Menciindas, ke regule ekaperis tekstoj en
esperanto (kaj en sufiĉe multaj aliaj lingvoj) pri la politikaj aktualaĵoj en
Katalunio.La aferon prizorgas kolektivo por la sendependiĝo de Katalunio,
kiu afiŝas novaĵojn el la katalunia kaj monda gazetaro, tradukas tekstojn al diversaj
lingvoj (inkluzive de esperanto) kaj kelkfoje pretigas novajn. Vd:
http://www.collectiuemma.cat/La
lastan fojon, kiam la Popola Partio atingis absolutan plimulton en la
hispana parlamento (2000-2004), ĝi kaŭzis la okobligon de la seĝoj en la
hispana parlamento de la ĉefa sendependisma kataluna partio en la
sekvaj parlamentaj elektoj. Jaron kaj duonon, post kiam ĝi la duan fojon atingis tiun
plimulton, ĝi sukcesis, ke la plimulto de la loĝantaro
de Katalunio favoru sendependismon. Ĉu mondrekordo?
Kore,
Hektor