Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

tejo-aktuale 192

1 view
Skip to first unread message

Дмитpо Любенко

unread,
Jun 28, 2007, 12:23:46 PM6/28/07
to
Шануймося, панове!

---------- Transsendata letero ----------
De: Abonu.Com
Al: "info.tejo"
Temo: tejo-aktuale 192
La letero estas skribita en 26.06.2007
-----------------------------------------


Informa Kanalo Abonu.Com
-*--------------------------------------------------------------------------

========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 192 (26 junio 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATOJ POR TEJO-ESTRARO ANKORAUx SERCxATAJ
2. SOMERA KUNVENO EN STRATFORD-UPON-AVON
3. VOLONTULU KAJ INSTRUU ESPERANTON EN AFRIKO
4. TEJO SERCxAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO
5. UNUA POKER-TURNIRO POR ESPERANTISTOJ!
___________________________________________________________________________

1. KANDIDATOJ POR TEJO-ESTRARO ANKORAUx SERCxATAJ

La limdato sxangxigxis! La elekta komisiono de TEJO ankoraux akceptas
kandidatojn por la venonta estraro de TEJO. La nova estraro elektigxos dum
la komitatkunsido cxe la IJK en Hanojo, Vjetnamio (vidu detale cxe
<http://esperanto.org/internacia/TEJO/tejo/regularo/e-elekto_de_estraranoj.html>);
tial oni petas cxiujn, kiuj interesigxas pri kunlaboro en la venonta
estraro de TEJO kaj volus/as kandidatigxi, kontakti la elektan komisionon
kiel eble plej rapide. Kaze ke vi mem ne emas kandidatigxi, sed eventuale
konas tauxgan kandidaton, bonvolu informi nin pri sxi/li same rete. Skribu
al Irmina Szustak cxe ikudlata(cxe)poczta.onet.pl kaj Peter Bala'z cxe
esperanto666(cxe)gmail.com antaux la 1-a de julio.
___________________________________________________________________________

2. SOMERA KUNVENO EN STRATFORD-UPON-AVON

La Somera Kunveno de Junularo Esperantista Brita (JEB) okazos en
Stratford-upon-Avon, Anglio (la iama hejmurbo de Vilhelmo Sxekspiro) de la
21-a gxis la 22-a de julio 2007. Temos pri tre malstrecxa, amuza etoso, do
ne sentu vin forbarita cxar via Esperanto ankoraux ne tro bonas (aux ecx
preskaux mankas)! Vi simple alvenu, renkontu aliajn junulojn kiuj havas
similajn vidpunktojn kaj intereson pri lingvoj, kaj iom plibonigxu/praktiku
la internacian lingvon. Oni tranoktos cxe suficxe moderkosta hotelo, kie
ankoraux haveblas kelkaj liberaj cxambroj, do se vi vojagxos longdistance
por cxeesti, nepre respondu kiel eble plej baldaux. Cxiuj tre bonvenos, cxu
oni estas sperta esperantisto cxu ne, cxu oni restos dum la tuta semajnfino
cxu nur kelkajn horojn - la elekto estas via! Por ekhavi pliajn informojn,
kontaktu Daniel White cxe jeb(cxe)novajeb.org.uk.
___________________________________________________________________________

3. VOLONTULU KAJ INSTRUU ESPERANTON EN AFRIKO

La franca ne-profitcela organizajxo CAVOT (Carrefour du Volontariat-Togo)
funkcias kiel peranto de volontuloj, kiuj pretas labori dum mallongdauxra
(ekde tri semajnoj) aux longdauxra tempoperiodo en disvolvigxantaj landoj.
La laboro de la volontuloj estas tre diversa, de konstruado de lernejoj kaj
sancentroj gxis edukado kaj kultura/arta intersxangxo. La estro de la
organizajxo, s-ro John Tuato, estas proponinta, ke esperantistaj volontuloj
estus bonvenaj ankaux iom instrui Esperanton al la internacia
partoprenantaro cxe la labortendaroj, se tiaj volontuloj disponeblas. Cxu
vi interesigxas pri helpado de homoj en landoj kiel Togolando, Ebura Bordo
kaj Ganao, kaj eventuale pri instruado de Esperanto? Legu la dokumentojn
cxe <http://www.tejo.org/eo/node/498> (bedauxrinde plejparte
franclingvajn) kaj kontaktu la organizajxon CAVOT cxe
<http://www.cavot.fr.tc/> (nur franclingve aux anglalingve - okaze de
neceso, Jeanne-Marie Cash cxe esperanto.toulouse(cxe)free.fr povas peri
tradukon de via mesagxo).
___________________________________________________________________________

4. TEJO SERCxAS VOLONTULON POR LA CENTRA OFICEJO

TEJO invitas vin kandidatigxi por la posteno de plentempa TEJO-volontulo
en la Centra Oficejo de TEJO en Roterdamo. TEJO-volontulo devas preti
labori dum 12-18 monatoj kiam la periodo de volontulado de la nuna
TEJO-volontulo Kasia Marciniak finigxos, do ekde la 1-a de novembro 2007;
la politiko de TEJO estas pli-malpli cxiujare ekhavi malsaman volontulon,
por ke plej eble multaj homoj povu akiri tiun sperton. Kandidatoj lauxeble
parolu Esperanton tre bone (lege, skribe kaj parole), scipovu la anglan
kaj/aux francan, profunde konu la junularan Esperanto-movadon kaj pretu
kunlabori por glatigi la administran funkciadon de TEJO. La limdato por
kandidatigxoj estas la 15-a de septembro 2007 - se vi interesigxas, sercxu
plenajn informojn kaj kontaktadresojn cxe
<http://www.tejo.org/eo/volontulu>.
___________________________________________________________________________

5. UNUA POKER-TURNIRO POR ESPERANTISTOJ!

Por la unua fojo en la historio de la Esperanto-movado, oni povas ludi
rete en turniro kun aliaj esperantistoj! Cxar cxi-momente pokero furoras en
la mondo, ni invitas vin ludi pokeron (Teksasa Tenpokero Senlima) kun ni!
La turniro mem estas senpaga, sed estos premioj de US$25. Se vi scipovas
ludi pokeron, vi jam estas sur bona vojo, alikaze, facilas lerni gxin -
legu cxe <http://www.learnlangs.com/pokero/>. Cxiukaze estas amuza
maniero montri al la mondo ke Esperanto vivas! Ni ludos sabate, la 21-an de
julio je la 13.30 (Novjorko) aux 19.30 (Berlino). Pli da detaloj cxe
<http://www.amikumu.com/games/pokero>. (Dankon al Chuck Smith pro la
informo!)
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aligxo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red @ tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun cxi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

---------- Fino de la letero ------------

Як паpость виногpадно⌡ лози плекайте мову.

0 new messages