "redakcio", "redaktoro").
Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple "redaktejo", estus
tute identa kun la vorto "redakcio" kaj povus gxin perfekte ans-
tatauxi, certe neniu el ni plendus, se la vorto "redakcio" bal-
daux malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj
pseuxdosufiksaj estas KONTRAUX-ESPERANTAJ, aux ke ili prezentas
malaprobindan enkondukon de NOVAJ VORTOJ, mi opinias, ke li era-
ras. Tiaj formoj, kiel ekzemple "redakcio", "civilizacio" estas
nek kontraux-Esperantaj, nek novaj, cxar laux la ¿15 de nia gra-
matiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento
de gxia naskigxo. Ni povas ESPERI, ke pli aux malpli frue la
pseuxdosufiksaj vortoj FREMDAJ farigxos arhxaismoj kaj cedos sian
lokon al vortoj PURE ESPERANTAJ; ni povas ecx KONSILI tion; sed
POSTULI tion ni ne povas, cxar la diritaj vortoj ne sole havas en
nia lingvo (laux la ¿15) plenan rajton de ekzistado, sed ankoraux
dum longa tempo multaj el tiuj pseuxdosufiksaj vortoj estos pli
oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj, ol la ilin ansta-
tauxontaj vortoj PURE ESPERANTAJ.
Ne venis ankoraux la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas ve-
ro, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum
kelka tempo formojn DUOBLAJN (ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo");
sed sxajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo
ian EMBARASON DE RICXECO, ol malutili al si per ia ne suficxe ma-
tura dekreto, eljxetante el la lingvo vortojn, kies eljxetindeco
ne estas ankoraux por ni tute certa.
Respondo 55, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 222
Pri la prefikso "re"
Cxi tiu prefikso montras "revenon al la loko aux al la stato,
de kiu oni iris". Sekve:
* Se "A" donis ion al "B", kaj la donita objekto estas denove
cxe "A", ni diras, ke "B" "redonis" gxin, "A" "reprenis"
gxin, la objekto "revenis" al "A". Spegulo "rejxetas" la ra-
diojn, kiuj falas sur gxin. La pilko "resaltis" de la tero.
En cxi tiuj okazoj "re" montras revenon al la punkto de dei-
ro.
* Se mi faris ion, kaj mi gxin faras ankoraux unu fojon, mi
ankaux revenas (en mia ago) al la punkto, de kiu mi iris.
Sekve ni diras "refari" (fari denove tion, kion oni jam fa-
ris), "rekanti" (ripeti kanton), "rejunigxi" (farigxi denove
juna), "resanigxi" (farigxi denove sana) k.t.p. En cxi tiuj
lastaj okazoj "re" montras la ripeton.
(Cxi tiu klarigo estas donita de D-ro Zamenhof mem.)
L. de Beaufront, "Grammaire et exercices de la langue interna-
tionale Esp\'eranto", p. 109. Tradukis W.Bailey
Pri "sidigxi" kaj "eksidi"
Vi estas prava: anstataux "sidigxu" estus pli bone diri "sidi-
gu vin" aux "eksidu" tamen cxar la formo "sidigxu" jam de tre
longe estas uzata preskaux de cxiuj Esperantistoj, tial gxi fari-
gxis jam "esperantismo" kaj nomi gxin eraro oni jam ne povas.
Ne sole en naturaj lingvoj, sed ankaux en lingvo artefarita
cxio, kio estas uzata de la plimulto da bonaj verkistoj, devas
esti rigardata kiel bona, se gxi ecx ne estas absolute logika;
cxar se ni postulos cxiam nur logikon ABSOLUTAN, tiam la libera
uzado de lingvo artefarita farigxos tute ne ebla, cxar tiam mala-
peros cxiu utileco de longa ekzercigxado kaj en la deka jaro de
uzado de la lingvo, kiel en la unua jaro, cxiu devus konstante
tro longe pripensadi kaj pesadi cxiun sian vorton. Tamen la dife-
renco inter lingvo natura kaj lingvo artefarita konsistas en tio,
ke, dum en la unua oni devas uzi NUR tiujn formojn, kiujn uzas
bonaj verkistoj, kaj uzado de formo pli logika estas MALPERMESA-
TA, € en lingvo artefarita cxiu havas la rajton uzi formon pli
logikan, kvankam neniu gxis nun gxin uzis, kaj li povas esti kon-
vinkita, ke se lia formo estas efektive bona, gxi baldaux trovos
multajn imitantojn kaj iom post iom elpusxos la malpli logikan,
kvankam gxis nun pli uzatan formon malnovan.
Respondo 3, "La Revuo", 1906, Decembro
Konatigxi
Ni uzas ordinare la formon "konatigxi" (= "farigxi konato kun
iu"), sed ankaux la formo "konigxi" estas tute bona (= "fari sin
koni ion").
"La Esperantisto", 1891, p. 7
Pri la sufikso "ar"
Vi diras, ke la sufikson "ar" ni devas uzi nur por esprimi ar-
on da tiaj objektoj, kiuj estas esence ligitaj inter si kaj pre-
zentas ian unuecon, kolektivan objekton (ekzemple "vortaro", "ar-
baro", "homaro"); sed por ia nombro da samspecaj objektoj, kiuj
ne estas esence ligitaj inter si kaj ne prezentas kune ian unu
ideon, vi konsilas uzi la esprimon "aro da" (ekzemple: "li eller-
nis aron da vortoj", "tie kusxis aro da dehakitaj arboj" k.t.p.).
Vian opinion mi trovas gxusta. Pri la dua senco de la vorto "aro"
(mezuro) volu kompari mian respondon ¿24.
Respondo 33, "La Revuo", 1908, Majo
Pri la prefikso "ge"
La prefikso "ge" rilatas ne sole al DU personoj, sed gxi povas
rilati ankaux al MULTAJ personoj; gxi signifas simple "de ambaux
seksoj". Mi persone gxis nun uzadis tiun cxi prefikson cxiam nur
por esprimi ian ambauxseksan familian tutajxon el personoj sta-
rantaj en la sama linio de parenceco; tial mi diradis ekzemple
"gepatroj", "gemastroj", "gefratoj", "genepoj", "gekuzoj", "ge-
tajloroj" (en la senco de "tajloro kaj lia edzino"); sed ni ne-
niam esprimis ekzemple per "getajloroj" la tutan familion de taj-
loro, cxar la gefiloj de tajloro ne staras en la sama linio de
parenceco kun la tajloro, kaj mi ankaux evitadis diri "gesinjo-
roj" pri personoj, kiuj ne apartenas al unu familio (mi nomadis
ilin "sinjoroj kaj sinjorinoj"). Tamen mi konfesas, ke mi havis
nenian kauxzon, por uzadi la prefikson "ge" sole en la dirita ma-
niero. Cxar en la fundamenta (universala) vortaro de nia lingvo
"ge" signifas simple "de ambaux seksoj", kaj cxar la uzado de la
prefikso en tiu cxi senco neniam donas malkomprenigxon, tial ni
povas tre bone uzi tiun cxi prefikson en CXIUJ okazoj, kiam ni
parolas pri ambaux seksoj. Sekve se al personaro, kiu konsistas
el ambaux seksoj, iu sin turnas kun la vorto "gesinjoroj", li fa-
ras nenian eraron, kaj eble mi mem ankaux de nun iafoje uzados la
prefikson en tiu cxi senco.
Respondo 6, "La Revuo", 1907, Februaro
Pri la sufikso "ajx" apud verbaj radikoj
Vi diras, ke kiam verba radiko ricevas la sufikson "ajx", tiam
ni ofte ne scias, cxu gxi signifas "io, kio faras" aux "io, kio
estas farata". Kelkaj Esperantistoj opinias, ke la sufikso povas
havi nur UNU el la diritaj du sencoj, ekzemple nur la aktivan,
kaj cxiufoje, kiam ili trovas la diritan sufikson kun la senco
pasiva, ili rigardas tion cxi kiel simplan eraron. Tiu cxi opinio
tamen estas negxusta: "ajx" per si mem havas nek sencon ekskluzi-
ve aktivan, nek sencon ekskluzive pasivan, kaj tial gxi povas es-
ti uzata en AMBAUX sencoj. Severe precizigi la signifon de tiu
cxi sufikso en la senco aux nur aktiva aux nur pasiva € laux mia
opinio € estas ne konsilinde, cxar tio cxi tute senbezone ligus
nin kaj devigus nin ofte uzadi tro longajn formojn.
Gxenerale mi devas ripeti cxi tie tion, kion mi jam kelkajn
fojojn esprimis cxe aliaj okazoj: ni ne devas peni, ke nia lingvo
estu TRO preciza, cxar tiam ni nin mem nur katenus kaj ofte, por
esprimi plej simplan ideon, ni devus uzi vorton deksilaban; cxiu-
foje, kiam ni sen timo de malkomprenigxo povas doni al la uzanto
liberecon, ni devas tion cxi fari kaj permesi al li uzi lauxvole
DIVERSAJN formojn (se ili nur ne estas kontraux la legxoj de nia
lingvo aux kontraux la logiko aux komprenebleco), anstataux pos-
tuli, ke li nepre uzu cxiam NUR UNU formon.
En cxiuj okazoj (tre maloftaj), kiam la simpla uzado de "ajx"
povas doni ian MALKOMPRENIGXON, ni povas ja tre bone helpi al ni
(kiel vi mem tute prave proponis) per la uzado de participo akti-
va aux pasiva (ekzemple "sxmirantajxo" kaj "sxmiratajxo", kiuj
ambaux prezentas formojn tute regule kreitajn laux la legxoj de
nia lingvo); sed cxar, el 100 verbaj vortoj kun "ajx", 99 estas
tute KLARAJ, kial do ni devas senbezone kateni nin kaj, precizi-
gante la signifon de "ajx" nur aktive aux nur pasive, konstante
esti devigataj uzadi "antajxo" aux "atajxo" en cxiuj aliaj oka-
zoj? Por kio uzi ekzemple la longajn formojn "estantajxo", "kres-
kantajxo", aux "sendatajxo", "kracxatajxo" k.t.p., se ni egale
klare povas esprimi tion saman per la pli mallongaj "estajxo",
"kreskajxo", "sendajxo", "kracxajxo" k.t.p., pri kies senco povas
ekzisti nenia dubo? Sekve se vi volas klarigi la signifon de
"ajx" kun verbaj radikoj, tiam anstataux diri, ke "ajx" kun verbo
signifas nur "io, kio faras", aux nur "io, kio estas farata", mi
konsilas al vi diri: "ajx" kun verbo signifas "ion, kio enhavas
en si la ideon de la donita verbo" cxu tiu cxi ideo estas aktiva
aux pasiva € tion cxi la sufikso "ajx" tute ne devas montri al
ni, cxar tion cxi montras la senco de la vorto mem aux € en okazo
de speciala NECESECO € la aldono de la sufikso de aktiveco aux
pasiveco. Tiu cxi "speciala neceseco" tamen aperas nur tre ma-
lofte, cxar ecx cxe tiuj verboj, kiuj povas doni egale bone ajxon
aktivan kaj pasivan, la senco de la ajxo estas facile komprenebla
el la kunteksto; ekzemple se mi diros "mi donas tion cxi al vi
kiel garantiajxon de mia reveno", neniu ja povas dubi, ke ni pa-
rolas ne pri garantiATajxo, sed pri garantiANTajxo. Vian opinion,
ke ofte (kiam povas ekzisti nenia dubo) ni povas ecx forjxeti la
"ajx" kaj uzi simple nur la substantivan finigxon "o", € mi tro-
vas tute prava; sed en la plimulto da okazoj inter "o" kaj "ajxo"
estas granda diferenco.
P.S. Per stranga renkontigxo de la cirkonstancoj mi jxus rice-
vis leteron, kiu prezentas bonan ilustrajxon al tio, kion mi sup-
re diris pri tro granda logikeco. Mia korespondanto skribas (iom
sxerce), ke la esprimo "Parolo de X en la kunveno Y" estas tute
mallogika kaj malpreciza: anstataux "parolo" oni devas en tia
okazo diri "antauxpublikparolatajxo". Cxu vi aprobas tian preci-
zan vorton?
Respondo 11, "La Revuo", 1907, Aprilo
Pri la vorto "ero"
Efektive estus pli bone, se por la ideo de tempokalkulo ni
uzus ian alian vorton anstataux "ero", kiu havas jam difinitan
signifon en la Universala Vortaro. Sed cxar la vorto "ero" en la
senco de tempokalkulo estas vorto pure internacia, tial laux la
¿15 de nia fundamenta gramatiko ni havas plenan rajton gxin uzi.
Cxar la "ero" de la Universala Vortaro kaj la "ero" science in-
ternacia havas tro malsamajn signifojn, tial ni ne bezonas timi,
ke oni ilin iam reciproke konfuzos. Cetere, se la vorto "ero"
laux la ¿15 de nia gramatiko estas plene PERMESATA, gxi kompre-
neble ne estas DEVIGA, kaj ni havas plenan rajton uzi anstataux
gxi "tempokalkulo" aux ion similan, kion proponos niaj specialis-
toj.
Respondo 24, "La Revuo", 1907, Auxgusto
textend.section
L.-L.M.ZAMENHOF
(x) Memeldono, Mar›nais, 17.02.2005
Laux la eldono:
Zamenhof L.-L.M. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. €
Parizo: Esperantista centra librejo, 1927
Reeldono:
Zamenhof L.-L.M. Lingvaj respondoj: Plena kolekto. €
Rusio, Jekaterinburgo: Sezonoj, 1992.
Antauxparolo al la lingvaj respondoj aperintaj en "La Revuo"
(1910)
Komencante de Decembro 1906, mi, per "La Revuo", de tempo al
tempo donadis respondojn al diversaj demandantoj pri diversaj
lingvaj demandoj. Tiuj Respondoj havis karakteron pure privatan,
tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas ali-
aj kompetentaj Esperantistoj. Sed kiam mi vidis, ke multaj perso-
noj vidas en miaj Respondoj kvazaux ian "oficialan decidon" pri
tiu aux alia demando, kaj miaj Respondoj sekve povus malhelpi la
tute liberan evoluadon de nia lingvo aux malhelpe entrudigxi en
la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio, mi cxesis
publikigi la Respondojn. Tamen cxar certa nombro de miaj Respon-
doj jam estas publikigita kaj cxar oni eble povus trovi en ili
ian utilan konsilon, tial mi opinias, ke ne malutilos, se ili es-
tos reeldonitaj kune en formo de aparta brosxuro...
Sed mi denove atentigas la legantojn, ke miaj Respondoj devas
esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute PRIVATAJ; fari
oficialan DECIDON pri tiu aux alia duba lingva demando havas la
rajton nur nia AKADEMIO, post vocxdona interkonsiligxo kun la tu-
ta Lingva Komitato.
Oni tamen ne malkomprenu min. Mi tute ne apartenas al tiuj
personoj, kiuj dezirus, ke la Akademio donadu al ni kiom eble pli
da decidoj. En lingvaj demandoj cxiu superflua "decido" katenas,
kaj ni devas esti kun gxi tre singardaj; "decidojn" oni devas fa-
ri nur en okazoj de efektiva kaj senduba NECESECO!
L.-L.M. Zamenhof
Alfabeto
Pri la uzado de "h" anstataux supersigno
La uzado de "ch" k.t.p. anstataux "cx" k.t.p. estas enkonduki-
ta nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraux literojn kun sig-
netoj, sed en SKRIBADO mi konsilas al vi cxiam uzi pli bone "cx"
anstataux "ch", cxar la uzado de UNU litero por unu sono estas
multe pli logika ol la uzado de DU literoj. Vi diras, ke la sig-
netoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la al-
fabeto pure latina havas ja ankaux kelkajn literojn kun signetoj
superliniaj ("i", "j", "t"), kaj la plej granda parto de la ling-
voj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraux amason da aliaj
literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio
aux kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn
por kelkaj literoj (cxar ne sole la literoj kun signetoj sed an-
kaux multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio
cxi estas jam tute alia demando, kiu LA LINGVON MEM tute ne tu-
sxas: gxi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportu-
neco de la skribado.
"La Esperantisto", 1889, p. 15
Multaj plendas, ke la skribado per "cx", "gx", "hx", "jx",
"sx" kaj "ux" estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaux
en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne ha-
vas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam
dirita en la "Aldono al la Dua Libro": anstataux la signeto su-
perlitera oni povas kuragxe uzadi la literon "h" kaj anstataux
"ux" € simplan "u".
"La Esperantisto", 1890, p. 32
Sinjoro F.-V.Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la
signetojn superliterajn, uzu anstataux ili kaj anstataux "h" €
apostrofon returnitan post la litero; ekzemple "ac`eti" anstataux
"acxeti" aux "acheti". De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni
volos uzi tiun cxi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco
de la presata verko la signifon de tiu cxi returnita apostrofo.
"La Esperantisto", 1890, p. 54€55
Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion ("h"
anstataux signeto superlitera). La fina legxo por nia ortografio
estos: "por unu sono unu litero" kaj kiam ni nur povos, ni cxiam
uzados "cx" anstataux "ch" (povas nur esti, ke iom poste, por pli
oportunigi la skribadon, ni donos al tiu cxi litero pli simplan
formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne lo-
gika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni gxin uzas nur kiel
necesan unuatempan rimedon por doni al cxiuj presejoj kaj al la
telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom
post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj
provizigxos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua "h" estos
absolute cxesigita. Ne la "cx" estas transira sxtupo al "ch", sed
en la "ch" ni proponis transiran sxtupon al "cx", kiam ni vidis,
ke la absoluta enkonduko de "cx" estas ankoraux tehxnike ne opor-
tuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin
konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili;
sed nia lingvo estas ankoraux juna kaj nepotenca kaj devas sin
fleksi, se gxi ne volas perei. Ne estas ankoraux tempo diri fiere
al cxiuj presistoj: "Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin
ne bezonas!" La unuatempa permeso presi per "h" estas necesa ri-
medo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aux
tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj su-
perliteraj, tiu cxiam devas gxin fari.
"La Esperantisto", 1891, p. 15
La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta
maniero: "a", "bo", "co", "cxo", "do", "e", "fo", "go", "gxo",
"ho", "hxo", "i", "jo", "jxo", "ko", "lo", "mo", "no", "o", "po",
"ro", "so", "sxo", "to", "u", "uxo", "vo", "zo".
"La Esperantisto", 1893, p. 32
Pri sensupersigna skribado
La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi "h" ansta-
taux supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaux
estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas pro-
testi, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj ansta-
taux per literoj ordinaraj, aux per literoj presaj anstataux
skribaj, tiel same ankaux neniu povas protesti, se vi skribos per
"h" anstataux supersignoj. Sed la demando estas, cxu viaj KORES-
PONDANTOJ estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli
artifikan manieron kun "h" anstataux la pli simpla kun supersig-
noj. Tio cxi sekve estas ne demando de permeso aux malpermeso,
sed simple demando de GUSTO. Sed, se vi deziras anstatauxigi la
supersignon en "cx" kaj "sx", vi nepre devas anstatauxigi gxin
ankaux en "jx", "hx" kaj "gx", cxar cxiu el la ambaux skribmani-
eroj APARTE estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skrib-
maniero MIKSITA estus jam arbitrajxo kaj kondukus al hxaoso.
Se vi volas skribi per "h" anstataux supersignoj, vi povas ti-
on fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi
skribmanieron MIKSITAN, aux € tiom pli € se vi volas uzi SISTEME
la tute novajn literojn "y" kaj "w", anstataux "j" kaj "ux" (mi
ne parolas pri SPECIALAJ teknikaj okazoj, kiam tio eble estas ne-
cesa) vi devas € se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne
enkonduki anarhxion en nian aferon € akiri por tio la permeson de
la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron kaj prezentu gxin
al la vocxdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos
akceptita per plimulto da vocxoj, gxi farigxos permeso oficiala.
Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas
esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion gxi trovas tute SEN-
DANGXERA, efektive GRAVA kaj sendube UTILA; tial se la Komitato
malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al gxia decido
kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de
la Komitato, krias, ke la Komitato nenion tauxgas, ke gxi ne es-
tas auxtoritata, ke gxi nenion faras, k.t.p.
Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lin-
gvo cxion, kion gxi trovos necesa; mi neniam prezentos ian mal-
helpon, kaj cxiun mature pripensitan kaj orde vocxdonitan decidon
de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera
celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima ek-
sperimentado SEN GRAVA NECESECO; ju malpli ni okupos niajn kapojn
per diversaj "plibonigoj" kaj ju pli ni simple propagandos kaj
ricxigos la lingvon, des pli bone estos.
Respondo 45, "La Revuo", 1908, Auxgusto
Elparolado
Elparolado de "ux" kaj "j"
En la sono "aux" la "a" kaj la "ux" devas esti auxdataj klare
cxiu aparte, sed ili faras unu silabon, cxar efektive la litero
"ux" ne estas vokalo. Tiel ekzemple la vorto "lauxdi" devas esti
elparolata "laux-di".
"La Esperantisto", 1889, p. 23
Pri la literoj "u" kaj "ux", "i" kaj "j"
Kelkaj amikoj ne bone komprenas kaj ne regule uzas la literojn
"u", "ux", "i" kaj "j". Laux ilia opinio (esprimita ecx en kelkaj
lernolibroj) la literoj "u" kaj "i" kune kun antauxirantaj voka-
loj faras "duoblan vokalon" ili sekve elparolas "au" kiel "aux",
"ei" kiel "ej" k.t.p. Tio cxi estas ERARO. En nia lingvo ne ek-
zistas duoblaj vokaloj, sed cxiu litero estas elparolata cxiam
egale kaj cxiam aparte. Sekve oni devas legi "ba-lA-u", "pra-U-
lo", "tro-U-zi", "de-I-ri", "krE-i", "he-ro-I-no" kaj ne "bAl-
aux", "prAux-lo", "trOux-zi", "dEj-ri", "krEj", "he-rOj-no" (kiel
faras multaj germanoj, havantaj tiun cxi kutimon en sia lingvo).
La literoj "u" kaj "i" devas cxiam esti elparolataj klare kaj
aparte, kiel cxiu alia litero.
Sed ekster "u" kaj "i" en nia lingvo ekzistas ankoraux la li-
teroj "ux" kaj "j", kies elparolado estas simila al la elparolado
de "u" kaj "i", sed pli mallonga kaj ne prezentanta silabon (kiel
konsonanto); se ili staras post vokalo, ili estas elparolataj kun
gxi en unu silabo kaj tial faras IMPRESON de duobla vokalo. La
literoj "ux" kaj "j" cxiam ankaux estas elparolataj aparte, sed
ili cxiam estas KONSONANTOJ, tute egale, cxu ili staras antaux
vokalo aux post vokalo. Sekve oni devas legi "ja-ro", "jus-ta",
"kra-jo-no", "fraux-lo", "Eux-ro-po", "foj-no", "paj-lo" kaj ne
"i-a-ro", "i-us-ta", "kra-i-o-no", "fra-u-lo", "E-u-ro-po", "fo-
i-no", "pa-i-lo". Se ni la germanajn vortojn "Saite", "Traube"
volus skribi per ortografio Esperanta, ni devus skribi "Zajte",
"Trauxbe". La vorto "lauxta" ekzemple estas dusilaba kaj ne tri-
silaba, sed ne pro la kauxzo ke "aux" estas kvazaux duobla voka-
lo, sed nur cxar "ux" estas konsonanto (dum "u" estas vokalo).
"La Esperantisto", 1893, p. 15
Pri elparolado en teorio kaj en praktiko
Kiel en cxiuj lingvoj, tiel ankaux en Esperanto la sono "j"
ordinare moligas la konsonanton, kiu staras antaux gxi; oni sekve
ne devas miri, ke ekzemple en la vorto "panjo" la plimulto de la
Esperantistoj elparolas la "nj" kiel unu molan sonon (simile al
la franca "gn"). Tiel same oni ne miru, ke en praktiko oni ordi-
nare antaux "g" aux "k" elparolas la sonon "n" naze, aux ke an-
taux vokalo oni elparolas la "i" ordinare kiel "ij". BATALI kont-
raux tia natura emo en la elparolado sxajnas al mi afero tute
sencela kaj senbezona, cxar tia elparolado (kiu estas iom pli
eleganta, ol la elparolado pure teoria) donas nenian malkompreni-
gxon aux praktikan maloportunajxon; sed REKOMENDI tian elparola-
don (aux nomi gxin "la sole gxusta") ni ankaux ne devas, cxar
laux la teoria vidpunkto (kiu en Esperanto ofte povas esti ne se-
vere observata, sed neniam povas esti rigardata kiel "erara") ni
devas elparoli cxiun sonon severe aparte; sekve se ni deziras pa-
roli severe regule, ni devas elparoli "pan-jo", "san-go", "mi-a".
Respondo 56, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 222
textend.section
Akcento
Pri la regulo de la akcento
... Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aux naciaj, estas
senfrukta kaj dangxera ankaux la sekvado de TEORIAJ PRINCIPOJ, se
ni ne demandas nin, kian PRAKTIKAN signifon ili havas. La defen-
dantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon,
kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj mangxas
bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke gxi ne estas sana
kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda
viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havan-
taj nenian ecx plej malgrandan praktikan fundamenton, estis fari-
taj al ni en granda amaso. Sed ne parolante pri cxiu el ili, ni
prenos por ekzemplo nur unu, kiu apartenas sxajne al la plej bo-
naj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn.
Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre
bona artikolo montris, ke la sxangxoj, kiujn diversaj vortoj ri-
cevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tusxas la ak-
centon, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne
sxangxi la akcenton, ke sekve la akcento en diversaj niaj vortoj,
kiel ekzemple "nacIo", "titOlo" k.c. estas kontrauxnatura; kaj
sinjoro Runstedt ecx rakontas pri unu persono, kiun la akcentoj
en "anImo", "proksIme" k.c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per
si mem la lingvo al li tre placxis. Kiel ajn bela tiu cxi opinio
sxajnas en la teorio, gxi tamen post pli atenta pripenso baldaux
montrigxus al cxiu kiel bela... sofismo.
Ni rigardu atente, en kio propre kusxas la kulpo de la kons-
tanta akcento, kaj kia grava kauxzo devigas nin aux doni malfaci-
lan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aux forigi silabojn
en diversaj vortoj, por ke la akcento farigxu "plinatura". Cxu
vortoj kiel ekzemple "proksIma", "titOlo" estas pli malfacile el-
lerneblaj kaj memoreblaj, ol "tItolo", "prOksima"? Ne, neniu du-
bos, ke ellerni UNU akcenton por cxiuj vortoj estas mil fojojn
pli facile, ol memori por cxiu vorto apartan akcenton. (Demandu
la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al
vi, kiom da grandegaj malfacilajxoj prezentas al ili la ellernado
kaj regula uzado de la rusa akcento!) Cxu la diritaj vortoj estas
malfacile elparoleblaj? Cxu ili estas malbonsonaj? Cxu ili pre-
zentas eble ian alian maloportunajxon? Ne! Sendube ne! Cxiu sci-
as, ke la akcento sur la antauxlasta silabo estas cxiam la plej
bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum la malreguligo de la
akcento estus ligita kun tro grandaj kaj tro videblaj maloportu-
najxoj, vi en nia NUNA konstanta akcento ne trovos ecx la plej
malgrandan maloportunajxon, se vi ecx sercxos tutan vivon! Kial
do, oni povas demandi, propono, tiel senfundamenta povis placxi
al kelkaj el niaj amikoj? La respondo estas tre simpla: la propo-
no tusxis kordon konatan de ni cxiuj sed de ni mem gxis hodiaux
ne rimarkitan; kaj se homo ekauxdas ion konatan, li ofte kont-
rauxvole, sen konscio kaj sen analizo, ekkrias: "Jes, jes, bone!"
Ni analizu pli proksime la motivojn, kiuj sxajne parolas por
la propono. La konato de sinjoro Runstedt ne volis lerni nian
lingvon, cxar kutiminte je la elparolado de la latina "prOximus",
"Animus", li ne povis akcepti la vortojn "proksIma", "anImo". Sed
ne malfacile estas vidi la tutan sensignifecon de tiu cxi motivo.
Cxu la latina vorto "mAximus" estas motivo kontraux la franca
vorto "maxIme"? Cxu la simpla fakto, ke ia vorto havas ian difi-
nitan formon en unu lingvo, prezentas ian ecx plej malgrandan
kauxzon, por ke tiu cxi vorto en alia lingvo ne havu alian for-
mon? Se hodiaux iu postulas, ke anstataux "facIla", ni diru "fA-
cila", li morgaux kun tia sama rajto postulos, ke anstataux "fA-
cila" ni diru "facilIs", cxar la formo "facIla" al lia orelo es-
tas fremda! Kaj kun tia sama rajto oni postmorgaux postulos, ke
ni al cxiuj vortoj en nia lingvo donu tiujn formojn, kiujn oni
trovas en la lingvo ekzemple latina, t.e. ke ni tute detruu la
lingvon internacian kaj anstatauxigu gxin per ia alia jam ekzis-
tanta lingvo, cxar... (nenia alia kauxzo)... la formoj de tiu aux
alia lingvo al sinjoro X aux Y estas konataj kaj la formoj de nia
lingvo al li ne estas ankoraux konataj! Cxiu lingvo havas siajn
legxojn, kaj se la legxoj per si mem estas bonaj, estus ridinde
deziri ilin sxangxi NUR tial, ke alia lingvo havas aliajn le-
gxojn. Cxu ni povas diri, ke la germana vorto "GeographIe" estas
malbona kaj trancxas la orelon, cxar la Rusoj elparolas tiun cxi
saman vorton "اإدازلئةر"? Al la konato de sinjoro Runstedt la
vorto "proksIma" en la unua momento malplacxis, cxar li alvenis
al tiu cxi sama vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj; cxio de-
pendas de la kutimo, kaj nun, kiam ni kutimis je la legxoj de nia
lingvo, ni povas certigi, ke se iu antaux ni elparolas la nomon
de nia lingvo "internAcia" anstataux "internacIa", gxi trancxas
nian orelon tiel terure, kiel se iu tirus karbon sur vitro.
La kutimo ofte ludas gravan rolon en la vivo; eble ni devas
kalkuligxi kun gxi? Se ni povus tion fari sen ia malutilo, jes,
kial do ne kalkuligxi? Sed se por PARTON da homoj liberigi de al-
kutimigxo je UNU tre facila regulo ("akcento cxiam sur la antaux-
lasta silabo") ni bezonus MULTE PLI GRANDAN PARTON da aliaj homoj
devigi lerni kaj memori MULTAJN regulojn (sen ia regulo memori
apartan akcenton por cxiu aparta vorto), € kion ni tiam devas
preferi? Ni forte dubas, cxu trovigxos iu, kiu konsilus solvi la
demandon alie ol ni gxin solvis! Por ne devigi la lernantojn me-
mori apartajn akcentojn por cxiu vorto, oni eble konsilos al ni
transformi grandan parton da vortoj en nia lingvo tiel, ke ili
konsentigu en si la regulon pri la akcento konstanta kun la ak-
cento kutima (ekzemple "titlo" anstataux "titolo", "amo" aux
"ano" anstataux "animo", "proksa" aux "proma" aux "propa" ansta-
taux "proksima" k.c.); sed ne parolante jam pri la malbonsoneco,
malklarajxoj, k.t.p., kiuj tiam naskigxus, kaj supozante, ke ecx
la lingvo mem nenion de tio suferus, ni forte dubas, cxu iu seri-
oze konsilus enkonduki tian grandan rompadon en nian aferon...
sen ia ecx la plej malgranda kauxzo! Sen ia ecx la plej malgranda
kauxzo: cxar ni sercxis kaj sercxis kaj ne povis trovi en la kon-
stanta antauxlasta akcento ian ecx la plej malgrandan maloportu-
necon por la memoro, nek por la busxo, nek por la orelo. Kontraux
nia regulo ekzistas absolute nenio, ekster la tute sensignifa mo-
tivo, ke la lingvo X aux la lingvo Y tion cxi ne havas.
Sed eble kontraux nia regulo ekzistas io tio, kion oni per
vortoj esprimi ne povas, sed kion oni neklare SENTAS, kiel ian
vokon de naturo? Ni auxskultu, kion diras sinjoro de Wahl: li ne
vidas kaj ne montras ian faktan cirkonstancon kontraux la akcento
en nia lingvo; sed rimarkinte, ke la naturaj lingvoj oferas la
sonon kaj formon de la vortoj, por nur konservi la unuatempan ak-
centon, li vidas en tio cxi naturan legxon kaj konsilas al ni
sekvi tiun cxi legxon, por ke nia lingvo ne estu kontrauxnatura.
Je l'unua rigardo povas efektive sxajni, ke ni pekas kontraux la
natura legxo; sed ni rigardu pli atente, en kio konsistas tiu cxi
"legxo", kaj kia puno atendas la rompanton de gxi. Malsupre ni
montros, ke tio, kion oni prenis por natura legxo de cxiuj ling-
voj, estas nur OKAZA apartenajxo de KELKAJ lingvoj; sed ni supozu
por momento, ke tio cxi efektive estas legxo, kiu ekzistas en
cxiuj lingvoj; kio do sekvas de gxi? Se ia regulo efektive ekzis-
tas en cxiuj lingvoj kaj ni ne komprenas la kauxzon kaj la celon
de tiu cxi regulo, kio do devigas nin ankaux blinde akcepti tiun
cxi regulon, se gxi estas por ni maloportuna? Cxiuj riveroj en la
mondo havas fluon tre kurban kaj tre neregulan; sed se iu, kun
instrumentoj en la mano, arte fosante kanalon, volus sekvi tiun
cxi "legxon naturan", € cxu vi lauxdus lin, aux cxu vi ecx iom
povus lin pravigi? Cxiuj lingvoj naturaj havas grandan amason da
malregulajxoj kaj malfacilajxoj, € cxu ni ankaux devas sekvi tiun
cxi "legxon naturan" kaj intence fari nian lingvon malregula kaj
malfacila?
Ecx se ni tute ne scius la esencon de la akcento, ecx tiam es-
tus la plej nature, se anstataux tro filozofie fosi en teorioj ni
dirus al ni praktike: la ceteraj lingvoj havas akcenton malregu-
lan kaj malfacilan, kiun ili jam sxangxi ne povas; ni havas anko-
raux liberan elekton kaj povas sen la plej malgranda malutilo ha-
vi akcenton facilan kaj regulan; sekve ni devas elekti la lastan,
tute ne rompante al ni la kapon, pro kia kauxzo la lingvoj krei-
taj blinde tiun cxi oportunajxon ne havas; cxar estus ridinde
imiti kun malutilo al ni mem iajn misterajxojn, se ni ne kompre-
nas ilian sencon kaj celon.
Sed se ni rigardos pli profunde, ni baldaux vidos, ke la "le-
gxo de la akcento" ecx ne estas ia misterajxo, kaj tio, en kio ni
sercxis ian legxon naturan, estas simpla okazajxo, kiu kun la
esenco kaj spirito de la lingvoj havas nenion komunan. La lingvo
de cxiu nacio kreigxis tiam, kiam la nacio ne sciis ankoraux
skribi kaj la lingvo transiradis de unu homo al alia nur per la
orelo; la orelo de Johano aux Petro ofte ne bone auxdadis, la me-
moro senkontrola ne bone tenadis, kaj tiel la vortoj renversigxa-
dis kaj akceptadis diversajn sovagxajn formojn; kontroli la vor-
tojn per skribado oni ne povis, kaj tial la plej puraj kaj sen-
sxangxaj restis nur tiuj silaboj, kiujn oni bone AUXDIS, t.e. la
silaboj AKCENTITAJ. Jen estas la tuta mistera kauxzo, kial la
silaboj akcentitaj ofte restadis sensxangxaj, dum la tuta cetera
parto de l'vorto sxangxigxadis € el simpla senhelpa NECESECO kaj
ne el ia lingva legxeco. De la momento, kiam ia popolo ricevas
skriban literaturon, ni jam tian blindan lingvan akrobatajxon ne
renkontas.
Sed se ni, havantaj literaturon skriban pli frue ol literatu-
ron busxan kaj orelan, sciantaj skribi kaj legi kaj povantaj gar-
di la lingvon de blinda malbonorela renversigxado, volus intence
fari la erarojn, kiujn niaj neinstruitaj antauxuloj faris el
blinda neceseco, € ni estus similaj je tiu naivulo, kiu, havante
du bonajn okulojn, intence falis super sxtono kaj vundis al si la
kapon... cxar li vidis, ke antaux li multaj blinduloj falis super
tiu cxi sxtono, kaj li pensis, ke oni tiel necese devas fari!
Sekve se ni ecx en nenia blinde kreita lingvo trovus la transpor-
tadon de l'akcento de unuatempa silabo sur silabon alian pro kon-
stanteco de l'akcento, tio cxi neniel devus nin deteni de enkon-
duki tiun cxi oportunajxon en nian artan kaj konscie kreitan lin-
gvon, tiel same kiel la malregula konjugado en cxiuj lingvoj ne
sole ne devigas, sed ankaux tute ne pravigas nin enkonduki inten-
ce malregulan konjugadon en nian lingvon.
Sed por forigi cxiujn dubojn de la personoj, kiuj, ne konfi-
dante al tio, kion la praktiko al ili montras, teorie timas, ke
eble... eble... oni ne scias... oni ne vidis ekzemplojn k.t.p. €
ni fine montros ankoraux, ke la transportado de l'akcento de unu
silabo sur alian ne estas ecx ia ennovajxo de nia flanko, sed gxi
ekzistas jam en la lingvoj naturaj, kvankam tiuj cxi tute ne be-
zonis zorgi pri facileco. Apartajn ekzemplojn vi trovos sur cxiu
pasxo en cxiu lingvo; sed, por ne malproksime foriri de nia lan-
do, ni bezonas nur kompari la lingvojn rusan kaj polan, kaj ni
vidos, ke TUTE TIO SAMA, kion ni faris en nia lingvo, estis jam
antauxe farita de la naturo mem en la natura lingvo pola. De ne-
niu kaj de nenio devigata, la lingvo pola akceptis konstantan ak-
centon sur la antauxlasta silabo, kvankam en aliaj slavaj lingvoj
en tiuj cxi vortoj la akcento estas alia; kaj tion cxi la lingvo
pola faris tute sen ia mallongigado de vortoj, sen ia forjxetado
de silaboj k.t.p., sed gxi simple senceremonie transportis la ak-
centon de unu silabo sur alian; sen ia filozofado gxi metis la
akcenton de cxiu vorto sur la silabon antauxlastan, tute ne de-
mandante, cxu tiu silabo estas tia aux alia kaj cxu gxi havas la
forton por porti sur si la akcenton, kaj tute ne timante, ke oni
diros, ke gxi estas kontrauxnatura. Kaj tion cxi la lingvo faris
ne sole kun la fremdaj, arte enportitaj vortoj (kiel ekzemple
"adwOkat", "in\.zYnier", "telEgraf", "spirYtus", "manUskript",
"pApier", "tytU\lu", "artikU\lu" k.t.p.) sed ankaux en cxiuj se-
nescepte vortoj pure slavaj (ekzemple la rusaj "حلجإخطثةت", "×دت-
خل", "دثخï", "قإجد×هث", "ُجةأء" k.c. k.c. k.c. en la tuta lingvo
€ estas en la lingvo pola "malE\'nki", "wOjna", "Okno", "cz\lO-
wiek", "ulIca", k.c. k.c. k.c.) € jam ne apartaj disjxetitaj ek-
zemploj, sed miloj kaj dekoj da miloj € tuta lingvo! (Se en la
tuta lingvo vi en kelkaj tre malmultaj vortoj trovas deflankigxon
de tiu cxi regulo, vi facile rimarkos, ke tiun cxi deflankigxon
faris ne la popolo, sed la instruituloj, tute sen ia kauxzo kaj
bezono kaj kontraux la spirito de la lingvo).
Nun al la konkludo. Ke konstanta regulo por la akcento en lin-
gvo lernota estas mil fojojn pli bona ol akcento neregula € neniu
dubos; se ni povas gxin fari, ni devas gxin fari, se ecx neniu el
la blinde kreitaj lingvoj gxin farus. Se ni al tio cxi vidas, ke
lingvo natura, KIU JA TUTE NE BEZONIS ZORGI PRI FACILECO, faris
tion saman el simpla kaprico kaj tute ne suferas de tio, € tiom
pli ni jam ne povas dubi, ke en lingvo arta, por kiu facileco es-
tas tre grava, oni devis sen ia ecx minuta sxanceligxo akcepti la
akcenton konstantan, ecx se la demando estus levita antaux la
kreigxo de la lingvo. Sed se nun, kiam la lingvo estas jam kreita
kaj uzata, ni volus fari en gxi grandan rompadon por... sen ia
kauxzo kaj celo... doni al gxi maloportunajxon anstataux oportu-
najxo € tio cxi estus jam facilanimeco nepardonebla!
El diversaj faritaj teoriaj proponoj ni analizis nur unu € la
sxajne plej bonan, kaj ni montris, ke tio, kio en la teorio sxaj-
nas tre bona kaj trovas aprobantojn, en la praktiko ofte havas
nenian signifon. El la diritajxo ni faras la konkludon: proponan-
te aux enkondukante (private) ian sxangxon en nia lingvo, neniam
gvidu vin per konsideradoj TEORIAJ, kiel ajn belaj ili sxajnas,
sed cxiam demandu vin, kian PRAKTIKAN signifon la sxangxo havus.
Pri la ekzemplo de teoria propono ni tiel multe parolis, cxar tiu
cxi kategorio da proponoj apartenas al la plej dangxeraj: en tia
afero, kiel la nia, la homoj plej volonte akceptas proponojn, ki-
uj havas fizionomion instruitan, kaj se oni parolas al la homoj
en instruita formo kaj en la nomo de legxoj sciencaj, tiam el 100
personoj 99 gxin blinde aprobas kaj nur unu demandas sin: "tre
bele, sed kian signifon gxi havas por NIA lingvo?"
"La Esperantisto", 1891, p. 50
Interpunkcio
Pri la reguloj pri la uzado de la interpunkcioj
La reguloj pri la uzado de la interpunkcioj estas en nia ling-
vo pli-malpli tiaj samaj, kiel en cxiuj aliaj lingvoj; sekve cxiu
povas uzadi en Esperanto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas
ilin en sia nacia lingvo. Estas vere, ke en diversaj DETALOJ la
uzado de la interpunkcioj estas malegala en diversaj lingvoj; sed
cxar la objekto ne estas tre grava, tial ni pensas, ke ne venis
ankoraux la tempo por difini en nia lingvo severajn regulojn por
tiuj cxi detaloj. En tiuj cxi dubaj detaloj cxiu povas uzi en Es-
peranto la interpunkciojn tiel, kiel li uzas ilin en sia nacia
lingvo, kaj nur la uzo iom post iom ellaboros por tiuj cxi negra-
vaj detaloj difinitajn regulojn.
"La Esperantisto", 1893, p. 127
textend.section
Pri la vorto "tiela"
Via opinio, ke mi gxis nun neniam aprobis la vorton "tiela",
estas erara. Al la vortoj "tiela" kaj "tiele", kiuj estas kreitaj
tute regule laux la legxoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis
mian aprobon, sed mi ecx MEM jam DE LONGA TEMPO uzas ilin de tem-
po al tempo. Mi ne povas nur lauxdi, kiam oni TROUZAS tiujn vor-
tojn, kaj kiam oni uzas ilin tute SENBEZONE anstataux la pli sim-
plaj vortoj "tia" kaj "tiel", aux ankoraux pli, kiam oni volas
uzadi ilin CXIAM anstataux la vortoj fundamentaj; sed en cxiuj
okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj "tia" kaj "ti-
el" en formo PLI AKCENTITA, mi trovas la vortojn "tiela" kaj "ti-
ele" tre bonaj, ne sole permesindaj, sed ecx rekomendindaj.
Respondo 8, "La Revuo", 1907, Februaro
Verboj
Pri la esprimo "estu timata"
La esprimo "estu timata" estas uzita tute bone kaj regule. En
la rusa lingvo la vorto "timi" ne havas pasivon, sed tio cxi ja
tute ne montras ankoraux, ke ankaux en Esperanto gxi ne devas ha-
vi pasivon. En cxiu vivanta lingvo estas permesita uzi nur tiujn
formojn, kiujn aliaj personoj jam uzis antaux vi; sed en la ling-
vo internacia oni devas obei sole nur la LOGIKON. La logiko di-
ras, ke CXIA verbo povas havi pasivon, se nur la SENCO gxin per-
mesas. Sed en la verbo "timi" la senco tute bone permesas pasi-
von, kiel en aliaj verboj. Cxe la timado ni havas cxiam du perso-
nojn aux objektojn: unu, KIU timas, kaj unu, KIUN oni timas, aux
kiu ESTAS TIMATA. "De l' malamikoj vi estu timata" signifas: "ke
la malamikoj timu vin" (= "je vi" aux "antaux vi"). Vere, ke en
la rusa lingvo oni diras ne "timi LIN", sed "timi DE LI" sed tio
cxi estas aparteco de la rusa lingvo, kiu tute ne estas deviga
ankaux por cxia alia lingvo. Jam la senco mem permesas tute bone
uzi la verbon "timi" kun la akuzativo (en tia maniero gxi ankaux
estas uzata en multaj lingvoj, kie gxi tiel ankaux havas pasi-
von); sed se la senco gxin ankaux ne dirus, gxin diras ja tute
klare nia gramatiko, laux kiu en cxia duba okazo oni povas uzi la
prepozicion "je" aux la akuzativon sen prepozicio. Ecx de vortoj,
kiuj per si mem ne postulas la akuzativon, vi povas en nia lingvo
libere cxiam fari pasivon, se nur la senco de tiu cxi pasivo es-
tos komprenebla. Tiel ekzemple en la versajxo "Al la Esperantis-
to" estas ne malregule uzita la esprimo "la celo estos ALVENITA"
(= "oni alvenos al la celo").
"La Esperantisto", 1890, p. 32
Pri la participo-substantivo
"Defendinto la patron" mi ne konsilas uzi, sed mi preferas
"defendinto de la patro".
El privata letero, citita de P.Fruictier "Esperanta Sintakso",
p. 13
Participo-substantivo en Esperanto signifas ordinare "perso-
non" (aux objekton, kiu plenumas ian funkcion); se ni deziras do-
ni al la participo alian sencon, ni devas uzi sufikson (ekzemple
"ajx" aux "ec"). Tial, laux mia opinio, la vorto "estonto" povas
signifi nur "estonta persono", sed gxi ne povas signifi "estonta
tempo" aux "estonta afero", kiujn mi rekomendus traduki per la
vortoj "estonteco" kaj "estontajxo".
Respondo 46, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 291
"Okupita" aux "okupata"?
Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare: "mi
estas okupIta". Kelkaj personoj trovas, ke tio estas negxusta; ke
cxar mi parolas pri laboro, kiu dauxras nun, mi devas diri "oku-
pAta". Kelkfoje sxajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj, kaj
tiam mi provis uzi "mi estas okupAta" mi tamen tuj forjxetis tiun
formon, kontraux kiu protestis mia lingva sento.
Cxu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aux pa-
sintan, pri tio la lingvoj franca kaj angla ne povas doni al ni
respondon, cxar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaux pa-
sivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo
la pasivon PASINTAN, sekve cxi tio estas jam suficxe grava moti-
vo, por ke ankaux en Esperanto ni tiel agu. Sed eble la formo es-
tas kontrauxlogika? Ne. Se iu ion okupAs (en la senco "prenas en
posedon"), tiam en tiu momento la io estas okupAta de la iu; ek-
zemple kiam la malamikoj okupAs nian urbon, gxi estas en tiu mo-
mento okupAta de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna mo-
mento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas di-
ri, ke mi estas nun okupAta de tiu laboro, t.e. gxi forprenas en
sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj es-
tis donitaj al mi jam ANTAUXE, t.e. se mi parolas ne pri la AGO
de ekokupo mem, sed pri la STATO, en kiu mi trovigxas, tiam mi
devas diri: "mi estas okupIta". Estas vero, ke, transformante la
pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la
formon NUNTEMPAN ("laboroj min tre okupAs"), sed tion ni faras
por tio, ke la formo "okupIs" ne pensigu, ke mia okupiteco jam
pasis. En la PASIVA formo ni ne bezonas timi tiun malkompreni-
gxon, cxar "mi estas okupita" montras, ke io min okupis kaj la
okupiteco ankoraux DAUXRAS. La senco de "okupi" havas du nuan-
cojn: PRENI en posedon kaj TENI en posedo; per la formo "mi estas
okupIta" ni esprimas samtempe AMBAUX nuancojn, dum la formo "mi
estas okupAta" esprimus nur la UNUAN nuancon.
Cetere pri la vorto "okupi" mi devas ripeti tion, kion mi di-
ris pri multaj aliaj lingvaj demandoj; cxiufoje, kiam la logiko
ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus
nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistan-
taj KUTIMOJ; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris,
postulas, ke ni diru "mi estas okupIta".
Respondo 48, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 293
Pri la verbo kiel komplemento
La esprimo "mi estas felicxa akceptonte vin" estas bona, kvan-
kam mi preferus diri pli simple: "mi estas felicxa, ke mi vin ak-
ceptos". La frazo "mi inklinas ne faronte tion" ne sxajnas al mi
bona; mi dirus: "mi estas inklina ne fari tion".
Respondo 40, "La Revuo", 1908, Majo
Pri duobla senco de kelkaj verboj
Vi trovas, ke kelkaj verboj havas duoblan sencon kaj tial oni
ne scias precize, kiamaniere oni devas ilin uzi. Tiuj verboj pos-
tulas duoblan komplementon, kaj tial la uzantoj ne scias, kiu el
la komplementoj, laux la senco de la vortoj, estas la rekta kaj
devas esti esprimata per akuzativo, kaj kiu estas malrekta kaj
devas esti esprimata per prepozicio. Ekzemple oni ne scias, cxu
oni devas diri: "mi instruas mian infanon pri Esperanto" aux: "mi
instruas Esperanton al mia infano".
Laux mia opinio la neklareco tute ne ekzistas, sed gxi estas
kreata nur ARTE. En unu kunveno Esperantista iu faris la deman-
don, cxu oni devas diri: "mi amas vin" aux "mi vin amas", kaj la
kunvenintoj varmege kaj tute senrezultate disputadis pri tio cxi
tutan vesperon; tamen la respondo estis ja tute simpla: AMBAUX
frazoj estas bonaj!
Tia sama respondo laux mia opinio devas esti donata al la de-
mando pri la verboj kun duoblaj komplementoj. Kiu devigas nin di-
ri, ke el la du supre cititaj frazoj pri instruado nepre unu de-
vas esti rigardata kiel bona kaj la dua kiel malbona? Ili ja am-
baux estas konstruitaj tute regule laux la legxoj de nia lingvo,
ambaux estas tute klaraj kaj egale elegantaj, sekve AMBAUX estas
tute bonaj, kaj la uzado de la unua aux de la dua devas esti li-
bere lasata al la persona gusto de cxiu uzanto aux al la stilaj
postuloj de la teksto. Ecx se vi aliformigos la frazon aktivan en
frazon pasivan, vi ankaux ricevos nenian malklarecon, cxar kiu
povas havi ian dubon pri la senco de la esprimoj "homo instruita"
kaj "scienco instruita"?
Cetere la personoj, kiuj nepre deziras diferencigi la francajn
"instruire" kaj "enseigner", povas tre bone en la unua okazo uzi
"instrui" kaj en la dua "lernigi" (t.e. instrui iun pri io, ler-
nigi ion al iu).
Respondo 12, "La Revuo", 1907, Aprilo
Pri la participa sufikso antaux verba finigxo
La formoj "amatas", "amitas" k.t.p., anstataux "estas amata",
"estas amita", per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo,
kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone
ilin uzi. Tamen, se la privataj auxtoroj per sia PROPRA iniciati-
vo volus uzi tiujn formojn, mi tion cxi ne konsilus. Privataj
auxtoroj povus enkonduki tiun cxi novan formon nur en tia okazo,
se "as", "is" k.t.p. signifus "estas", "estis" sed, kvankam pli
aux malpli frue la verbaj finigxoj eble ricevos la signifon de la
verbo "esti", tamen gxis nun ili tiun cxi signifon NE havas.
Respondo 15, "La Revuo", 1907, Aprilo
Ankoraux pri la senco de la participa sufikso
Se anstataux la kunsufiksa vorto "estanta" ni uzus ian simplan
sensufiksan vorton (ekzemple: "nuna"), tiam gxia substantiva for-
mo kompreneble neniel povus signifi homon, sed povus signifi nur
abstraktajxon; sed la sufikso de participo enhavas en si mem la
ideon pri io KONKRETA ("IU aux IO, kiu ...as"), sekve verbo, sub-
stantivigita per participa sufikso, povas esprimi nur konkretajx-
on (ulon aux ajxon). Kaj cxar en la grandega plimulto da okazoj
la participa sufikso, laux sia senco mem, esprimas ulon, tial
laux la principo de suficxo ni ne bezonas konstante aldonadi al
gxi la sufikson "ul", kaj nur en tiuj maloftaj okazoj, kiam per
la dirita sufikso ni volas esprimi ne ulon, sed ajxon, ni aldonas
la sufikson "ajx".
Respondo 50, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 1
Pri la infinitivo en kelkaj specialaj okazoj
Kiel ni diras "mi vidis lin sana" (= "ke li estas sana") €
tiel laux mia opinio ni povas ankaux diri "mi vidis lin kuri" (=
"ke li kuras"), "mi auxdis lin paroli" (= "ke li parolas"); sed
la esprimojn "li faris cxion sen ridi" aux "li restis du tagojn
sen mangxi" mi NE konsilus al vi uzi. Prepozicion antaux verbo mi
konsilus uzi nur en okazo de NECESECO, se alie ni POVAS bone esp-
rimi nian penson. Sed anstataux "sen ridi" aux "sen mangxi" ni
povas ja tre bone diri "sen rido", "sen mangxo" aux "neniom ri-
dante", "neniom mangxante".
Respondo 20, "La Revuo", 1907, Junio
Pri infinitivo post verbo
Mi ne tute klare komprenis la esencon de via demando. Sxajnas
al mi, ke vi ne demandas pri io, sed vi simple esprimas vian opi-
nion, ke en Esperanto oni uzas la infinitivon nur aux en formo de
rekta komplemento (ekzemple "mi amas danci"), aux en formo de ne-
rekta komplemento kun la prepozicioj "por", "antaux" ("ol"), "an-
stataux", kaj ke en cxiuj okazoj, kiam oni bezonas uzi la infini-
tivon kun iu alia prepozicio, oni devas uzi anstataux gxi PARTI-
CIPON aux SUBSTANTIVON KUN PREPOZICIO (ekzemple: "li foriris, ne
preminte lian manon" aux "sen premado de lia mano" anstataux "sen
premi lian manon"). Via opinio sxajnas al mi gxusta.
Respondo 30, "La Revuo", 1908, Februaro
Adverboj. Adverbaj formoj
Pri la uzado de "ambaux"
"Ambaux" signifas: "cxiuj du", t.e. gxi estas uzata anstataux
"cxiuj", kiam ni parolas nur pri du personoj aux objektoj. Tial
la konjunkcian uzadon de "ambaux" en la frazo "ni logxas en Lon-
dono ambaux en somero kaj en vintro" mi trovas tute ne aprobinda
(estas konsilinde diri: "KIEL en somero, TIEL ANKAUX en vintro",
aux "ne nur en somero, sed ankaux en vintro"). Kvankam mi ofte
uzis la formon "la ambaux", tamen mi opinias nun, ke pli logike
estas uzi la vorton "ambaux" SEN artikolo.
Respondo 54, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 221
Pri "multe da" kaj "multa"
La formoj "multe da laboro" kaj "multa laboro" estas egale bo-
naj. Egale bonaj ankaux estas la esprimoj "mi konas tiom homojn"
kaj "mi konas tiom da homoj", sed ne bone estus diri "mi konas
tiom da homojn", cxar en la lasta esprimo la formo "homoj" depen-
das ne de la vorto "konas", sed de la prepozicio "da", kiu ne
postulas la akuzativon.
"La Esperantisto", 1890, p. 60
Estas diferenco inter "multaj homoj" kaj "multe da homoj":
"multaj homoj" = "diversaj homoj" (cxiu aparte); "multe da homoj"
= "granda nombro da homoj" (kune).
"La Esperantisto", 1893, p. 96
Pri la esprimoj "jam ne ..." kaj "ne ... plu"
Por tre multaj okazoj ambaux esprimoj sxajnas al mi egale bo-
naj, kaj mi tute ne vidas ian kauxzon, kiu devigus nin diri: uzu
NUR la unuan aux nur la duan esprimon. Kial senbezone forpreni de
ni la liberecon en tiuj okazoj, kiam gxi prezentas nenian malo-
portunajxon? Tamen NE CXIAM ambaux esprimoj povas reciproke ans-
tatauxi unu la alian. Ekzemple anstataux "ne parolu plu" ni ne
povas diri "jam ne parolu". Doni tute PRECIZAN klarigon de tiaj
nedifineblaj vortoj, kiel "jam" aux "plu" estas tre malfacile,
kaj oni facile povus erari; tial mi limigas min nur per tio, ke
mi donos klarigon PROKSIMUMAN, ne garantiante, ke mia klarigo
tauxgos por CXIUJ okazoj.
"Jam" laux mia opinio efektive enhavas en si la ideon de sxan-
gxo de stato, kiel montris "The British Esperantist" "plu" enha-
vas la ideon de dauxrado. "Jam ne" povas rilati ankaux al io, kio
antauxe ne ekzistis, sed estis nur intencata aux esperata, € "ne
plu" rilatas al io, kio ekzistis jam antauxe. Ekzemple, se mi ecx
neniam vizitis vin, sed nur intencis tion fari, mi povas diri "mi
jam ne vizitos vin" (se mi sxangxis mian intencon), sed "mi vin
ne vizitos plu" mi povas diri nur en tia okazo, se mi jam antauxe
vizitadis vin. La esprimon "ne jam" (kiu signifas ion tute alian
ol "jam ne") mi tute ne konsilas uzi, cxar gxi povus kauxzi mal-
komprenigxon; anstataux gxi mi konsilas uzi "ankoraux ne".
Diri "pli" anstataux "plu" oni povas tre ofte, sed ne CXIAM.
"Pli" = "pli multe", "plu" = "dauxre", pli malproksimen; "pli"
signifas kvanton, multecon, € "plu" signifas dauxradon (en loko
aux tempo); en abstraktaj okazoj ni ofte povas uzi unu esprimon
anstataux la dua, cxar tiam ilia senco farigxas preskaux la sama;
sed kiam ni volas paroli rekte pri kvanto aux pri dauxrado (aux
malproksimigxado), tiam ni ne povas intermiksi la ambaux vortojn.
Respondo 26, "La Revuo", 1907, Oktobro
textend.section
Pri diversaj demandoj
Pri propaganda artikolo
La zorge ellaborita granda artikolo "Esenco kaj estonteco de
la ideo de lingvo internacia" (presita en la "Fundamenta Kresto-
matio", pagxo 268) estas verkita NE de S-ro L. de Beaufront, sed
de ALIA persono, kiu deziras resti anonima. S-ro de Beaufront nur
LEGIS eltiron el tiu cxi artikolo (tradukitan de li en lingvon
francan) en la kongreso de "l'Association Fran\,caise pour
l'Avancement des Sciences" en 1900. Li diris tion cxi ankaux sia-
tempe en la gazeto "L'Esp\'erantiste", kiam li represis tie di-
versajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras, ke al la Es-
perantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum cxiuj aliaj gxis-
tiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, € vi sxuldas
vian konverton al la dirita persono ANONIMA. Atentan legadon de
tiu artikolo ni varmege rekomendas al cxiu Esperantisto, kiu ha-
vas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero aux kiu timas
iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.
Respondo 5, "La Revuo", 1906, Decembro
Pri la lingvaj demandoj en "La Revuo"
La anonco de "La Revuo", ke "D-ro L.L.Zamenhof SOLA povas
verki artikolojn pri la lingvo", tute malgxuste naskis cxe kelkaj
legantoj la opinion, ke mi aux la redakcio de "La Revuo" volas
malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj tusxantaj la
lingvon! Nek mi, nek "La Revuo" havis iam tian intencon. Se la
redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn, venantajn nur de
MI, tio cxi estas privata afero de la redakcio, kaj gxi faris ti-
un cxi decidon ne laux interkonsento kun mi, sed simple laux sia
PROPRA deziro (kredeble por eviti polemikon kaj disputojn, aux
eble por eviti konfuzon kaj malgxustajn lingvajn regulojn, kiujn
ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne suficxe spertaj auxto-
roj).
Respondo 9, "La Revuo", 1907, Februaro
Pri miaj respondoj
Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Res-
pondi al cxiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas,
ke cxiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kel-
kan intereson ankaux por aliaj personoj, volu sendi sian demandon
ne al mi, sed al la redakcio de "La Revuo". La redakcio elektos
tiujn demandojn, kiujn gxi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin
al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en
"La Revuo".
Respondo 10, "La Revuo", 1907, Februaro
textend.all
Pri la sufikso "eg"
Tute prave vi diras, ke la sufikso "eg" ne povas servi por
simpla anstatauxado de la vortoj "granda" aux "tre", sed gxi de-
vas servi por kreado de vortoj NOVAJ kun senco SPECIALA. Tia ne-
gxusta uzado de la sufikso certe ne estas aprobinda, kaj, kiom
oni povas, oni devas gxin eviti. Tamen esti TRO severaj en cxi
tiu rilato ni ankaux ne devas. En multaj okazoj, en kiuj ni povus
bone uzi la vortojn "granda" aux "tre", ni povas ankaux sen peko
kontraux la spirito de Esperanto uzi la sufikson "eg", cxar tre
ofte la saman ideon unu persono povas prezenti al si kiel ideon
simplan en granda mezuro, dum alia persono gxin prezentas al si
kiel ideon SPECIALAN. Ekzemple, la vorton "bonega" ni preskaux
cxiam povus anstatauxigi per "tre bona", kaj tamen en la samaj
okazoj oni ankaux povas prezenti al si bonecon EKSTERORDINARAN
kaj uzi por gxi vorton APARTAN tiel same, kiel oni faras preskaux
en cxiuj lingvoj.
Laux mia opinio ni devas esti tre singardaj nur en tiaj oka-
zoj, en kiuj ni povus ricevi aux senduban, por niaj oreloj malag-
rablan, ERARON kontraux la lingvo, aux tute malgxustan sencon;
sed en cxiuj aliaj okazoj tro granda severeco kaj katenado estas
superflua. En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportas al ni ne-
nian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?
Respondo 38, "La Revuo", 1908, Majo
Pri la sufikso "ig" kun verbaj radikoj
Oni ofte demandadis sin, cxu kun la verbaj radikoj "igi" sig-
nifas "igi -anta" aux "igi -ata". Sed la demando per si mem estas
ne gxusta, cxar "igi" kun verbo signifas nek "igi -anta", nek
"igi -ata", sed nur "igi -i", sekve gxi povas tre bone esti uzata
en AMBAUX sencoj (aktiva kaj pasiva). En la plimulto da okazoj la
senco de "ig" en verboj prezentas absolute nenian malklarajxon;
sed en tiuj okazoj, kie malkomprenigxo povas aperi, ni devas gxin
eviti ne per senbezona katenado de la senco de "ig" (kio estus
tiel same neoportuna, kiel la katenado de "ajx", pri kiu mi paro-
lis en la respondo 11), sed per precizigo de nia frazo mem. Ek-
zemple, ni ne povas diri "sciigi amikon novajxon", sed ni povas
diri "sciigi amikon pri novajxo" aux "sciigi novajxon al amiko"
AMBAUX frazoj estas tute regulaj kaj ambaux estas tute klaraj, €
kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la
sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun "ig" havas du komplemen-
tojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton
inter la ambaux komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplemen-
ton, estas ordinare ankaux tute klara, cxar la forestado de la
dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo (ek-
zemple, se mi, sen plua precizigo per "al", diros "mi mangxigas
mian cxevalon", neniu dubos pri la senco de la frazo); fine en
tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompre-
nigxon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aux pasivigi la sencon de
la sufikso "ig", sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aux
pasivigi la "verbon", dirante "mangxANTigi" kaj "mangxATigi". La
sufikso "ig" per si mem havas sencon tute difinitan (= "fari",
"lasi", "kauxzi"); gxi farigxas neklara nur tiam, kiam ni krom
gxia propra senco nepre volas altrudi al gxi ian sencon aldonan,
kiun gxi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu (en okazo
de efektiva neceseco) devas esti esprimata per alia rimedo (ek-
zemple, sencon de aktivigado aux pasivigado, de dauxrigado aux
momentigado k.t.p.).
Respondo 13, "La Revuo", 1907, Aprilo
Pri forlasado de sufiksoj
En la frazo "la akvo plenigas la krucxon" la senco diras al
ni, ke la sufikso "ig" estas NECESA, kaj uzi tie la vorton "ple-
nas" anstataux "plenigas" mi ne konsilus, cxar ni tiam tro evi-
dente pekus kontraux la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi
vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco
de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uza-
tan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aux
kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de
la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de ALIA vorto
("plena"), sed la maniero de tiu devenado estas tute KLARA, sekve
ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por la devenigo de
la dirita vorto.
Respondo 44, "La Revuo", 1908, Auxgusto
Pri la deveno de la vorto "edzo"
Dank' al la afableco de S-ro D-ro Zamenhof, mi ricevis la sol-
von de tiu malgranda enigmo... La vere primitiva formo estas ne
"edzo", sed "edzino", de kiu devenas la formo "edzo". Tiel same
"frauxlo" devenas de "frauxlino", "kuzo" de "kuzino", kaj "feo",
kiun oni povus uzi, por montri fablan estulon, ekz., Oberono, kaj
kiun oni povas devenigi de "feino". La vorto "edzino" estis pri-
mitive sufikso, kiu poste farigxis sendependa de la radikoj, al
kiuj gxi estis primitive aldonita. Jen kiamaniere la Majstro kla-
rigis al mi la aferon: En la germana lingvo, regxido heredonto de
la krono estas nomata "Kronprinz", kiu farigxas en Esperanto
"kronprinco". La virino kunigita kun la kronprinco per legxa li-
gilo estas nomata germane "Kronprinzessin". Cxi tiun lastan vor-
ton D-ro Zamenhof transskribis Esperante "kronprincedzino", kaj
li tuj rimarkis, ke la finigxo de tiu vorto, t.e. "edzino", rice-
vis per si mem la sencon de virino kunigita kun viro per legxa
ligilo. Li do faris el cxi tiu vorto: unue, gxeneralan sufikson,
esprimantan difinitan rilaton, kaj due, vorton memstaran kun tiu
sama signifo. Poste el la vorto "edzino" li tute logike devenigis
la vorton "edzo".
Laux artikolo de \'Emile Boirac. "La Oficiala Gazeto", 1913,
Decembro
Leksikologio. Vortaroj
Pri plena vortarego
Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus
ne sole cxiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaux cxiujn
vortojn teknikajn de cxiuj sciencoj, artoj kaj metioj, cxiujn no-
mojn geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komi-
tato farus al ni tre grandan servon, se gxi per komuna laboro de
cxiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian vor-
taregon kun karaktero OFICIALE FIKSITA la Lingva Komitato nun NE
povas kaj longe ankoraux ne povos, cxar tia laboro estas ne sole
tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso de cxiuj el la
senlima multego da vortoj postulas multege da tempo kaj fortoj,
sed tia laboro estus ecx rekte malutila. Se tian grandampleksan
fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur tre longa kaj cxiuflanka
uzado kaj elprovado, ni volus pretigi teorie kaj "en rapideco",
ni tre dangxere enkatenigus nian lingvon, ni malpermesus al gxi
libere kaj sane disvolvigxi; ni perforte altrudus al la lingvo
multajn formojn kaj vortojn, kiuj al tiu aux alia kunlaboranto de
la vortaro pro nesuficxa elprovo en la unua momento sxajnis bo-
naj, sed kiuj poste en la praktika uzado povus montrigxi tute
malbonaj. Tia konsidero estis interalie ankaux la kauxzo, pro kiu
mi, publikigonte mian unuan libron pri Esperanto, decidis forjxe-
ti la tro grandan vortaron kaj tro abundan afiksaron, kiujn mi
estis pretiginta teorie, kaj mi decidis publikigi vortareton nur
tre malgrandan kaj nur plej necesan por la ordinara vivo, lasante
cxion alian al libera, iom-post-ioma ellaborigxado.
Sed se la Lingva Komitato ne povas doni al ni jam nun plenan
vortaregon OFICIALE FIKSITAN, gxi povas tamen fari ion alian (kaj
parton de tio gxi jam faris kaj faras): dividinte la grandegan
laboron inter cxiuj komitatanoj (el kiuj cxiu nepre devas ion fa-
ri) kaj inter aliaj helpantoj, gxi povas krei en ne tro longa
tempo plenan vortaregon PROVIZORAN. Kiam tiu vortarego estos pre-
ta, gxi servos kiel neoficiala kaj ne deviga konsilanto por cxi-
uj, kiuj bezonas uzi tiun aux alian vorton aux nomon, sed ne po-
vas aux ne volas mem gxin elekti kaj ne havas la eblon sercxi en
nia tuta literaturo, cxu kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton.
Tiu "rapidece" pretigita vortarego tute ne estus deviga: cxiu,
kiu trovus, ke tiu aux alia vorto estas malbona, havus plenan
rajton uzi alian vorton; kaj poste la Lingva Komitato povus peri-
ode publikigadi listojn da vortoj, pri kiuj gxi estos konstatin-
ta, ke la vivo kaj kompetentula uzado fiksis por ili alian for-
mon, ol kiun ili gxis nun havis en la provizora vortarego; sed
cxiuj vortoj, kiuj oficiale ne estos anstatauxigitaj, restos
uzeblaj. Tiamaniere la Provizora Vortarego kun gxiaj estontaj pe-
riodaj Aldonoj restos cxiam plej grava konsilanto por cxiuj ver-
kantoj, kaj el la vortarego provizora iom post iom elkreskos la
estonta vortarego oficiale fiksita.
Mia ideo estas kompreneble nur teoria; cxu gxi estas efektivi-
ginda kaj efektivigebla, € pri tio povas jugxi nur la estraro de
la Lingva Komitato, kiu sola havas auxtoritaton kaj sperton pri
tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego mi donas pub-
like por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la aferon
kaj eble esprimi ian utilan opinion, aux proponi sian helpon al
la Komitato, se tiu lasta gxin bezonus.
Respondo 58, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 223
Pri "ujo" kaj "ingo"
S-ro Fruictier klarigis al mi, ke, laux D-ro Zamenhof, "ujo"
estas vazo aux kesto aux io simila, kiu entenas la TUTON, kaj
"ingo" entenas nur PARTON.
Carlo Bourlet. "La Lingvo Internacia", 1904, p. 170
Pri la ortografio de propraj nomoj
Propran nomon oni povas nun skribi tiel, kiel gxi estas skri-
bata en la gepatra lingvo de gxia posedanto, cxar en la nuna tem-
po la fonetika skribado de multaj nomoj kauxzus tro grandan krip-
lajxon de tiuj nomoj kaj diversajn malkomprenajxojn. Sed tio cxi
estas nur rimedo provizora; ni devas celadi al tio, ke pli aux
malpli frue en la lingvo internacia cxiuj nomoj estu skribataj
laux la fonetiko internacia de tiu cxi lingvo, por ke cxiuj naci-
oj povu legi gxuste tiujn nomojn.
"Esperantistische Mitteilungen", 1904, Junio (citita en "La
Lingvo Internacia", 1904, p. 216)
Pri la nomoj de landoj
De la komenco gxis nun mi cxiam uzadis la nomon "Egipto" ne
por la lando, sed por la POPOLO; la landon mi nomadis "Egiptujo".
Mi tion faradis ne pro nesuficxa pripenso, sed tute pripensite
kaj intence.
En la NOVAJ landoj (ekzemple en cxiuj landoj Amerikaj), la
lando fakte kaj morale apartenas ne al ia difinita gento, sed
egalrajte al cxiuj siaj logxantoj; tial estas afero tute natura,
ke tie la lando ne uzas por si (per "uj"), la nomon de ia gento,
sed kontrauxe, cxiuj gxiaj logxantoj uzas por si (per "an") la
nomon de la lando. Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en
la landoj malnovaj: cxiun pecon da tero okupis ia speciala gento,
nomis la landon sia speciala genta proprajxo kaj cxiujn aligen-
tajn logxantojn aux ekstermis, aux permesis al ili vivi en la
lando kiel "fremduloj" tial la landoj malnovaj preskaux cxiam
portas la nomon de tiu aux alia gento, kaj en Esperanto, gxis la
tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas
per la sufikso "uj". La apud-Nila lando en la tempo de sia plej
grava historia valoro estis lando ANTIKVA, arangxita laux la
principo "lando apartenas al unu gento", gxi sekve nepre devas
havi la sufikson "uj", por ke ni povu esprimi la tre gravan por
antikva lando diferencon inter la gento-mastro kaj la gentoj-
fremduloj; ni scias ja el la Biblio, ke tiu diferenco en Egiptujo
estis tre granda!
Cxiuj NOVAJ landoj, ne arangxitaj laux la principo "lando
apartenas al unu gento", neniam devas uzi la sufikson "uj"; ni
devas sekve diri "Usono", "Kanado" k.t.p. Se mi dum longa tempo
uzadis "BrazilUJo", "CxilUJo" k.t.p., mi konfesas nun, ke tio es-
tis eraro. Ni povus diri "Brazilo", "Cxilo" k.t.p., tamen mi ne
konsilas tion fari, parte pro tio, ke por la Slavoj kaj la Germa-
noj, kiuj alkutimigxis al "BrasilIa", "BrasilIen", "ةجéإأ", la
vortoj "Brazilo", "Cxilo" cxiam sonus kiel nomoj de POPOLOJ, par-
te pro tio, ke la longatempe uzitaj formoj "Brazilo", "Cxilo" en
la senco de POPOLO donus nun grandan konfuzon, se la samajn for-
mojn ni uzus nun en senco de lando. Sed tute oportune eviti sam-
tempe cxiujn tri malbonajxojn (t.e. eraron, kontrauxkutimecon kaj
konfuzon) ni povas tre bone, se ni de nun uzados por la diritaj
landoj la formojn "Brazilio", "Cxilio" kaj tiel mi konsilas agi.
Tiel same ni neniam devas diri "MeksikUJo" ni devus diri "Meksi-
ko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando,
mi konsilas fari tion, kion ni faris kun aliaj similcirkonstancaj
landoj, t.e. nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "MeksikIo"
(kiel "Algxero"€"Algxerio", "Tuniso"€"Tunisio" k.t.p.).
Nun restas la demando pri la landoj "Euxropaj". Pli aux malpli
frue venos eble la tempo, kiam cxiuj Euxropaj landoj ricevos no-
mojn neuxtrale geografiajn; sed tiel longe, kiel ni uzas por ili
nomojn de gentoj, ni devas cxiam uzi tiujn nomojn kun la sufikso
"uj". Estas vero, ke ekzistas tri Euxropaj regnoj, por kiuj la
sufikso "uj" estas ne tute logika (Auxstrujo, Belgujo kaj Svisu-
jo), kaj se la Akademio trovus necesa anstatauxigi en ili la "uj"
per "i", mi tion ne malkonsilus; sed fari PROPRAVOLE escepton por
tiuj tri regnoj mi al niaj verkistoj ne konsilus, cxar la Espe-
rantistoj jam tro forte alkutimigxis al la gxisnunaj, neniom gxe-
nantaj nomoj de tiuj tre gravaj kaj ofte citataj regnoj, kaj por
fari rompon en tiu alkutimigxo mi ne vidas ian gravan neceson.
Cxar la tuta esenco de lingvo estas bazita antaux cxio sur INTER-
KONSENTO, tial komuna gxisnuna uzado devas ludi en lingvo pli
gravan rolon, ol seke teoria logikeco; oferi la unuan al la dua
mi konsilus nur en tia okazo, se nia Lingva Komitato tion postu-
lus.
Respondo 47, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 291
Pri "dauxri" kaj "cxesi"
"Dauxri" = "esti plue, ne esti finita"; "cxesi" = "komenci
ne ...i aux komenci ne esti". El tiu signifo sekvas la reguloj
de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenajxoj "dauxrigi", "cxe-
sigi" k.t.p. Ekzemple: oni povas diri: "la laboro dauxras" ("La
laboro estas plue, ne estas finita."), sed oni ne povas diri: "mi
dauxras labori" ("Mi estas plue labori. Mi ne estas finita labo-
ri."); ankaux ne estas bone diri (kiel mi mem bedauxrinde faris
kelkfoje): "mi dauxrigas labori" ("Mi igas esti plue labori.");
oni devas diri: "mi dauxrigas miAN laborON" ("Mi igas mian labo-
ron esti plue.") aux "mi laboras plue". Oni povas diri: "mi cxe-
sas labori" ("Mi komencas ne labori.") aux "la pluvo cxesas" ("La
pluvo komencas ne esti."), sed ne estas bone forlogigxi per la
analogio kun "komenci" kaj diri: "mi cxesas mian laboron" ("Mi
komencas ne ...i aux ne esti mian laboron."); estas preferinde
diri: "mi cxesIGas mian laboron" ("Mi igas mian laboron komenci
ne esti.").
Respondo 49, "La Oficiala Gazeto", III, 1911, p. 294
textend.section
Pri la apostrofado de la artikolo
La esprimo "reunuigi l'homaron" estas efektive nebona, cxar
apostrofi la artikolon oni povas nur post prepozicio, kiu fini-
gxas per vokalo. Sed la neobservado de tiu cxi regulo, kiu estis
donita NE EN LA GRAMATIKO, sed nur en la "Ekzercaro" (¿27), estas
ne ERARO, sed nur peko kontraux BONECO DE LA STILO. Sekve en PRO-
ZO tiu cxi regulo devas esti observata, sed en VERSOJ, kie pro
"licentia po£tica" oni ofte permesas al si deflankigxojn de la
ordinara stilo, la neobservado de la supre donita regulo (aux pli
gxuste KONSILO) ne estas eraro. En versoj ni devas nomi "eraro"
nur deflankigxojn de la GRAMATIKO (ekzemple la apostrofadon de
adjektivo, uzadon de diversaj kontrauxgramatikaj formoj k.t.p.,
kio estas tre ofte renkontata cxe la komencantaj Esperantaj ver-
sistoj).
Respondo 4, "La Revuo", 1906, Decembro
Personaj pronomoj
Pri la uzado de "li" anstataux "gxi"
Vi skribis, ke, parolante pri infano, vi uzas "li" anstataux
"gxi", cxar vi ne aprobas "la anglan kutimon starigi infanojn sur
unu sxtupon kun bestoj kaj objektoj". Kontraux la uzado de "li"
en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la KAUXZO, kial ni (kaj
ankaux la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj "gxi", estas ne tia,
kiel vi pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian in-
tencon malaltigi la indon de infanoj (ambaux lingvoj estas ja ti-
el gxentilaj, ke ili diras "vi" ne sole al infanoj, sed ecx al
bestoj kaj objektoj). La kauxzo estas tute natura sekvo de la
konstruo de la ambaux diritaj lingvoj. En cxiu lingvo cxiu vorto
havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por gxi
pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de
la vorto (tial la franco diras pri infano "il", la germano diras
"es"); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur
sekson NATURAN, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj ob-
jektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni VOLE-NE-VOLE (sen ia
ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter "li" kaj "sxi" € la
vorton "gxi". Tiel same ni parolas ankaux pri PERSONO.
Cetere, parolante pri infano, pri kiu ni SCIAS, ke gxi NE es-
tas knabino (aux almenaux NE scias, ke gxi estas KNABINO), ni po-
vas uzi la vorton "li".
"La Esperantisto", 1893, p. 16
Pri la uzado de "vi" kaj "Vi"
Ordinare mi skribas "vi", kiam mi parolas al unu persono fami-
liare, kaj "Vi", kiam mi parolas al multaj personoj aux al unu
persono kun respekto. Vi trovas tiun cxi diferencon ne bezona,
kaj mi konsentas, ke vi estas prava. Tiu cxi maniero de skribado
estas nur mia persona kutimo kaj havas nenion komunan kun la gra-
matiko de nia lingvo. La cxiama skribado de "vi" per malgranda
litero estas ne sole tute regula, sed mi mem ankaux nun provos
iom post iom forlasi mian gxisnunan manieron de skribado, kiam
miaj korespondantoj iom alkutimigxos al la malgranda "vi". Ankaux
"Estimata sinjoro", "Kara amiko" estas pli regula, ol "Estimata
Sinjoro", "Kara Amiko" k.t.p., sed en tiuj cxi okazoj oni ordina-
re simple pro gxentileco skribas grandan literon, kie pli regula
estus litero malgranda.
"La Esperantisto", 1893, p. 16
Pri "li", "sxi", "gxi"
La pronomoj "li" kaj "sxi" estas uzataj nur por personoj; por
aferoj, objektoj kaj ankaux por bestoj ni uzas la pronomon "gxi",
cxar en tiaj okazoj la sekso ne ekzistas. Se ni tamen, parolante
pri objektoj aux bestoj, volas esprimi difinitan sekson (viran
aux virinan), tiam ni povas uzi "li" kaj "sxi".
"La Esperantisto", 1892, p. 79
Pri "gxi" anstataux "tio"
La vorton "gxi" ni uzas, kiam ni parolas nek pri viro, nek pri
virino, sed pri io, kio ne havas sekson aux kies sekso estas por
ni nekonata aux indiferenta; sekve ni preskaux cxiam povas tute
bone uzi tiun cxi vorton ankaux anstataux "tio", kies senco estas
preskaux tia sama. Tial anstataux "tio <= "la IO kiun mi nun vi-
das antaux mi"> estas vi, Ivan Karpovicx", mi povas tute bone di-
ri "gxi estas vi, Ivan Karpovicx".
Respondo 17, "La Revuo", 1907, Junio
Pri la pronomo "ci"
La neuzado de "ci" tute ne estas senkonscia imitado de la ek-
zistantaj lingvoj, € kontrauxe, gxi estas specialajxo de la ling-
vo Esperanto, specialajxo bazita sur pure praktikaj konsideroj
kaj esploroj. La plej bona maniero kompreneble estus, se ni al
pli-ol-unu personoj dirus "vi" kaj al unu persono cxiam "ci" sed
cxiuj nuntempaj kulturaj popoloj tiel alkutimigxis al la ideo, ke
"ci" enhavas en si ion senrespektan, ke ni neniam povus postuli
de la Esperantistoj, ke ili al cxiu unu persono diru "ci" ni de-
vus sekve havi apartan pronomon de gxentileco (kaj tia pronomo
efektive ekzistis en Esperanto antaux la jaro 1878). Sed la prak-
tiko de cxiuj ekzistantaj lingvoj montris, ke tia "formo de gxen-
tileco" estas ofte tre embarasa, cxar tre ofte ni ne scias, kia-
maniere ni devas nin turni al tiu aux alia persono (ekzemple al
infano k.t.p.): "ci" sxajnas al ni eble ofenda, pronomo de gxen-
tileco sxajnas al ni ridinde ceremonia. En tiaj okazoj oni en la
ekzistantaj lingvoj uzas diversajn artifikojn, kiuj tamen tre of-
te estas tre embarasaj, kiel por la parolanto, tiel por la auxs-
kultanto (ekzemple anstataux "ci" kaj "vi" oni diras "li", "oni",
"sinjoro", "frauxlo" k.t.p.). Por forigi cxiujn cxi tiujn embara-
sojn, ekzistas nur unu rimedo: diri al cxiu, cxiuj kaj cxio nur
"vi". Malkomprenigxon tio cxi neniam povas kauxzi, cxar en la tre
maloftaj okazoj de neklareco ni povas ja precizigi nian parolon,
dirante "vi, SINJORO", aux "vi CXIUJ", "vi AMBAUX" k.t.p. Por la
personoj, kiuj tre sentas la bezonon de "ci" (ekzemple kiam ili
sin turnas al Dio aux al amata persono), la uzado de "vi" sxajnas
neagrabla nur en la UNUA TEMPO (tiam ili ja havas la rajton uzi
"ci"), sed post kelka praktiko oni tiel facile alkutimigxas al la
uzado de "vi", ke gxi perfekte kontentigas kaj oni trovas en gxi
absolute nenion MALVARMAN. Cxio dependas ja nur de la KUTIMO.
Respondo 28, "La Revuo", 1908, Februaro
Pri la pronomo por bestoj
Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas cxiam uzi NUR la sen-
seksan pronomon "gxi", € ne sole kiam (en la plimulto da okazoj)
la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed
ecx en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la
besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre
POSTULI, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata PRONOMO,
la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton "li" aux "sxi" sed
en cxiuj ORDINARAJ okazoj mi konsilus uzi la pronomojn "li" kaj
"sxi" nur por homoj.
Respondo 35, "La Revuo", 1908, Majo
Pri pronomo por "homo"
Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus
regule uzi la pronomon "gxi" (kiel ni faras ekzemple kun la vorto
INFANO), kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed
cxar la vorto "gxi" (uzata speciale por BESTOJ aux SENVIVAJXOJ)
enhavas en si ion malaltigan (kaj ankaux kontrauxkutiman) kaj por
la ideo de HOMO gxi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi
fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj, kaj uzi por HOMO
la pronomon "li". Nomi tion cxi kontrauxgramatika ni ne povas;
cxar, se ni cxiam farus diferencon inter HOMO kaj HOMINO, tiam ni
devus por la unua uzi "li" kaj por la dua "sxi" sed cxar ni si-
lente interkonsentis, ke cxiun fojon, kiam ni parolas ne speciale
pri sekso VIRINA, ni povas uzi la viran formon por AMBAUX seksoj
(ekzemple "homo" = "homo aux homino", "ricxulo" = "ricxulo aux
ricxulino" k.t.p.), per tio mem ni ankaux interkonsentis, ke la
pronomon "li" ni povas uzi por homo en cxiu okazo, kiam lia sekso
estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj,
tiam ni devus uzi la vorton "gxi" ne sole por HOMO, sed ankaux
por cxiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: "ricxulo
pensas, ke cxio devas servi al GXI" (cxar ni parolas ja ne sole
pri ricxaj viroj, sed ankaux pri ricxaj virinoj).
Respondo 23, "La Revuo", 1907, Auxgusto
Refleksivaj pronomoj
Pri la vorto "siatempe"
Diri "iam" anstataux "siatempe" ni en la plimulto da okazoj ne
povas, cxar la senco de ambaux vortoj estas malsama. "Iam" es-
primas tempon nedifinitan, dum "siatempe" esprimas tempon kvankam
ne klare nomitan, tamen pli-malpli difinitan. "Mi volis siatempe
proponi regulon" = "mi volis proponi en tiu tempo, kiam, laux mia
opinio, la cirkonstancoj tion postulis". Se anstataux "siatempe"
vi diros "GXIAtempe", vi ne faros eraron; sed sxajnas al mi, ke
en la plimulto da okazoj "SIAtempe" estas pli bona ol "GXIAtem-
pe". Tiamaniere uzas la vorton ne sole tiuj lingvoj, kiuj por
"sia" kaj "gxia" uzas la saman vorton, sed ankaux tiuj lingvoj
(ekzemple la slavaj), kiuj severe faras diferencon inter "sia"
kaj "gxia". Laux mia opinio oni povas klarigi gxin al si per tio,
ke "sia" montras pli grandan intimecon inter la faro kaj la tem-
po, ol kiom montrus la vorto "gxia". Gvidi nin per teoriaj postu-
loj gramatikaj en tiu cxi okazo ni ne povas, cxar al kio ni povus
rilatigi la vorton "gxia"? Sxajnas al mi, ke en la esprimo "faro
gxiatempa" la tempo apartenas (t.e. estas konvena, konforma k.t.
p.) al io ALIA, dum en "faro SIAtempa" la tempo apartenas al la
faro mem. Kompreneble, mia klarigo ne prezentas ion absolute kon-
vinkan; sed mi volis nur montri al vi, ke ne ekzistas ia grava
kauxzo, por ke ni la gxis nun komune uzatan "siatempe" anstataux-
igu per "gxiatempe".
Respondo 43, "La Revuo", 1908, Auxgusto
Rilataj pronomoj
"Kiu", "tiu", "kia", "tia"
La diferenco inter "kiu", "tiu" k.c. kaj "kia", "tia" k.c. es-
tas sekvanta: la formoj kun "u" estas puraj pronomoj kaj la for-
moj kun "a" estas pronomaj adjektivoj signifantaj econ. "Kia" =
"kian econ havanta" k.c. Al la vorto "kiu" vi povas respondi per
substantivo, dum al la vorto "kia" vi devas respondi per adjekti-
vo. Ekzemple: je la demando "kiu domo" vi respondas: "tiu domo",
"tiu cxi domo", "la domo de la patro" k.c.; sed je la demando
"kia domo" vi respondas: "tia domo", "tia domo kiel mia", "alta
domo", "longa domo", "bela domo" k.c.
"La Esperantisto", 1891, p. 15
Nedifinitaj pronomoj
"Tia", "tiela"
La diferenco inter la senco de "tia" kaj "tiela" estas tiel
malgranda, ke la okazoj por "tiela" estas tre maloftaj. Ekzemple:
se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen
subite estingigxanta por momento, jen saltanta k.c. € ni povus
diri (kvankam ne necese): "cxu vi vidis TIUN brulon?" (= "la bru-
lon de tiu cxi domo") "TIAN brulon <= "tiel grandan" k.c.> mi of-
te vidas, sed neniam mi vidis brulon TIELAN <= "tiamanieran">".
"La Esperantisto", 1891, p. 21
Pri la senco de "certa"
Krom sia cxefa senco, la vorto "certa" havas ankoraux la sen-
con de "iu" (ne en la senco de "kiu ajn", sed en la senco de "iu
difinita"); la uzado de "certa" en la senco de "iu" tute ne estas
franclingvajxo, cxar tiel same oni uzas tiun vorton en la lingvoj
germana, rusa, pola kaj aliaj.
Respondo 57, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 223
Pri la formo "cxio cxi"
Anstataux "cxio tio cxi" vi povas tre bone diri "cxio cxi",
cxar la vorto "cxi" jam per si mem signifas proksiman montron.
"La Esperantisto", 1889, p. 15
Pri la vortoj kun "cxi"
Ni havas egalan rajton uzi la "cxi" ANTAUX aux POST la pronomo
(aux adverbo); sed cxar la "cxi" estas tiel forte ligita kun sia
pronomo, ke ili ambaux prezentas kvazaux unu vorton, kaj cxar tiu
kvazaux-unu-vorto per la loko de sia akcento faras impreson de
neharmonia escepto inter cxiuj vortoj de Esperanto, tial pro bel-
soneco ordinare estas preferinde starigi "cxi" ANTAUX la montra
vorto. La uzado de streketo inter la montra vorto kaj "cxi" (t.e.
skribado "tiu-cxi" aux "cxi-tiu" anstataux "tiu cxi" aux "cxi
tiu") sxajnas al mi nur simpla erara kutimo, kiun nenio pravigas.
Respondo 52, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 2
Pri "onin" kaj "onia"
Akuzativo kaj pronomo poseda de la vorto "oni" estas per si
mem formoj tute regulaj, kaj cxiu havas plenan rajton ilin uzi,
cxar nenie en la "Fundamento" estas dirite, ke "oni" prezentas
escepton el cxiuj aliaj analogiaj pronomoj. Nur en la PRAKTIKO
oni gxis nun ne uzadis la formojn "onin" kaj "onia", cxar pres-
kaux en cxiuj plej gravaj lingvoj la vorto "oni" ne sxangxigxas
kaj la akuzativigo kaj adjektivigo de tiu cxi vorto sonus tre
strange en la oreloj de la plimulto de la Esperantistoj. Sed en
Esperanto la NEKUTIMECO ne prezentas gravan kauxzon por neuzado;
tial, kvankam mi persone cxiam evitas la diritajn formojn, tamen,
se iu ilin uzus, mi neniel povus vidi en tio cxi ian pekon kont-
raux la reguloj aux kontraux la komuna spirito de nia lingvo.
Respondo 22, "La Revuo", 1907, Auxgusto
Pri "ioj", "tioj", "kioj" k.t.p.
Teorie la jxus diritaj formoj tute bone povas havi multenomb-
ron tiel same, kiel ili havas akuzativon; sed en la PRAKTIKO mi
ne konsilas al vi uzi la diritajn vortojn en multenombro, cxar
laux mia opinio ilia SENCO tion cxi ne permesas. "Tio" prezentas
ja ne ian difinitan objekton, sed ian BILDON (aux abstraktan ide-
on), kaj bildo restas cxiam ununombra sendepende de tio, cxu gxi
konsistas el unu objekto aux el multaj. Tamen se aperas ia tre
malofta okazo, kiam la logiko postulas, ke ni uzu la diritajn
vortojn en multenombro, tiam la GRAMATIKO de nia lingvo tion cxi
ne malpermesas. Ekzemple: "Lia potenco konsistas el diversaj IOJ,
el kiuj cxiu aparte per si mem estas ne grava, sed cxiuj kune do-
nas al li grandan forton".
Respondo 18, "La Revuo", 1907, Junio
Pri "neniigi"
Cxiuj vortoj de la "interrilata tabelo" konsistas el du par-
toj: a) radiko, b) karakteriza finigxo (ekzemple "ki-al", "kio",
"neni-u", "neni-a" k.t.p.). Cxar pro diversaj kauxzoj, pri kiuj
mi ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finigxoj de la di-
ritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finigxoj SENDEPENDAJ kaj
GXENERALAJ (ekzemple mi estis devigita preni la finigxojn "e" kaj
"u", kiuj kiel sendependaj finigxoj havis jam alian sencon), tial
mi devis alkrocxi ilin NEDISIGEBLE al la radiko. Tiamaniere ilia
uzado SENDEPENDA (ekzemple en formoj "ali-u", "ali-es", "kelk-
om", k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj
Esperantistoj) estas kontrauxregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj
finigxas per "a" kaj "o", la finigxoj estas ne kondicxe interri-
lataj, sed pure ADJEKTIVAJ kaj pure SUBSTANTIVAJ, kvankam ili,
pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko
(oni povus tamen tre bone presi ilin ankaux sen la finigxo). Tial
la forjxetado de la pure substantiva "o" kaj gxia anstatauxigado
per diversaj aliaj finigxoj kaj sufiksoj sxajnas al mi tre bone
permesebla.
Kompreneble, se tio cxi donus ion NOVAN, kontrauxan al la
gxisnunaj kutimoj, ni devus tion cxi eviti, cxar absoluta kaj
lauxlitera reguleco tion cxi ne permesus; sed, cxar la vortoj
"neniigi" kaj "neniigxi" estas jam de longa tempo tre bone kona-
taj kaj uzataj de cxiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke mal-
permesi la uzadon de tiu cxi formo estus tute senbezone.
Respondo 14, "La Revuo", 1907, Aprilo
textend.section
Pri "per" post pasivo
La prepozicion "per" post pasivo ni povas uzi nur en tia oka-
zo, se gxi trovigxas antaux vorto, kiu esprimas ne la aganton
mem, sed RIMEDON, uzitan de iu alia aganto; ekzemple: "la letero
estas skribita PER blua inko" (ne blua inko skribis la leteron,
sed IU PERSONO skribis la leteron, uzante por tio bluan inkon ki-
el RIMEDON); sed la esprimo "la tero estas kovrita PER negxo" ne
estas bona, cxar cxi tie ne IU kovris la teron per negxo, sed la
negxo MEM kovris la teron; sekve la negxo mem estas la aginto,
kaj gxi devas havi antaux si la prepozicion "de". La prepozicio
"de" post pasivo cxiam montras, ke se ni aliformigus la pasivan
frazon en aktivan, la vorto, kiu havas antaux si la diritan pre-
pozicion, farigxus subjekto de la frazo.
Respondo 41 b, "La Revuo", 1908, Majo
Pri la vorto "po"
La vorto "po" antaux iu esprimo de mezuro signifas, ke tiu me-
zuro rilatas ne al cxiuj personoj aux objektoj KUNE, sed al cxiu
APARTE; ekzemple: "ili ricevis po kvin pomoj" = ne cxiuj kune ri-
cevis 5, sed CXIU el ili APARTE ricevis kvin pomojn; "la drapo
kostas po 2 spesmiloj por metro" = CXIU METRO (ne la tuta drapo)
kostas 2 spesmilojn; "ili vendas pogrande" = cxiu aparta porcio,
kiun ili vendas, estas granda (t.e. ili vendas nur grandajn por-
ciojn). Oni ne povas diri "je 80 centimoj po funto" aux "30 mej-
lojn po horo", sed oni devas diri "po 80 centimoj por <cxiu> fun-
to", "po 30 mejloj en horo".
Respondo 42, "La Revuo", 1908, Auxgusto
Pri prepozicio antaux infinitivo
Cxiu prepozicio, laux sia logika esenco, povas esti uzata nur
antaux SUBSTANTIVO. Sekve se antaux vorto, kiu havas verban sen-
con, ni deziras uzi prepozicion, ni devas doni al tiu verbosenca
vorto la formon de substantivo; ekzemple: anstataux "kun saluti",
"sen respondi" ni devas diri "kun saluto", "sen respondo". Se la
vortoj "por" kaj "anstataux" estas uzataj kun la infinitivo, ili
tute ne prezentas ian escepton, sed la kauxzo de tia uzado estas
alia, nome: la vortoj "por" kaj "anstataux", uzataj antaux infi-
nitivo, havas la sencon ne de pura prepozicio, sed preskaux de
konjunkcio, kaj en tiuj okazoj la uzado de substantivo apud ili
estas ne ebla; ekzemple, en la frazo "anstataux stari li sidas"
ni ne povas anstatauxigi la formon "stari" per "staro", dum cxe
cxiu alia prepozicio PURA ni CXIAM povas uzi la verbosencan vor-
ton en formo de substantivo (ekzemple, "sen ia diro" anstataux
"sen ion diri").
Respondo 37a, "La Revuo", 1908, Majo
Sxangxoj
Tiel same malmulte, kiel per gustoj PERSONAJ, ni devas nin an-
kaux gvidi en niaj proponoj per gustoj NACIAJ, se la proponoj ha-
vas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiun aux alian naci-
on, alportante per tio cxi nenian utilon al la nacio kvazaux fla-
tata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemple unu
sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia ling-
vo, en la komenco estis forte kolera kontraux gxi el la kauxzo,
ke gxi "ne estas suficxe internacia", cxar gxi enhavas preskaux
nenian vorton rusan. Multe ni jam devis suferi de tiu malvasta
pseuxdo-patriotismo, kun kiu diversaj personoj renkontis nian
aferon, kies devizo estas "frateco de la popoloj". Dum unuj mala-
mike renkontis nian aferon el la kauxzo, ke nia unua debuto, la
unua lernolibro de nia lingvo, eliris en lingvo rusa € la supre
dirita sinjoro en la unua tempo trovis, ke nia afero estas "mala-
mika al la rusa popolo", cxar... Volapuko havas la rusan vorton
"ÉÂÏ", dum ni donis por gxi la sxangxitan francan vorton "car"!
Unu redaktoro de sveda gazeto trovis, ke nia lingvo havas ka-
rakteron tro italan. Kiam ni ne povis akcepti lian proponon kaj
sen ia celo "malitaligi" nian lingvon, la proponinto ne longe
atendis kaj provis fari mem lingvan miksajxon, kiu laux lia opi-
nio devus pli placxi al la nordaj popoloj. Ni ne bezonas rakonti,
kio farigxus el nia afero, se cxiu popolo volus el simpla vanteco
doni al gxi sian propran karakteron. Nia afero farigxus absolute
neebla. Kaj se gxi ecx estus ebla, € cxu la flatita popolo mem
ion gajnus de tio? La dirita sveda sinjoro, kiu en la komenco di-
ris, ke liaj sxangxoj estas NECESAJ, kaj faris provojn en la
dauxro de kelka tempo, nun vidas jam, al kio gxi lin kondukis: la
lingvo farigxis malbonsona kaj malregula, kaj el la svedoj mem,
por kies nacia flato li volis pereigi nian aferon, neniu akceptis
liajn sxangxojn, dum nia lingvo en gxia nuna formo, kiu estas
tiel "malsveda", havas multajn amikojn inter la svedoj kaj estas
al ili multe pli oportuna kaj pli hejma, ol la svedigita, kiu
mortis, antaux ol gxi akceptis ian difinitan formon.
Unu el niaj slavaj amikoj trovis, ke la lingvo internacia de-
vas havi tiom same da slavaj vortoj, kiel da romana-germanaj. Li
ankaux volis krei novan lingvon, kiu enhavus en si multajn vor-
tojn slavajn; sed baldaux li konvinkigxis, ke ne sole al aliaj
popoloj, sed al la SLAVOJ MEM multe pli oportunaj kaj agrablaj
estas niaj vortoj romana-germanaj, ol la vortoj slavaj, kiuj, en-
metite en sistemon romana-germanan, trancxas la orelon kaj fari-
gxas al la slavoj mem multe malpli kompreneblaj, ol la vortoj ne
slavaj. (Se ni bone memoras, la vorto "internacia" tie estis tra-
dukata "mejxufoka" sed ni petas, ke iu slavo diru al ni, kion li
pli bone komprenas kaj memoros, la vorton "internacia" aux "me-
jxufoka"? Li estos preta sercxi la vorton en ia hxina vortaro,
kaj al li ecx ne venos en la kapon, ke la vorto estas kunmetita
el lia propra slava "ÍÅÖÄÕ" kaj la germana "Volk", perdinte la
"Ä" kaj la "l", cxar ankaux 2 konsonantoj ne devas stari kune!).
Se la amiko, egale al la aliaj, farus sian proponon nur TEORIE,
li eble ecx nun restus cxe sia opinio kaj eble kolerus nin, ke ni
estas tiel obstinaj kaj ne volas enkonduki tiun cxi "necesan"
sxangxon; sed felicxe li faris provon PRAKTIKAN, kaj la praktiko
lin la plej bone konvinkis, kaj nun li denove farigxis tre varma
amiko de nia lingvo en gxia NUNA formo.
El la diritajxo ni povas eltiri la sekvantan regulon: se ni
volas proponi aux fari ian sxangxon ni devas nin demandi, kian
utilon la sxangxo alportus al la lingvo mem, kaj cxu la utilo de
la sxangxo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la sen-
fondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, cxar
tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan kaj utilon ni al-
portus al neniu nenian. En cxiuj okazoj, kiuj ne estas absolute
gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkauxzaj gustoj naciaj devas
en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj
personaj, se ni ne volas el persona aux nacia disputemeco pereigi
nian aferon; tiuj cxi gustoj devis silenti jam en la tempo de la
kreado de l' lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se
ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.
"La Esperantisto", 1891, p. 49€50
Stilo
Pri idiotismoj en Esperanto
Mi esperas, ke iom post iom cxiuj idiotismoj malaperos kaj ce-
dos sian lokon al esprimoj tute logikaj kaj internaciaj. Tamen
laux mia opinio ni devas fari tian anstatauxigadon nur en tia
okazo, se ni povas tion cxi fari tute OPORTUNE; sed en okazo, se
ni por ia idiotismo NE trovos pli bonan esprimon pure logikan,
tio cxi ne devas nin cxagreni; kaj la idiotismo povas tute opor-
tune resti kiel "esperantismo", se gxi nur estos komune AKCEPTA-
TA.
"Lingvo Internacia", 1905, p. 545
Pri la Esperanta stilo
En mia traduko de "La Revizoro" trovigxas iafoje frazoj ne tuj
kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la paroloj
de Osip. Tamen ne gxusta estas via supozo, ke tiuj frazoj estas
lauxvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas ne per stilo tu-
te logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servis-
to, kaj mi devis almenaux iom konservi tiun stilon, por ne forp-
reni de liaj paroloj ilian tutan karakterecon. Li ofte simple
KRIPLIGAS la vortojn. Mi penis tion cxi eviti, cxar, se por la
LEGANTO oni povus doni klarigojn en la malsupro de la pagxo, al
la AUXDANTO en la teatro oni tion cxi ne povas fari. Nur en unu
loko mi devis uzi "registreto" anstataux "kolegia registratoro"
(malalta ofica rango en Rusujo), kaj, anstataux doni enuigajn
klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por
montri, ke la vorto estas ne normala. En aliaj lokoj mi uzis esp-
rimojn ne gxustajn, tamen ne kripligitajn (ekzemple mi intence
uzis "kartetoj" anstataux "kartoj" (ludaj), "publikajxo" ansta-
taux "publikeco" k.t.p.). Mi esperas, ke la leganto aux auxdanto
facile komprenos, ke tio cxi estas ne stilo de bona Esperanto,
sed stilo de malklera homo, aux speciala stilo de tiu aux alia
prezentata persono.
Kelkaj Esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj verkoj stilon
slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke slavoj ofte
posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj aux romanoj;
sed tio cxi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas sla-
va, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas vortordon pli sim-
plan kaj sekve ankaux pli proksiman al la vortordo en Esperanto.
La vera stilo Esperanta estas nek slava, nek germana, nek romana,
gxi estas € aux almenaux devas esti € nur stilo simpla kaj logi-
ka.
Tamen cxio devas esti en gxusta mezuro. Ankaux en Esperanto
trovigxas diversaj (ne multaj) idiotismoj, kaj tute malprave kel-
kaj Esperantistoj ilin kontrauxbatalas, cxar lingvo ABSOLUTE lo-
gika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza;
sed kvankam kelkaj el la Esperantaj idiotismoj estas prenitaj AN-
KAUX el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj lin-
gvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed ESPERANTISMOJ, cxar ili
farigxis PARTO DE LA LINGVO.
La stilo Esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj ling-
voj, sed havas sian karakteron tute SPECIALAN kaj MEMSTARAN, kiu
ellaborigxis en la dauxro de longa praktika uzado de la lingvo
kaj pensado en tiu cxi lingvo antaux ol la lingvo estis publiki-
gita. Se iu slavo ne havas ankoraux suficxe da SPERTO en la ling-
vo kaj volos traduki en Esperanton lauxvorte el sia nacia lingvo,
lia stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la Esperanta
stilo de nesperta romano aux germano. Por ekzemplo mi citos al vi
pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de rusoj, ki-
am ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto, sed ne
konas ankoraux gxian stilon kaj tradukas lauxvorte el sia nacia
lingvo. Komparu la stilon de tiu cxi peco (gramatike kaj vortare
senerara!) kun la stilo Esperanta, kaj tiam vi tuj vidos, kiel
erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la "slaveco" de la
Esperanta stilo:
"Favora Regnestro! Honoro havas alkusxigi, kio laux kauxzo de
antauxskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva tempo ne
en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso; apud kio posta-
perigas, ke mi turnos sin al domo tra du monatoj, ne pli frue de
fino de Auxgusto."
Tiu cxi sama peco en stilo ESPERANTA sonus tiamaniere:
"Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke kaux-
ze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en la nuna
tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis al vi; mi an-
kaux sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du monatoj, ne pli
frue ol en la fino de Auxgusto."
Respondo 1, "La Revuo", 1906, Decembro
Pri la stilo en miaj lastaj verkoj
Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje trov-
igxas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-Es-
perantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi komencis
traduki antaux li unu lokon el "La Rabistoj" kaj kun granda cxag-
reno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, kaj kiun
kelkaj invititaj de vi Esperantistoj aux ankaux ne bone kompre-
nis, aux tradukis malsame! Mi komprenas vian cxagrenon, kaj, se
gxi estis kauxzita de mia malbona traduko, mi petas vian pardo-
non; sed... permesu al mi diri, ke parte vi ankaux mem estis kul-
pa. Por fari nepreparite eksperimenton antaux ne-Esperantisto, vi
devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan, sed ian verkon pli
simplan. Se tiu aux alia frazo en verko de antaux longe mortinta
klasikulo estas ne klare komprenebla, gxi estas plej ofte ne la
kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo de la auxtoro mem. Vi ja
scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj pli zorgas pri la ENHAVO de
siaj verkoj, ol pri plena populareco de ilia FORMO, ofte bezonas
KOMENTARIOJN, cxar ecx membroj de ilia propra nacio ne cxiam tute
bone komprenas tiun aux alian frazon el iliaj verkoj. Tial ne mi-
ru, ke en miaj tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje
lokon, kiu en la unua momento sxajnos al vi ne tute klara.
Se mi volus doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam
mi devus: a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) cxiujn
ne perfekte kompreneblajn aux ne facile tradukeblajn frazojn tute
eljxeti, aux traduki ilin libere laux mia placxo. Tia maniero de
agado estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli
da tempo, ol mia unua maniero de tradukado, kiu ofte devigas min
longe mediti pri tiu aux alia esprimo aux frazo. Sed kvankam la
SXAJNA valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandigxus, ilia
EFEKTIVA valoro multe malgrandigxus, cxar:
1. Nia literaturo konsistus tiam nur el verkoj malgravaj.
2. La tradukoj estus ne fidindaj kaj donus malgxustan kopion
de la tradukita verko.
3. Nia lingvo ne ricxigxus kaj ne disvolvigxus.
Precipe pri tiu cxi tria punkto mi volus atentigi niajn ver-
kistojn: estas tre dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradu-
kojn, sed kontrauxe, ke ni ilin sercxu kaj venku, cxar nur tiama-
niere nia lingvo plene ellaborigxos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne
prezentas necesajxon, ni devas kompreneble eviti kaj ni devas pe-
ni traduki ilian sencon en maniero plej logika kaj internacia;
sed tiajn esprimojn, kiujn cxiu lingvo nepre DEVAS posedi, ni de-
vas peni en tiu aux alia maniero nepre TRADUKI, sed ne simple
EVITI ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne placxos al la legan-
toj aux ne cxiuj gxin tuj bone komprenos. Unu el la plej cxefaj
taskoj de niaj verkistoj devas esti la ELLABORADO de la lingvo;
tial, se ia esprimo, kiun ne cxiuj tuj komprenas (ekzemple "elri-
gardi", "subacxeti" k.t.p.), sxajnas al ili nebona, ili devas pe-
ni anstatauxigi gxin per esprimo pli bona; sed se ili, por ne
malbeligi sian stilon, simple EVITOS tiajn frazojn, ili faros al
nia lingvo tre malbonan servon.
Kompreneble, en cxi tio, kiel en cxio alia, devas esti obser-
vata la deca mezuro. NE TRO KRUDE, NE TRO MULTE PER UNU FOJO! No-
vaj esprimoj devas esti enkondukataj nur IOM POST IOM, nerimar-
keble. Krom tio ni devas memori, ke nia lingvo devas servi ne so-
le por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaux por la VIVO; tial
ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne
tute logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol
frazo perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.
Respondo 25, "La Revuo", 1907, Oktobro
textend.section
Pri la senco de "sxati"
La vorton "sxati" mi uzas ordinare en la senco de "rigardi ki-
el valoran, kiel gravan". Ekzemple: "La gazetoj tre sxatas la
kunlaboradon de auxtoroj gloraj, sed tute ne sxatas la kunlabora-
don de komencantoj".
Respondo 53, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 221
Pri la vorto "forkaperi"
La vorto "forkaperis", kiun vi trovis en "La Rabistoj", NE es-
tas preseraro. La vorto "kaperi" (kiu sin trovas en la vortaroj
Esperanta-germana kaj germana-Esperanta) signifas proksimume "ra-
bi korsare" aux "rabi sur la maro".
Respondo 31, "La Revuo", 1908, Februaro
Pri la vorto "katehxizi"
La vorton "katehxizi", uzitan en la vortaro de O'Connor, mi
trovas tute bona, cxar gxi estas internacia; el tiu vorto ni po-
vas tute bone devenigi la vortojn "katehxizo", "katehxizisto",
"katehxizato" el tio cxi tamen tute ne sekvas, ke la vortoj "ka-
tehxismo" kaj "katehxisto" estas malbonaj. "Katehxismo" estas io
alia ol "katehxizo" sed se ecx ni dirus, ke ambaux vortoj estas
identaj kaj ni povas uzi "katehxizo" anstataux "katehxismo", ni
ecx en tiu okazo tute ne bezonus eljxeti el nia lingvo la tute
internacian kaj bonan vorton "katehxismo", sed ni povas tute sen
ia maloportuneco lasi la vivon al ambaux vortoj kaj trankvile
atendi, ke la komuna uzado iom post iom donos pli grandan forton
al unu vorto kaj faros el la dua vorto ne plu uzatan arhxaismon.
Respondo 39, "La Revuo", 1908, Majo
Pri la vorto "laktumo"
Mi tute konsentas kun vi, ke "lakto" kaj "laktumo" havas inter
si preskaux nenion komunan, kaj ni havus plenan rajton uzi por
"laktumo" ian vorton tute memstaran. Sed cxar en multaj lingvoj
por ambaux diritaj vortoj estas uzata la sama radiko, kaj cxar la
vorto "laktumo" estas ne malpli oportuna, ol cxia tute memstara
vorto, kaj cxar tiu vorto jam trovigxas en la "Fundamento de Es-
peranto", tial ekzistas absolute nenia neceseco, ke ni forjxetu
la oportunan vorton jam konatan kaj devigu la Esperantistojn ler-
ni novan vorton.
Respondo 37 b, "La Revuo", 1908, Majo
Kazoj
Nominativo post "po"
Inter la esprimoj "doni po 2 pecojn" kaj "doni po 2 pecoj"
estas ankoraux malfacile diri, kiu estas la pli bona, kaj tial
ambaux esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke
danke la intervenon de la vorto "po" la "pecoj" jam ne dependas
rekte de la "doni", ni konsilas uzi post "po" tiel same kiel post
"da") la nominativon ("doni po 2 pecoj"). Alia kauxzo por tiu cxi
konsilo estas ankaux la cirkonstanco, ke laux nia opinio "cxie,
kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la
nominativon".
"La Esperantisto", 1891, p. 7
Pri la akuzativo
Tusxante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon:
uzu gxin cxiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas ke gxi estas
efektive necesa; en cxiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, cxu oni
devas uzi la akuzativon aux la nominativon € uzu cxiam la NOMINA-
TIVON. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, cxar sen gxi
la senco ofte estus ne klara; sed gxia uzado en okazo de nebezono
pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono.
"La Esperantisto", 1890, p. 27
La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antauxiranta
prepozicio (cxar la prepozicioj per si mem neniam postulas cxe ni
la akuzativon), sed nur de la "senco". La akuzativon ni uzas nur
en tri okazoj:
* por montri la suferanton de la faro (t.e. post verboj havan-
taj sencon aktivan), ekzemple "mi batas LIN", "mi diras la
VORTON";
* por montri direkton (t.e. movadon AL ia loko, en diferenco
de movado SUR ia loko), se la prepozicio mem tion cxi ne
montras; ekzemple, ni diras "mi venas al la celo" (ne "al la
celon"), cxar AL mem jam montras direkton, sed ni devas di-
ferencigi inter "mi amas iri en la URBO" kaj "mi amas iri en
la URBON" (aux simple "iri la URBON") laux tio, cxu mi amas
iri sur la stratoj de la urbo aux cxu mi amas iri el ekstere
en la urbon ("iri al la urbo" signifas nur aliri, sed ne en-
iri);
* en cxiuj okazoj, kiam ni ne scias, kian prepozicion uzi, ni
povas uzi la akuzativon anstataux la prepozicio "je" ekzemp-
le en la esprimo "mi kontentigxas tion cxi" la akuzativo ne
dependas de la verbo "kontentigxas" sed anstatauxas nur la
forlasitan prepozicion "je" (= "mi kontentigxas je tio
cxi").
"La Esperantisto", 1892, p. 62
Nominativo aux akuzativo?
En la ekzemploj, kiujn vi citis, la diferenco inter akuzativo
kaj nominativo ne estas granda, kaj ofte ambaux formoj estas ega-
le bonaj. Sed gxenerale mi tenas min je la sekvanta principo: "mi
vidis lin GRANDAN" = "mi vidis lin, kiu estis granda" (aux "kiam
li estis granda"); "mi vidis lin GRANDA" = "mi vidis, ke li estas
granda". "Kian manon mi tenis sur la tablo? La manon KUSXANTAN"
(la duan manon, kiu ne kusxis, mi eble tenis en la posxo); "kiel
<aux "en kia maniero"> mi tenis mian manon? Mi tenis gxin kusxan-
ta sur la tablo".
"La Lingvo Internacia", 1906, p. 121
Pri la akuzativo post "anstataux"
Kiel cxiu alia prepozicio, tiel ankaux "anstataux" per si mem
postulas cxiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas cxe bonaj
auxtoroj post "anstataux" la akuzativon, tiu cxi lasta estas uzi-
ta ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple,
en la frazo: "Petro batis Pauxlon anstataux Vilhelmon", la lasta
parto de la frazo prezentas nur MALLONGIGON (= "anstataux BATI
Vilhelmon"), kaj la akuzativo forigas cxiun dubon pri tio, ke an-
statauxigita estis ne la batanto, sed la batato.
Respondo 51, "La Oficiala Gazeto", IV, 1911, p. 2
Pri la kazo post "kiel"
La frazon "gxi <la diskutado> trafas Ibsenon kiel teoriistO"
mi trovas nebona; mi konsilas diri "kiel teoriistON". La esprimo
"kiel teoriistO" signifas, ke GXI (la diskutado) estas teoriisto
kaj, estante teoriisto, gxi trafas Ibsenon. Nominativon apud aku-
zativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi
la sencon de "ke ... estas", "ke ... estu" k.t.p. Ekzemple: "mi
trovas tiun cxi vinon bonA" = "mi trovas, KE tiu cxi vino estas
BONA"; "oni faris lin generalo" = "oni faris, KE li ESTU genera-
lo". Sed se, anstataux SUPOZIGI la mankantan ligantan vorton
"ke", la frazo HAVAS ligantan vorton alian (ekzemple "kiel"), ti-
am devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzis-
tanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vor-
to "kiel", tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komple-
menton kun la komplemento antauxiranta, cxar alie la senco estus
tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la
antauxstaranta komplemento, sed al la SUBJEKTO de la frazo. "Mi
elektis lin kiel prezidanto" signifas: "mi elektis lin, cxar mi
estas prezidanto", aux "mi elektis lin, kvazaux mi estus prezi-
danto" aux "mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto
elektas". "Mi elektis lin kiel prezidantON" signifas: "kiel oni
elektas prezidanton", aux "por havi en li prezidanton". Sekve se
vi volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri:
aux "mi elektis lin KIEL prezidantON", aux "mi elektis lin prezi-
dantO" (= "KE li estu prezidanto"), sed ni ne povas diri "mi
elektis lin KIEL prezidanto", cxar tiam la senco estus tute alia.
Respondo 7, "La Revuo", 1907, Februaro
Adjektivo
Adverbo kaj adjektivo
En la tempo, kiam estis verkata la "Dua Libro", la demando,
cxu oni devas diri "estas varme" aux "estas varma", ne estis an-
koraux absolute decidita kaj la uzado de unu formo estis egale
bona, kiel la uzado de la dua. Nun tiu cxi demando iom post iom
per la uzado akceptis jam decidon pli difinitan.
La adjektivo difinas la substantivon aux la pronomon havantan
sencon de substantivo (responde la demandon "kia") kaj la adverbo
difinas la verbon (responde la demandon "kiel"). Tial ni diras:
"la vetero estas bona", "li kantas bone". Tamen en la okazoj, kie
la difino apartenas precize nek al substantivo aux pronomo, nek
al verbo, ni ofte ne povas decide diri, kian demandon ("kia" aux
"kiel") nia difino devas respondi kaj kian formon ni devas uzi.
En cxiu alia lingvo tiu cxi duba demando estas decidata per la
sankcio de l'uzado, € en nia lingvo ni konsilas uzadi en tiuj
okazoj cxiam la adverbon; ekzemple: "estas varme", "estas vere",
"gxi estas vera". La vorton "gxi" ni konsilas cxiam uzi nur por
anstatauxi objekton aux aferon (kiel "li" anstatauxas personon);
sed en esprimoj senpersonaj kaj senobjektaj ni konsilas neniam
uzi la vorton "gxi" (ekzemple: "hodiaux estas varme" kaj ne "ho-
diaux gxi estas varme").
"La Esperantisto", 1891, p. 7
Pri la akuzativo post "tra"
Povas esti, ke mi baldaux proponos al la vocxdonado de la Lin-
gva Komitato, ke post prepozicio oni uzu la akuzativon nur en
okazoj de NEPRA BEZONO, sed en cxiuj iom dubaj okazoj oni gxin ne
uzu. Se la Lingva Komitato tion akceptos, tiam oni kredeble neni-
am uzos plu la akuzativon post la prepozicio "tra". Sed GXIS NUN
la uzado de akuzativo post "tra" tute ne estas kontrauxregula.
Nominativon ni uzas nur post tiuj prepozicioj, kies senco es-
tas cxiam egala; ekzemple la prepozicio "al" ne povas unu fojon
signifi direkton kaj alian fojon ne, tial ni post "al" CXIAM uzas
la nominativon; sed ekzistas prepozicioj (ekzemple "en", "sur" k.
t.p.), kiuj per si mem NE montras direkton, tial, por esprimi di-
rekton, ni uzas post ili la akuzativon. Al tiuj prepozicioj apar-
tenas interalie ankaux "tra" kaj "kontraux", tial ni post la di-
ritaj prepozicioj povas uzi ambaux kazojn, MALGRAUX KE EN LA ALI-
AJ LINGVOJ ONI UZAS POST ILI CXIAM NUR UNU KAZON (tiu cxi lasta
cirkonstanco kredeble estis la kauxzo de via erara opinio, kva-
zaux ni post "tra" cxiam devas uzi NUR la nominativon). Estas ve-
ro, ke dum la diferenco inter "en" direkta kaj "en" sendirekta
estas tre granda, la diferenco inter "tra" direkta kaj sendirekta
estas tiel malgranda, ke en la plejmulto da okazoj ni povas egale
bone uzi la nominativon, kiel la akuzativon; ekzistas tamen oka-
zoj, kiam estas dezirinde fari DIFERENCON inter la ambaux kazoj.
Ekzemple, "irante tra la urbO", mi povas resti en gxi suficxe
longe aux ecx tute ne forlasi gxin; sed, "irante tra la urbON",
mi celas (tra la urbo) EKSTEREN de la urbo. En "La Rabistoj",
Schweizer tute bone povus diri "la sono de lia nazo povus peli
homojn tra truetO de kudrilo" tamen la esprimo "tra truetON" es-
tas multe pli forta, cxar gxi montras, ke la efiko de la sono es-
tas tiel granda, ke la homoj volus nepre veni EKSTEREN; tie ne la
trueto mem estas grava, sed nur la celado esti kiel eble plej
baldaux EKSTERE de la trueto.
Respondo 27, "La Revuo", 1908, Februaro
Pri la akuzativo post verboj de movo
Se la vorton "meti" (aux "jxeti", "fali" k.t.p.) sekvas subs-
tantivo aux pronomo kun la prepozicioj "antaux", "post", "inter"
k.c., estus ordinare pli gxuste uzi la substantivon aux pronomon
en akuzativo, cxar ni tie ordinare havas la sencon de direkto;
ekzemple, "metu la korbon antaux la pordon". Tamen ofte oni povas
en tiaj okazoj uzi sen eraro ankaux la nominativon, se la senco
de direkto koncernas ne la substantivon aux la pronomon, pri kiu
ni parolas, sed ian alian vorton, kiun ni subkomprenas; ekzemple,
oni povas tute bone diri "oni metis antaux MI mangxilaron", komp-
renante sub tio: "oni metis antaux mi SUR LA TABLON mangxilaron".
En tiaj okazoj oni povas egale bone uzi la nominativon aux la
akuzativon, kaj sxajnas al mi, ke decidi, ke oni en tiuj okazoj
uzu ekskluzive nur la nominativon aux nur la akuzativon, ni ne
bezonas. Se iam la libereco en tiu cxi rilato farigxos por ni tro
gxenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom tiun cxi deman-
don, tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke gxi donu al ni
por tiu cxi demando ian ekskluzivigan decidon.
Post "sidigxi" ni povas egale bone uzi la akuzativon kaj la
nominativon, depende de tio, cxu ni volas esprimi MOVON aux ko-
mencon de nova STATO. Tamen, cxar la nominativo estas cxiam pli
simpla kaj pli facila, ol la akuzativo, tial sxajnas al mi, ke
estus bone, se ni alkutimigxus en cxiuj okazoj DUBAJ preferi la
NOMINATIVON.
Respondo 41 a, "La Revuo", 1908, Majo
Artikolo
Se vi ne scias, kiam vi devas uzi la formon "la" kaj "l'", uzu
cxiam pli bone la formon "la". La formon "l'" mi uzas ordinare
nur post prepozicioj, kiuj finigxas per vokalo (ekzemple "de",
"tra" k.c.); en cxiaj aliaj okazoj mi uzas ordinare la plenan
formon "la", cxar alie la senco povus farigxi ne klara, ecx la
sono ne agrabla.
"La Esperantisto", 1889, p. 24
Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo "la". Sed
la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la
frazoj gxi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute
gxin ne uzadi, almenaux gxis la tempo kiam vi tute bone scios
gxian signifon.
"La Esperantisto", 1890, p. 32
Pri la uzado de "l'"
La uzadon de "l'" (apostrofita "la") ni ne forigis; sed cxar
tiu cxi formo estas ne tre necesa escepto el regulo kaj estas
kreita precipe por mallongeco en la VERSOJ, tial ni en PROZO uzas
nun ordinare la formon konstantan ("la") kaj konservas la formon
apostrofitan speciale por versoj. Tiel ni agas ordinare en nia
gazeto; tamen ni tute ne faras el tio cxi regulon; cxiu povas ku-
ragxe uzadi ankaux en prozo la formon apostrofitan.
"La Esperantisto", 1893, p. 127
Pri la uzado de la artikolo
Tute vane vi faras al vi multe da klopodoj kun la uzado de la
artikolo. Vi devas memori, ke en nia lingvo la uzado de la arti-
kolo ne estas deviga; sekve la plej bona maniero de agado estas
jena: uzu la artikolon tiam, kiam vi scias certe, ke gxia uzado
estas necesa kaj postulata de la logiko, sed en cxiuj "dubaj"
okazoj tute gxin ne uzu. Pli bone estas ne uzi la artikolon en
tia okazo, kiam gxi estas necesa, ol uzi gxin tiam, kiam la logi-
ko kaj la kutimoj de cxiuj popoloj gxin malpermesas. Se vi ekzem-
ple diros "venis tago, kiun mi tiel longe atendis", via frazo es-
tos ne tute bonstila, sed ne rekte erara, kvankam oni devus tie
cxi diri "LA tago" sed se vi diros "hodiaux estas LA dimancxo"
anstataux "hodiaux estas dimancxo", tiam vi faros rekte ERARON,
kiu estos malagrabla por la oreloj de cxiu bona Esperantisto.
Respondo 2, "La Revuo", 1906, Decembro
textend.section
Pri "neniu" kaj "nenia"
La vorto "neniU" (tiel same, kiel ankaux la vortoj "iu",
"kiu", "tiu", "cxiu") havas sencon pure PRONOMAN, dum la vorto
"neniA" (kiel ankaux la vortoj "ia", "kia", "tia", "cxia") havas
sencon ADJEKTIVAN kaj esprimas SPECON, KARAKTERON. La vortoj
"iu", "kiu", "tiu", "cxiu", "neniu" povas esti uzataj aux KUN
substantivo, aux SEN substantivo (en tiu cxi lasta okazo oni sub-
komprenas cxe ili la vorton "homo"). La formoj kun "u" enhavas en
si cxiam la ideon de nomo aux pronomo, dum la formoj kun "a" en-
havas en si la ideon de adjektivo. La diferencon inter la diritaj
serioj da vortoj vi komprenos plej bone el la sekvantaj ekzemp-
loj:
* "KiU venis?" € "Venis PetrO", "Venis botistO", "Venis li"
* "En kiU urbo vi logxas?" € "Mi logxas en ParizO", "Mi logxas
en TIU CXI urbo"
* "En kiA urbo vi logxas?" € "Mi logxas en belA urbo", "... en
grandA urbo"
* "Cxu vi vidis la cxambristinOn aux la kuiristinOn?" € "Mi
vidis neniUn servistinon"
* "Cxu vi vidis junAn servistinon aux maljunAn?" € "Mi vidis
neniAn servistinon"
Inter la vortoj "tiu-tia" kaj "cxiu-cxia" la diferenco estas
pli granda kaj pli klara, ol inter la vortoj "kiu-kia", "iu-ia",
"neniu-nenia" tial oni neniam povas diri "tia" aux "cxia" ansta-
taux "tiu" aux "cxiu", sed ofte oni povas sen eraro diri "ia",
"kia", "nenia" anstataux "iu", "kiu", "neniu" (kvankam estas bone
cxiam eviti kiom eble la intermiksadon de tiuj cxi vortoj).
Respondo 29, "La Revuo", 1908, Februaro
Pri adverbo prepozicia
Kiam la senco tion postulas, ni tre bone povas uzi adverbon en
la senco de prepozicio; pri la FORMO, en kiu ni devas tion fari,
mi ne konsilus kateni nin per ia UNU regulo por cxiuj okazoj, sed
mi konsilus konformigxi cxiufoje al la specialaj bezonoj de la
frazo. Ekzemple, se la adverbo devenas de verbo transira (kiu
postulas akuzativon), tiam ankaux la adverbo-prepozicio konservas
tiun saman econ kaj estas uzata kun la akuzativo (ekzemple, "kon-
cerne tion" = "kio koncernas tion", "rilate tion" = "kio rilatas
tion"); se la adverbo anstatauxas vorton, kiu povas ligigxi kun
substantivo nur per ia prepozicio, tiam ankaux la adverbo akcep-
tas post si tiun prepozicion (ekzemple, "kauxze de tio" = "pro la
kauxzo de tio", "responde al via demando" = "kiel respondo al via
demando"); se la adverbo estas vorto ne devena, sed originala,
kiu per si mem havas la sencon de prepozicio, tiam gxi, kiel cxiu
alia prepozicio, ligigxas kun la substantivo senpere, t.e. sen
alia prepozicio kaj sen akuzativo (ekzemple "spite mia malami-
ko"). Tamen en cxiu DUBA okazo vi ne faros eraron, se vi post ad-
verbo-prepozicio uzos la prepozicion "je" aux la akuzativon, cxar
vi ja scias, ke laux nia gramatiko en cxiu okazo, kiam la prepo-
zicia rilato inter du vortoj estas ne klara, ni povas uzi la pre-
pozicion "je", kaj anstataux la prepozicio "je" ni povas cxiam
uzi la akuzativon.
Kompreneble, mi devas atentigi vin, ke pri cxiuj viaj tri de-
mandoj mi donis al vi nur mian PERSONAN OPINION, sed ne ian devi-
gan DECIDON. Se vi trovas, ke estus necese permesi la uzadon de
cxiu prepozicio kun infinitivo, de aparta vorto por "laktumo" kaj
de unuforma regulo por cxiuj adverboj-prepozicioj, vi povas peni
akiri por tio la oficialan pervocxdonan decidon de la Lingva Ko-
mitato.
Respondo 37 c, "La Revuo", 1908, Majo
Pri la vorto "cxu"
Vian opinion, ke la vorton "cxu" ni devas, kiom eble, uzadi
nur en senco demanda, mi trovas tute prava. Ni povas gxin uzi an-
kaux en la senco de necerteco, aux de dubo, aux en aliaj similaj
sencoj, kiam ni ne havas pli bonan vorton (kiel en via ekzemplo
"cxu pro timo, cxu pro fiereco, li nenion respondis"), sed mi ne-
niam konsilus uzi gxin tute senbezone anstataux "jen", "aux" k.t.
p. Prave vi diras, ke la frazoj "sxi kutimas havi cxe sia zono
cxu rozon, cxu diamanton" kaj "diru tion cxu al la kapitano, cxu
al la leuxtenanto" estas ne tre bonaj; en la unua okazo mi prefe-
rus "jen", en la dua "aux".
Respondo 21, "La Revuo", 1907, Junio
Pri ablativo absoluta
Ablativo absoluta estas speciala formo, uzata nur en kelkaj
tre malmultaj lingvoj; en Esperanto gxi NE ekzistas. Kvankam gxi
nenie estis rekte malpermesita, tamen gxia uzado estus kontraux
la spirito de nia lingvo. En Esperanto la adverba participo cxiam
rilatas la subjekton de la cxefa propozicio. Sekve oni povas diri
"farinte <= "kiam la LEONO faris"> la dividon, la LEONO diris",
sed oni ne povas diri "la divido estante farita <= "kiam la DIVI-
DO estis farita">, la LEONO diris". Enkonduki la latinan aux
francan ablativon absolutan (kiu por la plimulto da nacioj pre-
zentus ion nenaturan) ni tute ne bezonas, cxar ni CXIAM povas
gxin anstatauxigi per formo pli natura. En via frazo ("la regxo
kunvokis siajn konsilistojn, por ke, CXIU EL ILI ELDIRANTE SIAN
OPINION, li povu fari decidon") ni povas ja tute bone anstataux-
igi la substrekitan esprimon per "kiam cxiu el ili eldiros sian
opinion", aux per la pli mallonga "auxdinte la opiniojn de cxi-
uj".
Respondo 19, "La Revuo", 1907, Junio
Konjunkcio
Pri la vorto "kaj"
Pli malpli 5€6 monatojn post la apero de la unua lernolibro de
nia lingvo ni ricevis de unu sinjoro leteron, en kiu li skribis,
ke nia lingvo estas tre bona, bonega, sed nur la vorto "kaj" for-
te malplacxas al li, tiel malplacxas, ke li sendis al ni prome-
son, ke li ellernos nian lingvon kun la kondicxo, ke ni eljxetu
la vorton "kaj"! Kaj tiu cxi sinjoro tute ne estas humoristo, li
skribis tute serioze!
Cxu la vorto "kaj" estas bona aux malbona, € tiu cxi ekzemplo
(kiu ne estas la sola en sia maniero) montras, ke kelkaj tute ne
komprenas la karakteron de nia afero kaj rigardas gxin de punkto
de vidado pure persona. Anstataux analizi, cxu la proponita sen-
signifa reformeto estas efektive necesa por la afero mem, la di-
rita sinjoro diris, ke li PERSONE ne ellernos la lingvon, se la
vorto "kaj" ne estos sxangxita! Se ni ecx supozus, ke la vorto
"kaj" per si mem estas tre facile sxangxebla, € cxu povas iam ek-
zisti lingvo tutmonda, se cxiu lernanto volos, ke oni cxion sxan-
gxu en gxi laux lia persona placxo? Se ni volas havi lingvon tut-
mondan, ni devas antaux cxio kutimi meti niajn PERSONAJN gustojn
sur la lastan planon. Nun ni supozu, ke la reformo de "kaj" havas
efektive gravan celon ne personan, sed komunan, kaj ni rigardu,
kion oni povas fari kun tiu cxi vorto. Je kio propre la vorto
"kaj" estas kulpigata? Cxu gxi estas malbonsona? tro longa? ne
preciza? elvokanta konfuzon kun aliaj vortoj? Ni forte dubas, cxu
iu respondos tiujn cxi demandojn alie, ol per absoluta "ne"! Kio
do? La proponinto diras, ke anstataux la "arbitre elpensita kaj"
devus esti prenita la cxiukonata "et" aux "e". Ne irante ankoraux
pli malproksimen, ni jam povus respondi, ke tiu cxi bagatelo po-
vus servi kiel motivo tiam, se ni havus ankoraux tute liberan
elekton inter "kaj" kaj "e", "et", sed fari pro tia bagatela mo-
tivo ROMPON en la lingvo tute ne estas inde. Sed se ni iros pli
malproksimen, ni vidos, ke ecx tiam, kiam la vorto ne estis anko-
raux kreita, estus granda demando, cxu "et", "e" estas pli bona
ol "kaj". La vorto "kaj" ne sole ne estas maloportuna, sed gxi
ankaux tute ne estas arbitre elpensita (gxi estas vorto greka =
la latina "et"). Sekve la motivoj kontraux "kaj" estas tiel baga-
telaj, ke ecx en la tempo de la kreado ni devus preni "e", "et"
anstataux "kaj" nur tiam, se la uzebleco de ambaux formoj estus
egala; sed ilia uzebleco ne estis egala: dum la vorto "kaj" estas
tute libera, la vortoj "e" kaj "et" estis necesaj por la finigxo
de l' adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne
povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finigxo gra-
matika aux sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, cxar
laux la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la
vortaroj] la finigxoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se
ni volus doni "e" aux "et" por "kaj", ni devus doni ian sovagxan
formon al la tuta kategorio de la adverboj aux la tuta kategorio
de la vortoj etaj; inter tuta KATEGORIO da vortoj kaj UNU simpla
vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la
flanko de la lasta. La neprenado de "e", "et", "i" kaj tiel plu
estis sekve de nia flanko ne simpla "netrovo de la bono", sed IN-
TENCA faro. Cxu ni estis pravaj aux ne, ne estas nun tempo pripa-
roli; sed se jam tiam la forjxeto de "e", "et" k.t.p. estis ne
tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kauxzo por NUN enkonduki
gxin per oferoj de ROMPADO.
Tusxante la novajn vortojn en la PLENA vortaro, reformoj en
apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la
vortoj de la FUNDAMENTA vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel
"kaj", kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur cxiu pasxo de la
unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj
ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto "kaj" ni parolis
tiel vaste ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed nur
cxar gxi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj
sur la MANIERON, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita;
kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la PERSONAJ gustoj
en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel
energie batalas kontraux cxia sennecesa reformo, ni faras gxin ne
el amo al niaj propraj formoj aux el malamo al fremdaj opinioj,
kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem,
kiu kompreneble baldaux tute detruigxus, se cxiu aparte volus
gxin el pura persona opiniamo sxiri laux sia placxo kaj sen grava
neceso montri sur gxi siajn talentojn.
"La Esperantisto", 1891, p. 49
Prepozicioj
"Krom" kaj "ekster"
En la plena vortaro ni donis la vorton "krom" sed poste, vi-
dante ke kelkaj amikoj per la vorto "ekster", kiu ekzistas en la
malgranda fundamenta vortareto, kvankam sub iom alia senca nuan-
co, tute bone esprimas ankaux la sencon de "krom", ni komencis
ankaux uzadi tiun cxi vorton en la senco de "krom".
"La Esperantisto", 1891, p. 7
Pri la vorto "krom"
La prepozicio "krom" antaux iu vorto signifas, ke tiu vorto
staras ekster la temo de nia parolado, ke ni rigardas gxin kiel
ion apartan; tial gxi povas havi egale bone la sencon de escepto
kaj la sencon de aldono, depende de la cirkonstancoj, en kiuj gxi
estas uzata. "Krom" PER SI MEM esprimas nek escepton, nek aldo-
non, gxi esprimas nur APARTIGON; sed cxu tiu apartigo estas fara-
ta por ion forigi, aux kontrauxe, por gxin pli akcenti, tion mon-
tras la senco de la frazo mem. Ekzemple, kiam mi diras: "tie es-
tis cxiuj miaj fratoj krom Petro", cxiu komprenas, ke mi aparti-
gas Petron, por montri, ke li NE estis inter la "cxiuj" sed kiam
mi diras: "krom Petro tie estis ankaux cxiuj aliaj miaj fratoj",
oni facile komprenas, ke cxi tie mi apartigis Petron nur tial, ke
pri li ni jam parolis, aux pri li oni jam scias, ke li tie estis,
aux ke li tie devis esti. Kompreneble, la vorto "krom" povas iu-
foje kauxzi neprecizecon aux malkomprenigxon; sed en "tiaj" oka-
zoj ni devas eviti la vorton "krom" kaj uzi anstataux gxi la pli
precizajn esprimojn "esceptinte" aux "ne sole, sed ankaux".
Respondo 32, "La Revuo", 1908, Majo
Pri la prepozicio "da"
La esprimo "dum la frua parto DA la jaro" sxajnas al mi nebo-
na; mi preferas "DE la jaro", cxar en la dirita frazo la vorto
"parto" signifas ne mezuron, sed nur limigitan apartajxon. Tiel
ekzemple "monato" estas parto DA tempo, cxar gxi esprimas simple
mezuron, sed "Januaro" estas parto DE jaro, cxar gxi esprimas ne
mezuron, sed difinitan limigitan apartajxon; "kvaronjaro" (= me-
zuro) estas parto DA jaro, sed "printempo" (= speciale montrita
parto) estas parto DE jaro. Oni devas memori, ke "parto", "peco"
k.t.p. havas la sencon de mezuro OFTE, sed ne CXIAM. Dum la vorto
"da" (kiu enhavas kasxite la sencon de "ia") montras, ke ni paro-
las pri KVANTO da ia ajxo, sed ne pri gxia individueco (ekzemple
"peco da viando" = "peco da ia viando"), la artikolo "la" mont-
ras, ke ni parolas pri objekto individue DIFINITA (aux pri cxiuj
objektoj de la sama speco), de kiu ni prenas parton (ekzemple
"peco de la viando kiun mi havas antaux mi"); tial ni povas diri,
ke, kvankam TEORIE la kombinado de "da" kun "la" ne estas malper-
mesata, sed en la PRAKTIKO tia kombinado estas uzebla nur en tre
maloftaj okazoj, tiel malofte, ke ni ecx povas simple konsili, ke
oni NENIAM uzu "da" antaux "la" (krom la okazoj, en kiuj la senco
tion cxi nepre kaj tute sendube postulas).
Respondo 16, "La Revuo", 1907, Junio
Pri "de" post participoj pasivaj
Post pasivaj participoj la prepozicio "de" cxiam montras nur
la AGANTON; ekzemple, en la frazo "la libro estas legata de Adol-
fo" la prepozicio "de" montras, ke Adolfo estas la aganto, kiu
legas. Uzi post pasiva participo simplan prepozicion "de" en ia
alia senco ni devas cxiam eviti. Ekzemple, anstataux la frazo:
"lia propra posxhorlogxo estis sxtelita DE la hoko, sur kiu li
ordinare pendigis gxin" estus pli bone diri "FOR de la hoko". An-
stataux "sxi trovi gxis sxirmata FOR de liaj entreprenoj" mi kon-
silus diri "KONTRAUX liaj entreprenoj".
Respondo 34, "La Revuo", 1908, Majo
Pri "al" anstataux akuzativo
En tre MULTAJ okazoj la prepozicio "al" povas tre bone esti
uzata, por esprimi direkton; tamen ne en CXIUJ okazoj oni povas
tion fari. Anstataux "mi veturas Londonon" oni povas tre bone di-
ri "mi veturas al Londono" sed se anstataux la frazo "la muso ku-
ris sub la liton" ni dirus "AL sub la lito", la senco de la frazo
iom sxangxigxus. "Al" ordinare montras nur la CELADON, la vojon
al iu loko, dum la akuzativo povas enhavi en si ankaux la ideon
de ATINGO de la celo; sekve la frazo "la muso kuris AL sub la li-
to" montrus, ke la muso kuris en la DIREKTO al sub la lito, sed
pro ia kauxzo gxi ne atingis la lokon sub la lito, aux almenaux
ni ne vidis tiun atingon. Tamen mi ripetas, ke en la plimulto da
okazoj la diferenco inter "al" kaj akuzativo estas tiel malgran-
da, ke mi volis siatempe ecx proponi komunan regulon, ke ansta-
taux akuzativo de direkto oni povas cxiam uzi la prepozicion "al"
kun nominativo. La personoj, por kiuj la akuzativo de direkto
prezentas ian malfacilajxon, povas ecx nun sen ia peko kontraux
la gramatiko uzi en tiaj okazoj la prepozicion "al". Se ekzemple
anstataux "venu cxi tien" vi diros "venu al cxi tie", oni povos
diri, ke via STILO estas ne tute klasika, sed oni ne povos diri,
ke vi faris gramatikan ERARON.
Respondo 36, "La Revuo", 1908, Majo
textend.section