proceso de rezistantoj mardon la 16-an de junio che la Justicpalaco de Nantes/Naoned

1 view
Skip to first unread message

Daniel Houguet

unread,
Jun 11, 2009, 5:23:08 PM6/11/09
to etn...@googlegroups.com

Ne forgesu subtenan manifestacion mardon la 16-an de junio 2009 je la 13-a kaj duono antaŭ la Justicpalaco de Nantes okaze de proceso de 2 junaj bretonaj aktivuloj por administra reunuiĝo de Bretonio, Jonathan Guillaume kaj Josselin, kiuj estos juĝotaj ĉar ili fuŝpentris en Nozay (Atlantika Lŭaro) propagandilojn de tiu administra regiono kreita de Pétain, nun nomata Lŭarlandoj.


La 30-an de junio 1941 Pétain kaj Darlan malkunigis la departementon Loire-Inférieure (Malsupran Lŭaron) el Bretonio por kunligi ĝin kun la Angers-lando.


Poste kreiĝis la administra regiono Pays de la Loire® (Lŭarlandoj) en 1972, kiu konfirmis la disigon de Loire-Atlantique (Atlantika Lŭaro: nova nomo de Malsupra Lŭaro) el administra regiono Bretagne (Bretonio).


Tiu disigo de la "Pays Nantais" (Nantesa Lando) el la cetero de Bretonio, krom malhelpi ĉiun demokratan emancipadon, kaŭzas ĉiajn diskriminaciojn de administracio PdL®, kiu faras ĉion por nei la bretonan karakteron et la rajtojn de la loĝantoj de Atlantika-Lŭaro.


Malgraŭ oftaj manifestacioj grupigantaj milojn da homoj por teritoria unueco, multaj opinisondoj regule montrantaj plimulton favoran al ĝi, bretonaj kolektivumoj kiel la Departementa Konsilantaro de Atlantika Lŭaro kaj la Regiona Konsilantaro de administra Bretonio engaĝiĝintaj favore al Reunuiĝo, la regiono PdL® neas la problemon kaj, kiel la franca Ŝtato, malakceptas ĉiun demokratan solvon.


Anka
ŭ denove okazos manifestacio antaŭ la Justicpalaco merkredon la 14-an de oktobro 2009 je la 13-a kaj duono en Nantes/Naoned okaze de proceso de Jonathan kaj Josselin pro ofendo kaj ribelo.

Korajn salutojn

Daniel


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages