· Из них следует, что подходить к произношению в эсперанто
следует не так, как в естественных языках. В последних тонкостям
произношения придается большая внелингвистическая нагрузка: пока-
зать чистоту национальной принадлежности и географического проис-
хождения, воспитанность, социальный статус и т.п. Поэтому в них
правильному произношению уделяется повышенное внимание и оно но-
сит характер самоцели.
· В эсперанто это не так. Эсператно создан для передачи инфор-
мации, а не как ритуальная самоценность. Hе важно как вы произно-
сите те или иные звуки, главное, чтобы вас понимали. Этого доста-
точно.
· Знаками [...] помещены выпущенные места, посвещённые не зас-
луживающим внимания базовым вопросам.
─────────────────────────────────────────────────────────────────
Bazaj elparolaj reguloj
[...]
Akcento
En vortoj kun du aux pli da vokaloj, unu vokalo estas elpa-
rolata pli forte ol la aliaj. Gxi havas akcenton. Akcento signi-
fas normale plian lauxtecon, sed akcentata vokalo povas ankaux
esti pli longa, kaj povas havi alian tonon ol la aliaj vokaloj,
normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni kreu la
plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.
[...]
Rimarku, ke UX kaj J ne estas vokaloj, sed konsonantoj. Ili
nomigxas duonvokaloj.
La finajxo O povas esti anstatauxigita per apostrofo (').
Apostrofo estas kalkulata kiel silenta vokalo, kaj la akcento ne
sxangxigxas: taksI', familI', revolvEr', metrO'.
[...]
Vokala variado
En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufi-
cxe libera. Gravas nur, ke cxiu vokalo ne tro proksimigxu al iu
alia el la kvin vokaloj. La gxusta elparolo de vokalo ne estas
preciza punkto en la busxo, sed povas libere varii inter certaj
limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas
korekta. Sed se oni tro proksimigxas al la limoj, aux transiras
ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj va-
riantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj. (Be-
dauxrinde PAG rekomendas komplikajn regulojn pri variantoj de la
vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto
kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas
ilin.)
La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa.
Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aux mallonge, lauxplacxe.
Vokalo, kiu estas akcentata, estas tamen normale elparolata pli
longe ol senakcenta vokalo (simIla). Sed se sekvas pli ol unu
konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longigxas (rezIsti). Ankaux
antaux C, CX kaj GX multaj elparolas akcentajn vokalojn mallonge
(rEgxo).
Cxiu Esperanta vokalo estas elparolata "senmove", kio signi-
fas, ke oni ne auxdeble movas la langon de unu pozicio en la bu-
sxo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekzemple E ne
sonu kiel "ej", O ne kiel "oux".
Kiam I staras tuj antaux alia vokalo, okazas, ke oni elparo-
las I pli-malpli kiel "ij": mia = "mija", liuto = "lijuto", bieno
= "bijeno". Tio principe estas malkorekta, sed povas esti tolera-
ta, se nenia malkomprenigxo ekestas. Sed oni nepre ne elparolu
tian aldonan "j" kun forta frota sono (preskaux kiel JX), cxar
tiam oni tro malproksimigxas de la gxusta elparolo. .
[...]
Konsonanta variado
Cxu sono estas vocxa aux senvocxa gravas plej, se ekzistas
du sonoj, kiuj malsimilas nur per la vocxeco, ekz. B ─ P kaj GX ─
CX. Por aliaj sonoj la vocxeco ne estas tre grava. Ekzemple H es-
tas normale senvocxa, sed gxi povas farigxi vocxa sen ia ajn
problemo. Ekzemple inter vokaloj H emas farigxi vocxa (kahelo).
Kiam senvocxa konsonanto staras tuj antaux vocxa konsonanto,
multaj emas vocxigi gxin: akvo -> "agvo", okdek -> "ogdek". Kaj
inverse, kiam vocxa konsonanto staras antaux senvocxa, multaj
emas senvocxigi gxin: subtaso -> "suptaso", absolute -> "apsolu-
te". Tiaj sxangxoj principe neniam estas korektaj, sed estas ofte
tolerataj en la praktiko, se ili ne kauxzas miskomprenojn. Speci-
ale malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparoligxas kiel
GZ: ekzemple -> "egzemple". Tio estas nekorekta, sed praktike ak-
ceptata. Iafoje iuj eble emus senvocxigi vortfinan vocxan konso-
nanton: apud -> "aput", sed -> "set", hund' -> "hunt", naz' ->
"nas". Tiaj sxangxoj tamen ne estas akceptitaj, kaj oni evitu
ilin.
Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV
kiel respektive "kux" kaj "gux": akvo -> "akuxo", kvin ->
"kuxin", gvidi -> "guxidi". UX neniam povas sekvi rekte post kon-
sonanto en vera Esperanta vorto, kaj tial miskom prenoj apenaux
povas estigxi, sed tia elparolo estas gxenerale rigardata kiel
malbona Esperanto.
En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj CX
kun forta elspiro, kvazaux kun malforta H poste. En Esperanto ti-
uj konsonantoj estas normale sen tia elspiro, sed pri tio ne ek-
zistas regulo. Oni povas do elparoli kun elspiro, se oni volas,
sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.
L estas farata per parta baro cxe la dentoj. Se oni baras
nur tie, la L sonas "hele". Se oni samtempe levas la malantauxon
de la lango kontraux la velo, la L sonas "malhele" (u-ece). Tia
malhela L estas tute bona alternativo, sed oni atentu, ke gxi ne
sonu kiel UX. Tio okazas, se la cxefa baro cxe la dentoj malape-
ras.
N estas denta naza konsonanto. Gxi kontrastas al la alia na-
za konsonanto M, kiu estas lipa. Kiam N staras antaux gingiva aux
vela sono, oni emas sxangxi N en gingivan sonon (malgranda dife-
renco), aux velan sonon (granda diferenco), por faciligi la elpa-
rolon: trancxi, mangxi, longa, banko k.a. Tio estas senproblema,
cxar ne ekzistas gingiva aux vela nazaj sonoj, kun kiuj N povus
konfuzigxi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaux alia lip-
denta sono: amforo, sxauxmvino k.a. Ankaux tio estas senproblema.
Sed oni atentu, ke oni ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.
a., cxar tiam oni konfuzus N kaj M, kio ne estas akceptebla. Kom-
preneble oni povas cxiam uzi la bazan elparolon de N kaj M.
R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte
ne gravas, kie en la busxo oni faras la sonon. Ekzemple vela R
estas tute bona alternativo. La grava afero pri R estas, ke gxi
estu trema. Do ankaux vela R devas esti klare trema, "rulata"
(tiam la uvulo tremas kontraux la lango). R estu same trema en
cxiaj pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same el-
parolataj.
La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensig-
nifa. Oni povas elparoli ilin longe, mezlonge aux mallonge, laux-
placxe.
Ekfrotaj konsonantoj
La ekfrotaj sonoj C, CX kaj GX tre similas al sinsekvoj de
samlokaj eksplodaj kaj frotaj sonoj: TS, TSX kaj DJX. Tiuj sin-
sekvoj ekzistas nur en kunmetitaj vortoj: tut-simple, datsxangxo,
kased-jxurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj sinsekvoj kaj
veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TSX kaj DJX oni povas (sed ne
devas) elparoli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En
C, CX kaj GX la baro neniam estas plene rompata. Estus eraro el-
paroli ekz. C kiel plenan T + plenan S. Alia diferenco estas, ke
C, CX kaj GX kondutas kiel memstaraj unuoj en la lingvo. Ili ape-
ras ofte kaj en plej diversaj pozicioj: cxu, lacxo, ecx, centro,
eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo),
kiu estas kvazaux vocxa C, estas en Esperanto sinsekvo de du kon-
sonantoj, kaj oni cxiam povas elparoli D kaj Z aparte (en rapida
elparolo oni tamen plej ofte elparolas kunece, ekfrote). Ankaux
la maloftegaj KHX (muzikhxoro), PF (pfenigo) kaj BV (Zimbabvo)
estas sinsekvoj de samlokaj (aux preskaux samlokaj) eksplodaj kaj
frotaj sonoj. Oni povas ilin elparoli cxu aparte, cxu kunece (ek-
frote). (Iafoje oni trovas nekunmetitajn vortojn kun TS, ekz.
*tsetseo*, *Pitsburgo*, kaj *Potsdamo*. Normalaj Esperantaj for-
moj estas ceceo, Picburgo kaj Pocdamo.)
Duonvokaloj
La duonvokaloj J kaj UX estas laux la elparola maniero voka-
loj: ili estas farataj sen baro de la aerfluo. Sed ili rolas en
la lingvo kiel konsonantoj. Ili estas cxiam mallongaj, kaj neniam
povas ricevi akcenton. Duonvokalo cxiam aperas kune kun vera vo-
kalo, kaj sin apogas al tiu vokalo en la elparolo.
La duonvokalo UX aperas normale nur en la sinsekvoj AUX kaj
EUX. La sinsekvoj OUX, IUX kaj UUX estas fremdaj al Esperanto.
Okaze oni vidas vortojn kun OUX, sed por preskaux cxiu OUX-vorto
ekzistas preferinda alternativo sen OUX: pouxpo (prefere pobo),
touxfuo (prefere tohuo). IUX kaj UUX neniam aperas.
La Fundamento de Esperanto diras, ke "UX estas uzata nur
post vokaloj". Escepto estas la Fundamenta liternomo uxo. Ekzis-
tas ankaux sonimitoj kiel kuxaks kaj uxa, sed ili ne estas veraj
vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aux pos-
tkonsonantan UX-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V:
akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vasxingtono, sandvicxo, visto k.t.
p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.
Iuj volas uzi UX en cxiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj
havas komencan aux postkonsonantan UX: *Guxatemalo*, *uxato*,
*uxesto* k.s. Tiaj vortoj estas eraraj, oni uzu Gvatemalo, vato
kaj okcidento.
Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi
la sonon de alilingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi
UX pli libere: Uxakajama (Wakayama, Japana urbo), Uxincxestr
(Winchester, Angla urbo), Uxosxingtn (Washington). Tiam tute ne
temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj reguloj vali-
das. Sed se oni plene Esperantigas, oni ne povas tiel uzi UX: Va-
kajamo, Vincxestro, Vasxingtono.
La duonvokalo J estas uzebla antaux kaj post cxiu ajn voka-
lo: AJ, EJ, IJ, OJ, UJ, JA, JE, JI, JO, JU.
Oni klare distingu inter J kaj I. Kiam I estas akcentata,
tio estas suficxe facila, ekz. jes ─ ies, jam ─ iam, ja ─ ia kaj
jen ─ ien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malg-
randa, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielo ─ mjelo
kaj violo ─ vjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J,
kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre mal-
multaj.) En tre rapida parolo tamen ne cxiam eblas tute klare di-
ferencigi inter senakcenta I kaj J. Vortoj kiel regiono ofte el-
paroligxas pli-malpli kiel "regjono". Tio estas principe nekorek-
ta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*),
oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.
Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen cxia
frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermajxon
inter la lango kaj la busxa plafono, povas ekesti malforta frota
sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla varianto, speciale
kiam J aperas antaux vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J
aperas antaux aux post I, estas preskaux necese elparoli kun io-
mete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo,
Tanganjiko, sxijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota
sono, ke J sonas preskaux kiel Jx, cxar tiam povas ekesti miskom-
prenoj. Oni klare distingu inter ekz. juro ─ jxuro, jako ─ jxako,
jeto ─ jxeto, majoro ─ majxoro.
Foje oni demandas, cxu en ekz. kajo kaj nauxa la duonvokalo
apogu sin al la antauxa aux la posta vokalo. Cxu estu "ka-jo" aux
"kaj-o"? Cxu estu "na-uxa" aux "naux-a"? Pri tio ne ekzistas re-
guloj. Oni povas elparoli lauxplacxe. Tamen UX plej ofte apogas
sin al la antauxa vokalo. La duopoj AUX kaj EUX estas kvazaux fi-
ksitaj sonkombinoj.
HX kaj H
Ofte oni legas, ke la diferenco inter HX kaj H estas malsama
forto de elspiro. Tio estas miskompreno. Ambaux estas senvocxaj
frotaj sonoj. La fortecoj de iliaj "elspiroj" eble estas malsa-
maj, sed ili ne distingigxas laux la spirado. La vera diferenco
estas, ke HX estas farata cxe la velo, per la lango, dum H estas
farata en la gloto, per la vocxkordoj. H fakte estas kvazaux sen-
vocxa vokalo. Se oni havas problemojn pri H, oni povas eble lerni
gxin deirante de vokalo, kiun oni poste senvocxigas. Por lerni HX
oni povas deiri de K, kies malfermajxon oni iom post iom malfor-
tigu tiel, ke gxi farigxas frota sono, HX.
Alternativoj de HX-vortoj
HX estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opi-
nias, ke gxi estas tro malfacila, cxar gxi mankas en kelkaj ling-
voj. La vera kauxzo, ke HX estas malfacila por iuj, estas gxia
maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri HX, oni
preskaux neniam havas okazon ekzerci sin pri gxi.
De la unuaj jaroj ekzistas tendenco krei alternativojn al
vortoj kun HX. K estas la plej proksima sono, cxar gxi estas el-
parolata en la sama loko kiel HX. Tial oni normale anstatauxigas
HX per K en la alternativaj vortoj: hxemio = kemio, hxirurgo =
kirurgo, hxaoso = kaoso, mehxaniko = mekaniko, tehxniko = tekni-
ko, k.t.p. Por cxiu vorto, kie HX sekvas tuj post R, ekzistas al-
ternativa formo kun K, laux speciala decido de la Akademio de Es-
peranto: arhxeologio = arkeologio, arhxitekto = arkitekto, monar-
hxo = monarko.
En kelkaj okazoj simpla anstatauxigo per K kreus kolizion
kun alia vorto. Tiam oni povas anstatauxigi per alia litero, ekz.
CX, aux sxangxi la vorton en alia maniero: Hxino = Cxino (kino
havas alian signifon), hxilo = cxilo (kilo havas alian signifon),
hxolero = kolerao (kolero havas alian signifon), hxoro = koruso
(koro havas alian signifon).
Gxenerale ambaux vortoj de tiaj vortparoj estas plene uzeb-
laj. Kaj la malnova HX-formo, kaj la nova vorto sen HX, estas
egale bonaj. Kiun oni uzu, dependas de la propra gusto, sed en
kelkaj okazoj la HX-formo plene malaperis el uzo, kaj ne estas
rekomendinde reenkonduki gxin. Ekzemple Hxino plene malaperis.
Oni uzu prefere nur la formon Cxino (krom se oni ial volas uzi
malnovecan lingvajxon).
Iuj HX-vortoj ankoraux ne havas gxenerale akceptitan sen-HX-
an alternativon. Ekzemple ehxo kaj Cxehxo. Kelkaj uzas ekoo, kaj
Cxeko (kiu havas ankaux alian signifon).
─────────────────────────────────────────────────────────────────
> Письма из Интернета шлите на 2:5020/1317.8
Phaino 1.0 B-H-L-PS-Ta*<hs-~& db011279 bh555 he4 PC9344 hw4/2* cm323 cc2
ml2$< osDW->L hk4 eq1- pu4* hc45+ sr5 ab5 re1 as4< ptF/9/A mu1 TV2- hu1 lz5+
in5 ed>44* gl31>& Go&< UF4< co1< peabcr;