Karaj listanoj mi sendas tiun informon pri brazilaj indianoj, petante vin larĝe disvastigi, meti sur blogojn ktp. Amie Nicole Margot
«Indianoj en granda danĝero»
«Indiens en sursis»
Lastdimanĉe la teamo de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, Stefano Keller, Verena Graf, Adrien Tanner kaj Nicole Margot ĉeestis la antaŭpremieron de la dokumenta filmo “Indiens en sursis” de Daniel Schweizer, produktita de “Temps Présent”, elsendo de Radio-Televido Svisa (RTS).
Ekde 1997 la Tutmonda Organizo Kontraŭ Torturo (TOKT) <www.omct.org> kreis “Observan instancon por la protekto de la defendantoj de Homaj Rajtoj” kunlabore kun la Internacia Federiĝo de la Ligoj pri Homaj Rajtoj. Kaj en 2007, kun la financa subteno de la svisa Federala Departemento pri Eksteraj Aferoj, ĝi kreis projekton “Defendantoj de la defendantoj” alvokante plurajn svisajn personecojn por ke ili dediĉu sian famon je la servo de la homrajtaj defendantoj, ĉiam pli minacataj. La ĉefa celo de tiu patronado estas protekti la homrajtajn defendantojn kontraŭ persekuto kaj turmentaj agoj pro iliaj aktivadoj de defendantoj pri libereco kaj bazaj homaj rajtoj.
En tiu kadro Daniel Schweizer filmis mision de TOKT en Brazilo, patronitan de la aktorino Noémie Kocher. Tiu misio celis la renkonton kun la “defendantoj” Raoni Metuktire, fama ĉefo de la Kajapooj kaj Davi Kopenawa, ĉefo de la janomamoj por evidentigi la problemojn de la aŭtoktonaj popolrajtoj fronte al la ekonomia disvolviĝo en Brazilo.
Dum duonhoro la filmo ege bone prezentis la absolute malesperan situacion de tiuj pacaj popoloj fronte al konstruo de baraĵegoj de Belo Monte sur la riverego Xingu en la ŝtato Parà, kie vivas la kajapooj, kaj fronte al la orserĉantoj, kiuj neleĝe invadas kaj detruas la teritorion de la janomamoj, kiu laŭleĝe devas esti protektata fare de la brazila ŝtato.
Sekvis debato kun la ĉeesto de Jean Ziegler, de Santiago A. Canton, respondeculo pri Homaj Rajtoj en Ameriko kaj de Davi Kopenawa. Tiu debato bone gvidata far la ĵurnalisto, produktanto de “Temps Présent”, Jean-Philippe Ceppi, ne respondis al la atendo de la ĉeestantoj, kiuj sentis profundan pesimismon por la sorto de tiuj popoloj, posedantoj de unika prakulturo. La sola, kiu saĝe kaj konkrete parolis estis la janomama ĉefo Davi Kopenawa: «se la amazona arbaro ankoraŭ ekzistas, tio ŝuldiĝas al ni indianoj». Ankaŭ pesimista estis la realiginto de la filmo Daniel Schweizer, kiu aldonis, ke la baraĵegoj ne estas konstruitaj por doni elektron al la brazila popolo, sed por grandaj transnaciaj firmaoj, kiuj instaliĝos en la regiono.
Ni do konsilas vin, se vi povas, spekti la filmon, kiu projekciiĝos en dua pozicio (post unua filmo) dum la venonta elsendo de “Temps Présent”, ĵaŭde la 8-an de marto 2012, je 20h10 kun ripetoj de la elsendo vendrede la 9-an de marto 2012 je 0h45 sur RTS Unu, kaj lunde la 12-an de marto 2012 je 15h10 sur RTS Du.
http://www.rts.ch/emissions/temps-present/international/3787537-indiens-en-sursis.html
Kaj laŭ ni la sola konkreta ago por helpi tiujn popolojn estas du peticioj de TOKT: “Ne la Belo Monto digo!”, “Por protekti la rajtojn de la Yanomami”, kiujn vi povas trovi en Esperanto (bedaŭrinde en malbona Esperanto) je la sekva adreso:
http://www.omct.org/fr/human-rights-defenders/defend-defenders/indigenous-under-threat/
Ni vigle konsilas vin subskribi ambaŭ.
Por pli bone informiĝi pri:
- la baraĵegoj de Belo Monte:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Projet_de_barrage_de_Belo_Monte
- Pri la kajapooj:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kajapooj
- Pri Raoni Mtuktire:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Raoni_Metuktire
- pri la janomamoj:
http://fr.wikipedia.org/wiki/Yanomami
- Pri la brazilaj indianoj kaj pri la lukto de aŭtoktonaj popoloj ĉe la Konsilantaro de la Homaj Rajtoj en Ĝenevo, vi povas legi artikolon en la numero 78 de Etnismo je:
http://www.gazetejo.org/eo/node/403
Ankaŭ larĝskala disvastigo en diversaj lingvoj de tiuj ĉi informoj en diversaj lingvoj estus utila.