Internacia konkurso por lernejanoj

0 views
Skip to first unread message

Hèctor Alòs i Font

unread,
Nov 13, 2011, 5:57:23 AM11/13/11
to etn...@googlegroups.com
Ĉi-sube estas gazetara informo dissendita antaŭ kelkaj tagoj. Temas pri internacia konkurso por lernejanoj lanĉita de Google kaj en ĝi la esplorgrupo pri aŭtomata tradukado Apertium enkondukis sufiĉe multajn taskojn, kiuj rilatas al esperanto (provizora listo: http://wiki.apertium.org/wiki/Task_ideas_for_Google_Code-in ). Tamen, kio koncernas tiun ĉi liston, ĝi inkluzivas sufiĉe multajn lingvojn kun malpli disvolviĝintaj komputik-rimedoj, ĉar tio ĉi estas unu el la ĉefaj interesoj de la Apertium-grupo. Pli grave: en tiu ĉi semajno eblas ankoraŭ aldoni taskojn (kaj denove tio eblos meze de decembro), do se homoj interesiĝas pri aldono de taskoj rilate la arpitanan, la bretonan, la luksemburgan aŭ la mapuĉan aŭ alian lingvon, ne hezitu kontakti min (certe ankaŭ la nederlanda, la sveda aŭ iu ajn alia lingvo estas ankaŭ tute bonvenaj, kiel la listo montras). Nia ĉefa problemo estas, ke ja ni ne scias ĉiujn lingvojn de la mondo, do ni dependas de helpantoj, kiuj povos taksi, ĉu la respondoj de la lernejanoj estas akcepteblaj aŭ ne (ekz. tradukado de Vikipedia paĝo).

Kore,
Hektor

---------- Forwarded message ----------


La projekto pri libera aŭtomata tradukado Apertium ( http://www.apertium.org ), kie funkcias diversaj tradukiloj el kaj al Esperanto ( http://apertium.saluton.dk/?lang=eo ), estis elektita por la dua fojo por la konkurso Google Code-In ( http://google-melange.appspot.com/gci/homepage/google/gci2011 - nur anglalingve ).

Apertium staras apud Gnome, FreeBSD, OpenSUSE aŭ KDE inter la 18 projektoj elektitaj de Google por sia konkurso por junaj programantoj inter 13 kaj 17 jaroj. La aranĝo celas instigi ilian partoprenon en projektoj de libera/malfermitkoda programaro.

Tamen, ĉar Apertium kunigas programadon kaj lingvon, ĝi proponos multajn taskojn alireblajn por lingvemaj junuloj nenion sciantaj pri programado. Krome, ĉar en Apertium aktivas pluraj esperantistoj, ĝi proponos dudekon da taskoj rilataj al Esperanto, kiel la kreadon de vortaroj en Apertium-formato surbaze de la Reta Vortaro ( http://www.reta-vortaro.de ), la plibonigon de la dokumentado en Esperanto kaj pri Esperanto-tradukiloj, la plibonigon de la ekzistantaj Esperanto-tradukiloj kaj la sisteman komparadon de Esperanto kun aliaj lingvoj, helpontan la disvolvon de novaj Esperanto-tradukiloj.

La konkurso komenciĝos la 21an de novembro kaj finiĝos la 16an de januaro.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages