RE: [etnismo] Oleg Sentsov kompare kun katalunio

4 views
Skip to first unread message

Nicole Margot

unread,
Sep 8, 2018, 7:29:45 AM9/8/18
to etn...@googlegroups.com

Mi vidas, ke mi ne respondis al la lasta parto de via mesagho :

 

«Vi parolas pri Katalunio kiel Kremlo pri Krimeo;

strange, ke vi staras je diversaj flankoj :)

[Kaj tio nur montras, ke ni ne glitu de etnismaj diskutoj al politika ĵonglado — ĝi estas senfunda abismo, kie „ĉiu havas sian veron“] »

 

Mi ne bone komprenas, kion vi volas diri per «Vi parolas pri Katalunio kiel Kremlo pri Krimeo» sed mi konsentas, ke mi ne estis tre klara kiam mi diris, ke oni ne povas kompari la du situaciojn.

 

IKEL defendas la «  suverenecon de ĉiu etno en la kadro de tuthomara solidareco ». Kaj pro tio ni opinias, ke la katalunoj, same kiel la etnoj el Krimeo rajtas pri suvereneco. Kaj nia subteno al la deziro de la katalunoj al sendependeco estis klare asertita en iu eldona letero. Kiam mi diris, ke oni ne povas kompari, temis pri la stuacio de la eksprezidento Puig-Demont. Ja, se li estus perforte resendita al Hispanio li riskus esti kondamnita, se mi ne eraras ghis 30jarojn da enkarcerigo. Feliche li sukcesis eskapi tiun kondamnon, sed tiu kondamno flanke de Hispanio estus aperte malrespekto de la volo de la kataluna popolo ech se la referendumo pri sendependigho estis organizita kontrau hispana legho. Mi ankau konsideras, ke Hispanio ne respektas la rajtojn de la katalunoj kaj esperas, ke kun la nova registaro la situacio pli justighos. Sed iel, mi havis la impreson ke la situacio char konkrete Puig-Demont ne estas nun en karcero, sed en la teorio la sitacio similas. Mi ne scias chu mi bone respondis sed por mi klaras, ke malrespekto de popolaj rajtoj ekzistas en multaj lokoj sur la tero, ne nur en Rusa Federacio.

 

Nicole

 

.

Иванов Вячеслав

unread,
Sep 8, 2018, 7:41:21 AM9/8/18
to etn...@googlegroups.com
Nu vi diris „ chiuj popoloj rajtas je memdetermino“ kaj defendis la rezultojn de la kataluna referendumo.
La referendumoj en Krimeo, Sud-Osetio kaj aliaj lokoj do povus esti al vi karaj same, kiel tiu en Katalunio, ĉu ne?

La kataluna referendumo okazis fone de politike stabila situacio en Hispanio, dum tiu en Krimeo — fone de perforta renverso de ŝtata potenco, do estis iusence eĉ pli leĝe pravigebla.
Simile al promesoj de katalunaj aktivuloj, krimeaj porrusiaj agantoj gardas la rajtojn de ĉiuj etnoj. Eblas plendi, ke estas nesufiĉe da krimetatara lingvo, ekzemple, sed ĝenerale neniu speciala premo aŭ malpermeso aperis — fakte Rusio estas certe pli multetna kaj pli federaciema lando, ol Ukrainio, tio jam sekvigis kunlaboron de krimetataraj filologoj kaj ĵurnalistoj kun aliaj respublikoj (i. a. Ĉeĉenio kaj Tatarstano). Estas pozitive solvata la plej grava problemo de krimetataroj: la rajto posedi terpecojn, kiujn ili „akaparis“ en fruaj 1990aj post reveno el Mez-Azio.

Se ni parolas en terminoj de memdetermino kaj la rajtoj de plimulto de loĝantoj solvi sian sorton en decida horo, ni nepre venas al la konkludo, ke krimeanoj kaj sudosetianoj estas subtenindaj.

Bondezire,
Vjaĉeslav

-- 
Вячеслав Иванов,
редактор «Лингвовестей»
http://lingvomania.info | vk.com/lingvovesti

08.09.2018, 14:29, "Nicole Margot" <n.ma...@bluewin.ch>:

> --
> Vi ricevis chi mesaghon, char vi abonis la retliston "etnismo".
> Por poshti al la retlisto, sendu retmesaghon al etn...@googlegroups.com
> Por malaboni la retliston, sendu retmesaghon al etnismo-u...@googlegroups.com
> Por pliaj ebloj, vizitu la grupon che http://groups.google.com/group/etnismo?hl=eo
> ---
> Heu rebut aquest missatge perquè esteu subscrit al grup "etnismo" de Google Groups.
> Per cancel·lar la subscripció a aquest grup i deixar de rebre els seus missatges, envieu un correu electrònic a etnismo+u...@googlegroups.com.
> Per veure més opcions, visiteu https://groups.google.com/d/optout.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages