---------- Transsendata letero ----------
De: Abonu.Com
Al: "info.komunikoj"
Temo: Gazetaraj Komunikoj de UEA
La letero estas skribita en 21.02.2007
-----------------------------------------
Informa Kanalo Abonu.Com
-*--------------------------------------------------------------------------
=================================================================
GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA
N-ro 256
2007-02-21
==================================================================
1. Claude Piron en la junia Malferma Tago
2. "Vojagxo en Esperanto-lando" pleje furoris ankaux en 2006
* * * *
CLAUDE PIRON EN LA JUNIA MALFERMA TAGO
Claude Piron, unu el la plej popularaj Esperantaj verkistoj kaj oratoroj,
prelegos
en la venonta Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA, kiu okazos sabaton,
la 2-an de junio. Pro rekonstruado en la UEA-domo la dato estas pli malfrua ol
kutime, tiel ke anstataux printempa Malferma Tago cxi-jare unuafoje okazos --
espereble! -- somera Malferma Tago.
En la programo estos ankaux aliaj prelegoj, libroprezentoj kaj filmoj. La
vizitantoj
povos profiti de rabatoj en la libroservo kaj gajni esperantajxojn en senpaga
loterio. Kafo kaj teo, ankaux senpagaj, varmos la tutan tagon. La Malferma Tago
dauxros de la 10-a gxis la 17-a horo.
* * * *
"VOJAGxO EN ESPERANTO-LANDO" PLEJE FURORIS ANKAUx EN 2006
"Vojagxo en Esperanto-lando" de akademiano Boris Kolker konkeris la unuan lokon
en la vendostatistiko de la Libroservo de UEA en 2006, jam por la kvina
sinsekva
fojo. Tiu perfektiga legolibro kaj gvidilo tra la Esperanto-kulturo estis
vendita
en 347 ekzempleroj kaj gxia tradicia rivalo, la listo de gastigantoj de
"Pasporta
Servo", en 322 ekz. Kun 272 ekz. tre bone startis la vendado de la
diskut-instiga
verko de Humphrey Tonkin, "Lingvo kaj popolo", aperinta jarmeze.
Cxi-kune trovigxas du furorlistoj. Tiun de totalaj vendoj cxefe influas kvantaj
mendoj de aliaj libroservoj. La alia listo dokumentas unuekzemplerajn vendojn
al individuaj klientoj posxte aux surloke en Roterdamo. Titoloj de aliaj
eldonejoj
ol UEA evidente havas iom pli da sxanco eniri la statistikon de unuopaj vendoj.
En la furorlisto de cxiuj vendoj estas 12 eldonajxoj de UEA/TEJO; en tiu de
unuopaj
vendoj ili nombras 9 el 20. La vendoj en la kongresa libroservo estas
enkalkulitaj
en la statistiko de cxiuj vendoj. (Aparta furorlisto de la Florenca UK aperis
en la novembra numero de revuo "Esperanto", p.229.)
Apud "Gerda malaperis!" de Claude Piron, kiu jam havas konstantan lokon en cxiu
furorlisto, pasintjare la plej populara libro de alia eldonejo ol UEA estis
"Plena
manlibro de Esperanta gramatiko" de Bertilo Wennergren, kiu post multjara
konsultebleco
en la reto farigxis alirebla ankaux en presita formo.
Jam de pluraj jaroj nur libroj trovigxis en la pinto de la listo de cxiuj
vendoj.
En la pasinteco kasedoj kaj (kompaktaj) diskoj nur sporade estis suficxe
furoraj
por tio, sed vera premiero estas la apero de DVD en la a^??grandaa^?? listo.
Temas
pri "Esperanto elektronike" (86 ekz.), kiun Esperanto-organizajxoj krome mendis
grandkvante rekte cxe la eldoninto. Nur unu kliento mankis, por ke ankaux alia
DVD, la scienc-fikcia "Kin-Dza-Dza!" (70 ekz.) eniru la liston de cxiuj vendoj.
Inter la unuopaj vendoj gxi trovigxas kune kun du aliaj DVD-oj, la dokumenta
filmo "Vizito al la Centra Oficejo" kaj la teatrajxo "La duonokulvitro".
En la antauxlasta jaro, 2005, la vendoj de la Libroservo de UEA kreskis 5,5%
kompare kun 2004. Des pli gxojige estas, ke okazis simila kresko ankaux
pasintjare.
La vendoj sumigxis je 133 919 euxroj, kio estas 4,6% pli ol en 2005 kaj
signifas
realan kreskon de la vendovolumeno, cxar la inflacio en Nederlando estis 1,2%.
La Libroservo vendis entute 2459 diversajn titolojn, kvankam de plej multaj el
ili nur po 1 aux 2 ekzemplerojn. Pli-malpli same multe da aliaj titoloj ne
altiris
klienton.
Osmo Buller
VENDOJ ENTUTE
ekz.
347 "Vojagxo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00
322 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00
272 "Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10
186 "Saluton!", lernolibro de A. Childs-Mee*, EUR 10,80
161 "Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50
143 "Internacia Kongresa Universitato 2006", red. A. Wandel*, EUR 12,90
131 "Gerda malaperis!", facillingva romaneto de C. Piron, EUR 5,70
123 "Etimologia vortaro de la propraj nomoj", A. Cherpillod*, EUR 19,50
118 "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80
108 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00
107 "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. KovH/ts, EUR 7,50
102 "Pocket Esperanto Dictionary", A. McLinen*, EUR 15,00
88 "La princo", N. Machiavelli, trad. Carlo Minnaja, EUR 10,20
87 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90
86 "Esperanto elektronike", komputila DVD, EUR 9,00
85 "La vintra fabelo", W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10
82 "El la polvo de la tero", esearo,W.F. Rolt, EUR 2,70
78 "La lastaj tagoj de Ada, Adusxka", G.C. Fighiera*, EUR 2,40
76 "El tero kaj etero", novelaro de Julia Pi3Sro, EUR 2,70
71 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto", EUR 87,00
VENDOJ UNUOPAJ
ekz.
57 "Plena manlibro de Esperanta gramatiko", B. Wennergren, EUR 27,00
44 "Pasporta Servo", listo de gastigantoj*, EUR 15,00
36 "Etimologia vortaro de la propraj nomoj", Cherpillod*, EUR 19,50
32 "Plena ilustrita vortaro de Esperanto", EUR 87,00
32 "Vojagxo en Esperanto-lando", legolibro de B. Kolker*, EUR 18,00
31 "Lingvo kaj popolo", esearo de H. Tonkin*, EUR 14,10
28 "Manlibro pri instruado de Esperanto", red. K. KovH/ts, EUR 7,50
27 "Samideanoj", legolibro; red. A. Korjxenkov, EUR 7,50
24 "Vizito al la Centra Oficejo", P. Balaz/F.Veuthey (DVD)*,EUR 12,90
23 "Nederlands-Esperanto-Nederlands woordenboek", EUR 17,70
23 "Historio de Esperanto", A. Korjxenkov, EUR 12,00
22 "Extraordinaire diversitI. des langues", A. Cherpillod, EUR 9,00
21 "El verva vivo jxurnalista", membiografio de S. Maul, EUR 21,00
20 "Kin-Dza-Dza!", scienc-fikcia filmo (DVD), EUR 14,40
20 "La vintra fabelo", W. Shakespeare, trad. H. Tonkin*, EUR 14,10
20 "La duonokulvitro", teatrajxo de A. Baissac (DVD), EUR 9,90
20 "Lumo, mallumo kaj kelkaj memoroj", eseo de M. Boulton*, EUR 1,80
19 "Tincxjo en Tibeto", bildstrio de HergI., EUR 11,70
18 "Sed homoj kun homoj", eseo de Z.M. Sikosek*, EUR 16,50/22,50
18 "Konciza etimologia vortaro", A. Cherpillod*, EUR 19,80/24,90
* Eldonajxoj de UEA/TEJO. La prezoj estas aktualaj nerabatitaj vendoprezoj.
---------- Fino de la letero ------------
Як паpость виногpадно⌡ лози плекайте мову.