Ĉu vi scias, ke... UN de tempo al tempo okazigas Konferencojn pri Normigo de Geografiaj nomoj?
Ĉi tio estas tute vera aranĝo, ĉar la mondo konstante evoluas, dum lastaj jardekoj tre aktive. Ĉio ŝanĝiĝas: la lingvoj, la mondo, la geografiaj nomoj.
Ankaŭ ni, esperantistoj bezonas aŭ devus de tempo al tempo revizii, ekzameni geografiajn nomojn en nia lingvo por ĝi estu vere internacia, moderna kaj komprenebla, ĉu ne?
Por la komenco ni prenu la nomon "Bosnio kaj Hercegovino", en la loka lingvo: serba/kroata/bosnia - fakte la sama unu lingvo: Bosna i Hercegovina, BiH / Босна и Херцеговина, ĉar oni uzas du alfabetojn: latina, cirila.
Sed en Bosnio estas la rivero Bosna.
Bosna estas dekstra flankorivero de
Sava. La rivero estas laŭ cirilaj literoj
Босна, latine Basana kaj laŭ la nomo neniu miras, ĝi troveblas en
Bosnio kaj Hercegovino.
Se skribi la nomon en Esperanto, estos rivero Bosno. Do ni ne povas nomi lokan homon Bosno.
En Bosnio loĝas ĉefe tri parencaj slavaj etnoj: serboj, kroatoj, kaj bošnjaci aŭ muslimani - tiel nomas sin "boŝnjakoj"-islamigitaj slavoj.
La tri etnoj iam antikve estis unu popolo sed dum historio ili iĝis divers-religiaj kaj fin-fine aperis la tri etnoj diversaj.
En E-vikipedio ili, la bosniaj muslimoj, estas nomataj "
Bosnoj (bosne
Bošnjaci/
Бошњаци) estas
sudslava popolo kiu loĝas ĉefe en
Bosnujo kaj Hercegovino. Sed ĉi tio estas ne vera kaj erara nomo.
Do kiel ni renomu tiujn "bosnojn"? Ĉu muslimoj, ĉu boŝnacoj?
Ĉiuj loĝantoj kaj civitanoj de Bosnio kaj Hercegovino estas bosnianoj. Do estu alia nomo por islama bosnia etno, sed ne "bosno"(rivero).
Ni revenu al la landa nomo: Bosnio kaj Hercegovino. Loka nomo estas: Bosna i (kaj) Hercegovina.
Do, se ni skribas Bosnio, do, ni skribu Hercegovinio, ĉu ne? Ĉar temas ne pri -Vino, sed la lando...
Ĉu ne Bosnio kaj Hercegovinio? Aŭ tiel: Bosno kaj Hercegovino. Nun unu el tiuj du sekvas logikon.
Interalie,
vidu sur la bildo (el e-vikipedio) la islamaj slavoj havas la nomon: Bosniakoj.