Saluton,
Alklakante sur la ĉi-suba ligilo, vi povos legi la oficialajn ciferojn je la lernojara rekomenco
en 2011 pri la dulingvaj klasoj, sur la TTT-ejo de Ofis publik ar brezhoneg
(publika Oficejo pri la bretona lingvo).
Atlantika Lŭaro, plian fojon, registris la plej gravan pligrandiĝon procente (preskaŭ 12%).
- La pligrandiĝo, proksimume simila, estas la plej forta, enkalkulante aŭ ne la lernantojn
de la publika lernejaro de la dulingva ŝtuparo, kiu ne profitas ne lingvistikajn fakojn
(historio geografio, ekzemple) en kolegio (malpermeso de Nacia Edukado ankoraŭ ĉijare).
- La pligrandiĝo povus esti eĉ pli impresa se la administracio donis al la publika lernejaro
la permesojn kiuj mankas al ĝi en la departemento kiel alie (kaj kiujn ne bezonas Diwan,
ekzemple).
- Venontan lernojaron (septembron 2012) la ciferoj de la pasintaj jaroj estus eĉ superontaj.
- Kompreneble, paroli bretone ne estas deviga por atesti, ke Atlantika Lŭaro estas en
Bretonio, sed la studaĵo de Ofis pruvas la vivoforton de la bretonaj kulturo kaj lingvo en la
departemento.
Alklaku:
http://www.ofis-bzh.org/upload/actualite/fichier/fr/391fichier.pdf (por la franca versio)
--
Kore;
Daniel Houguet
Atlantika Lŭaro
en BRETONIO