Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

tejo-aktuale 185

0 views
Skip to first unread message

Дмитpо Любенко

unread,
Apr 4, 2007, 9:42:39 AM4/4/07
to
Шануймося, панове!

---------- Transsendata letero ----------
De: Abonu.Com
Al: "info.tejo"
Ankaw al:
Temo: tejo-aktuale 185
La letero estas skribita en 02.04.2007
-----------------------------------------
Informa Kanalo Abonu.Com
-*--------------------------------------------------------------------------

========= DENOVE VENIS TEJO-AKTUALE ============

___________________________________________________________________________

T E J O - A K T U A L E N-ro 185 (30 marto 2007)
___________________________________________________________________________

Senpaga informletero de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
<http://www.tejo.org>
___________________________________________________________________________

1. 63-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN VJETNAMIO
2. SPECIALAJ KOTIZOJ POR JUNULOJ CxE UNIVERSALA KONGRESO
3. NJE SERCxAS SAKRAJxOJN!
4. NOVA ELDONO DE PASPORTA SERVO HAVEBLAS
5. PARTOPRENU IJK-N HELPE DE TEJO
6. PRAKTIKA MANLIBRO POR VIKIPEDIO
___________________________________________________________________________

1. 63-A INTERNACIA JUNULARA KONGRESO EN VJETNAMIO

Jam pli ol 110 homoj estas aligxintaj al la cxi-jara IJK, kiu okazos
en Hanojo, la cxefurbo de Vjetnamio, de 2007-07-27 gxis 2007-08-03. Kiel
kongresejo servos la Hanoja Fremdlingva Universitato, kaj la temo de la
kongreso estos "Paco, kunlaboro kaj disvolvigxo". Tiuj, kiuj frue aligxas
al IJK, ankoraux gxuas pli favoran kotizon - la limdato por la dua
aligxperiodo estas la 30-a de aprilo (validas la dato, kiam la Loka
Kongresa Komitato ricevas vian antauxpagon kaj aligxilon). Do ne prokrastu
aligxi! Pliaj informoj pri IJK legeblas cxe <http://www.tejo.org/ijk>.
___________________________________________________________________________

2. SPECIALAJ KOTIZOJ POR JUNULOJ CxE UNIVERSALA KONGRESO

Por junuloj, kiuj intencas cxeesti la 92-an Universalan Kongreson de
Esperanto (okazontan en la urbo Jokohamo, Japanio, inter 2007-08-04 kaj
2007-08-11), ekzistas specialaj rabatoj! Cxiuj, kiuj naskigxis inter
1977-01-01 kaj 1986-12-31 (inkluzive) rajtas pagi favorajn aligxokotizojn
- tamen rimarku, ke la findato por la dua aligxperiodo alproksimigxas, do
se vi interesigxas, aligxu nun por gxui la nuntempan rabaton. Junuloj
naskigxintaj depost 1986-12-31 povas aligxi sen pagi ajnan aligxokotizon!

Por tiuj, kiuj jam aligxis, la Dua Bulteno disponeblas cxe
<http://uea.org/kongresoj/2007/dua_bulteno.html> kun cxiaj informoj pri la
programo, ekskursoj, logxebloj, informoj pri Japanio kaj Jokohamo, ktp.
Jam alighis preskaux 1500 personoj el 54 landoj. Vi povas trovi kromajn
informojn pri UK-2007 cxe <http://www.uea.org/kongresoj/uk_2007.html>.
___________________________________________________________________________

3. NJE SERCxAS SAKRAJxOJN!

Cxu esperantistoj estas tro gxentilaj por diri sakrajxojn inter si?
Norvega Junularo Esperantista (NJE) pensas, ke ne - ili lancxas
konkurson por trovi la plej originalajn, plej surprizajn kaj plej
vulgarajn sakrajxojn elpenseblajn en la internacia lingvo! Cxiuj rajtas
partopreni en la konkurso, kaj estas nur unu kondicxo: la vortoj ne
ataku unuopulojn. La plej lertaj sakristoj ricevos kompakt-diskojn de
Vinilkosmo kiel premiojn. Se vi eksakremas, sendu viajn kontribuajxojn
antaux la fino de aprilo. Pliajn informojn vi sercxu cxe
<http://www.esperanto.no/nje/ind/ind2006-06.php>.
___________________________________________________________________________

4. NOVA ELDONO DE PASPORTA SERVO HAVEBLAS

Jam acxeteblas la 2007-a eldono de Pasporta Servo, la libro per kiu vi
povas gastigxi senpage tra la tuta mondo cxe la hejmoj de aliaj e-istoj.
En la cxi-jara libro trovigxas kontaktinformoj por 1294 adresoj en 89
landoj. Krome, la retejo de Pasporta Servo estas lastatempe migrinta en
la novan TTT-ejon de TEJO; gxi tamen ankoraux trovigxas cxe la sama
adreso, nome <http://www.tejo.org/ps>.
___________________________________________________________________________

5. PARTOPRENU IJK-N HELPE DE TEJO

TEJO gxoje anoncas, ke la fonduso "Partoprenu IJK-n" denove akceptas
kandidatigxojn de aktivemaj TEJO-membroj, kiuj deziras subvencian helpon
je siaj vojagxkostoj, logxado kaj kotizo por la 2007-a IJK en Hanojo.
La estraro de TEJO pritraktos la kandidatojn kaj disdonos maksimume
kvin premiojn financontajn gxis 80% de cxiuj kostoj. La kondicxojn vi
povas legi cxe <http://www.tejo.org/eo/partoprenu_2007>; rimarku, ke
kandidatigxaj leteroj alvenu al la Centra Oficejo antaux la 1-a de majo
(2007-05-01). La fonduson nur financas malavaraj donacoj de aliuloj; se
vi volas kontribui, vi cxiam povas sendi vian donacon al la konto
"tejtej", indikante "Donaco por fonduso 'Partoprenu IJK-n'".
___________________________________________________________________________

6. PRAKTIKA MANLIBRO POR VIKIPEDIO

Jxus aperis nova dua versio de la 40-pagxa plenkolora libreto "Vikipedio,
praktika manlibro", kune farita de E@I kaj TEJO kaj eldonita de la
eldonejo ESPERO. Cxi tiu bonkvalita brosxuro prezentas skizon de la
historio kaj celoj de la libera interreta enciklopedio-projekto Vikipedio
(<http://eo.wikipedia.org>), kaj klarigas kial oni verku artikolojn por gxi
kaj kiel farigxi bonega vikipediisto. Ankoraux eblas antauxmendi
ekzemplerojn de la brosxuro kontraux rabatitaj prezoj - cxe mendoj ekde 10
ekzempleroj gxi kostas po 1,20 euxrojn por peco, kaj cxe mendoj ekde 100
la brosxuro kostas po 1 euxron por peco. La antauxmenda periodo tamen
nur dauxros gxis 2007-04-12, do mendu nun! Trovigxas kromaj informoj
cxe <http://www.tejo.org/eo/node/424>.
___________________________________________________________________________

TEJO-AKTUALE - Senpaga informletero de TEJO

La ideo: <http://www.esperanto.org/tejo/publikajhoj/aktuale/koncepto.html>.
La arkivo: <http://www.tejo.org/tejo-aktuale>.
La aligxo: <http://www.abonu.com/catalog/info.tejo>
Informojn kaj komentojn sendu al <aktuale-red @ tejo.org>.
La teamo de TEJO-aktuale estas:
Jevgenij GAUS, Gabriel BEECHAM.
Tiun cxi numeron redaktis Gabriel BEECHAM.

---------- Fino de la letero ------------

Як паpость виногpадно⌡ лози плекайте мову.

0 new messages