---------- Transsendata letero ----------
De: Abonu.Com
Al: "info.komunikoj"
Temo: Gazetaraj Komunikoj de UEA
La letero estas skribita en 05.06.2007
-----------------------------------------
Informa Kanalo Abonu.Com
-*--------------------------------------------------------------------------
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 261
2007-06-05
==================================================================
1. Printempa Malferma Tago en somero
2. Pauxlo Mojxajev nova redaktoro de "Kontakto"
3. Pli ol 1700 aligxis al Jokohamo
* * * *
PRINTEMPA MALFERMA TAGO EN SOMERO
Kun pli ol 90 vizitantoj el 15 landoj la Centra Oficejo de UEA spertis nekutime
multnombre vizitatan "printempan" Malferman Tagon sabaton, la 2-an de junio.
Pro la rekonstruado en la oficeja domo tiu cxi arangxo, organizita jam por la
26-a fojo, okazis pli malfrue ol kutime kaj farigxis fakte somera
Esperanto-arangxo.
Nekutima estis ankaux la scenejo por prelegoj kaj aliaj programeroj. Anstataux
la nova konferencejo de la CO la programo disvolvigxis en la oficistaj
laborcxambroj
de la unua etagxo, kies rekonstruado finigxis tiel lastmomente, ke la oficistoj
ne havis tempon por reveni al siaj kutimaj lokoj el la konferencejo, kien ili
estis evakuitaj por la dauxro de la konstruado.
La cxefa gasto estis Claude Piron, kiu elektis iom provokan temon por sia
dufoje
prezentita prelego: "Cxiuj neesperantistoj estas afaziuloj". Lucas Vignoli
Reis,
vojagxanta "atasxeo" de Brazila Esperantista Junulara Organizo, prelegis kun
sonaj kaj bildaj specimenoj pri la muziko de sia lando. Yves Nevelsteen kaj
Petro
Balaz enkondukis la publikon en la retan enciklopedion Vikipedio. Kiu volis
konatigxi
kun Vikipedio pli profunde, povis poste cxeesti praktikan demonstron kiel uzi
kaj kunredakti gxin. La tutan tagon estis ankaux montrataj Esperanto-filmoj.
Surpriza aldono al la programo estis la flamenka versio de "La espero" fare de
Solo.
La plej furora libro dum la Tago estis la jxus aperinta "Afero de espero:
Konciza
historio de la Esperanto-movado en Afriko" de Heidi Goes, kiun la auxtorino mem
prezentis kadre de la programo. "Afero de espero" vendigxis en 17 ekzempleroj.
Malkovrinte, ke la Libroservo de UEA ankoraux posedis 15 ekz. de "Maks kaj
Moric",
germana sxatanto de tiu infanlibra klasikajxo tuj acxetis la tutan stokon tiel
certigante al gxi surprizan duan lokon. De "Vikipedio: praktika manlibro"
estis
venditaj 9 ekz. kaj de la cxiam populara lernolibro "Saluton!" 6 ekz. Po
5-ekzemplere
vendigxis "Lingvo kaj popolo" de Humphrey Tonkin, "Jxim la migrulo: aventuroj
de juna leopardo" de S. Stampa kaj la nova poemaro de Jorge Camacho "Eklipsas".
Entute la Libroservo vendis librojn kaj aliajn varojn por 2054 euxroj.
La venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo okazos sabaton, la 24-an de
novembro
2007.
* * * *
PAUxLO MOJxAJEV NOVA REDAKTORO DE "KONTAKTO"
Per komuna decido de la estraroj de TEJO kaj UEA Pavel (Pauxlo) N. Mojxajev el
Ukrainio transprenos de Jxenja Amis la redaktorecon de "Kontakto". Jxenja Amis
estas redaktoro de la socikultura revuo de TEJO ekde 2002. Post pli ol kvinjara
sukcesa kaj multe lauxdata laborado sxi lauxgrade transdonos la respondecon al
sia posteulo cxi-jare.
Pauxlo Mojxajev naskigxis en 1981 kaj diplomigxis en 2003 en la Krimea Sxtata
Medicina Universitato en Simferopolo, kie li nun estas instruisto pri anatomio.
Kun Esperanto li konatigxis en 2000 kaj ekde tiam aktive partoprenas la landan
movadon. Ekde la jaro 2003 li okupigxas pri provlegado de "Kontakto", kies
redaktoron
li pasintjare ekhelpis kiel vicredaktoro. Partoprenantoj de pluraj
Esperanto-arangxoj
povis ekkoni ankaux liajn muzikajn talentojn; ekz. en IJK-oj en 2004 kaj 2005
li koncertis prezentante proprajn kantojn. Mojxajev estas ankaux aktiva
Esperanto-instruisto
kaj diplomigxis pri la Cseh-metodo. Li verkas, tradukas kaj lastatempe laboras
ankaux super Esperanta-rusa vortaro.
* * * *
PLI OL 1700 ALIGxIS AL JOKOHAMO
1715 kongresanoj el 57 landoj aligxis al la 92-a Universala Kongreso de
Esperanto
okazonta en Jokohamo, Japanio, de la 4-a gxis la 11-a de auxgusto cxi-jare. Iom
pli ol duono (904) venas el la gastigonta lando. Francio (91) sxajnas jam
certigi
la duan lokon en la statistiko antaux Korea Respubliko (85). Aliaj landoj en
la pinta dekduo estas Germanio (58), Cxinio (44), Italio (43), Litovio (42),
Rusio (34), Nederlando kaj Pollando (po 32), Usono (29) kaj Brazilo (26).
---------- Fino de la letero ------------
Як паpость виногpадно⌡ лози плекайте мову.