# Tutmonda minaco kontraŭ la
Interreto
Temas pri minaco, kiu koncernas
ĉiun interret-uzanton, kaj aparte la Esperanto-parolantaron.
AVAAZ
vokas al amasa kampanjo de subskriboj kontraŭ leĝaj aranĝoj, kiuj
ebligus tutmonde limigi, cenzuri, la uzadon de la Interreto.
La usona Kongreso (federacia duĉambra parlamento) debatas nun pri
leĝo, kiu ebligus al ĝi tian cenzuron kaj krei nigran liston
(liston de malpemes-at-oj), kiu inkludus, i.a. Youtube, Wikileaks,
eĉ Avaaz, ktp. Jam de jaroj la usona registaro kondamnas
landojn, i.a. Ĉinion, Iranon, kiuj subpremas uzantojn de la
Interreto. Sed hodiaŭ, la efekto de tia nova cenzura leĝo en Usono
estus multege pli malbona per senrestrikta blokado de retejoj al
kiuj neniu uzanto en la mondo povus aliri.
Urĝas subskribi amase :
http://www.avaaz.org/fr/save_the_internet_fr/?tta
(Aliro al pliaj lingvoj)
Necesas 500 000 subskriboj.
Je la 5a 43 estis 315 907
Je la 10a 10 estis 367 356
Je la 10a 50 estis 377 438