La "Gwenn ha Du" (bretonia flago, bretone: Gwenn ha Du = Blanka kaj Nigra) flagras antaŭ la fasado de la Urbodomo de Nantes ekde ĵaŭdo la 17-a de decembro 2020. Konsenta kultura simbolo. La tempo por politika debato venos poste, kun la demando ke departemento Loire-Atlantique [1] kunigos la 4 aliajn bretoniajn departementojn (Côtes-d'Armor [2], Finistère [3], Ile-et-Vilaine [4], Morbihan [5]) en administra regiono Bretonio.
La socialisma urbestrino de Nantes Johanna Rolland promesis ĝin dum la urba kampanjo kaj hodiaŭ ĝi estas pozitiva signalo por la asocioj, kiuj kampanjas por la administra reunuiĝo de Bretonio. La bretona flago nun flirtas sur la frontono de la urbodomo de Nantes.
Ĝin levis iom post la 11-a horo la urbestrino mem. Simbola agado, sed postulata delonge de
l'association Bretagne Réunie, kiu ĝojiĝas.
[1] Pays de Nantes
[2] Pays de Saint-Brieuc
[3] Cornouaille, Léon, Trégor
[4] Pays de Dol, Pays de Rennes, Pays de Saint-Malo
[5] Pays de Vannes
Mi deziras al ĉiuj feliĉajn jarfinajn festojn !
Amike
Daniel Houguet
Saint-Nazaire
Bretonio
Francio
--
Vi ricevis chi mesaghon, char vi abonis la retliston "etnismo".
Por poshti al la retlisto, sendu retmesaghon al etn...@googlegroups.com
Por malaboni la retliston, sendu retmesaghon al etnismo-u...@googlegroups.com
Por pliaj ebloj, vizitu la grupon che http://groups.google.com/group/etnismo?hl=eo
---
Heu rebut aquest missatge perquè esteu subscrit al grup "etnismo" de Google Groups.
Per cancel·lar la subscripció a aquest grup i deixar de rebre els seus missatges, envieu un correu electrònic a etnismo+u...@googlegroups.com.
Per veure aquest debat al web, visiteu https://groups.google.com/d/msgid/etnismo/CADLBWO3qKLEXRo4gdgfwwAc_zxAb4LRzG6vm58f%2B7KK1%2BqPHxQ%40mail.gmail.com.