Tiu provo de pruvo per absurdo ne havas la plej etan bazon. La hispana registaro ne petas la oficialigon de pliaj tri lingvoj, nur ĉar ili estas parolataj en Hispanio aŭ pro tio, ke ili estas rekonitaj kiel minoritataj lingvoj en Hispanio. La jura bazo estas, ke ili estas oficialaj en diversaj aŭtonomaj komunumoj de Hispanio (en tri por la kataluna, en du por la eŭska kaj en unu por la galega). Ĝuste pro tio, la demando povas esti, kial ne ankaŭ la okcitana, kiu ja estas oficiala lingvo de Katalunio, kune kun la kataluna kaj la hispana. Tamen, nek la astura, nek la aragona, nek aliaj lingvoj ĝuas tiun statuson. Fakte, tre malmultaj lingvoj en EU havas ĝin, bedaŭrinde.
Eblas kontraŭstari la peton el aliaj vidpunktoj, ekz. pri la kostoj, tamen pretendi, ke, se tiuj tri lingvoj estas akceptataj, tiam cento devas, ŝajnas malfortega argumento. Ĝi tiel senbazas, kiel aserti, ke se lingvo kun, ekz. duonmiliono da parolantoj kiel la malta, estas oficiala lingvo de EU, tiam kiu ajn lingvo kun almenaŭ tiu parolantaro rajtas la samon. Bedaŭrinde, ne tiel funkcias aferoj. Ne pro tio ekz. la romaa aŭ la lombarda fariĝos oficialaj lingvoj de EU.
Hektor