14a Lingva Festivalo en Ĉuvaŝio

1 view
Skip to first unread message

Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 20, 2009, 1:41:25 PM10/20/09
to etn...@googlegroups.com
Finiĝis ĉi-semajnfine la aranĝoj de la 14a Lingva Festivalo en Ŝupaŝkaro, Ĉuvaŝio. En ĝi ne nur estis multcentoj da neesperantistaj partoprenantoj en aranĝo organizita de esperantistoj diskoniganta kaj valoriganta la lingvan diversecon per prezentoj de pli ol 40 lingvoj dum semajnfino, sed ankaŭ multaj aliaj programeroj, en kiuj diversmaniere partoprenis lernejoj kaj universitatoj (desegnokonkurso, esekonkurso, lingvokonkurso, karavanoj tra lernejoj, universitata seminario k.a.). Entute la Festivalo kunigis dekkvinon da malsamaj aranĝoj, okazintaj en la lasta monato kaj duono.

Restas ankoraŭ la publikigo de iuj eldonaĵoj (ekz. la multlingva traduko de la ĉuvaŝa fabelo "La ponto de Asamat"), sed povas aparte interesi la membrojn de tiu ĉi listo la lingvan enciklopedieton pretigitan por la festivalo. Ĝi celas ĉefe prezenti la rusian lingvan diversecon kaj de tiuj lingvoj ligitaj la uzataj en la regiono (t.e. tjurkaj, slavaj kaj finn-ugraj), do tiuj ĉi lingvoj estas superreprezentitaj, dum ekz. amerikaj lingvoj apenaŭ estas prezentataj. Ĉar verŝajne la projekto plu daŭros en la sekvaj jaroj, ĝi iom post iom fariĝos pli ĝenerala. Krome espereble ĝi estos tradukita en la ĉuvaŝan kaj en la rusan, kiel estis la komenca intenco, sed kiu ne povis ankoraŭ efektiviĝi pro fortomankoj.

Kore,
Hektor

István Ertl

unread,
Oct 21, 2009, 3:14:55 AM10/21/09
to etnismo
Kiel multaj jam rimarkis, la auxtomata tradukilo
http://translate.google.com/
kiu gxis jxus funkciis nur kun la angla kiel fontlingvo kaj kun
manpleno da lingvoj kiel cellingvoj, plilargxigis sian oferton al 37
fontlingvoj kaj pli ol 400 cellingvoj. (Kvankam Esp. ne aperas en cxi
tiu impona aro da lingvoj, enmeto da Esp-lingva teksto en la kadreton
de tradukota teksto rezultigas mesagxon kompreneblan kiel promeson ke
la afero iam funkcios en Esp. - do, la sistemo almenaux rekonas Esp.-
on.)

Google oficiale fieras pri cxi tiu pasxo kiel grava helpo "revivigi
malgrandajn kaj minoritatajn lingvojn", vidu sube en la angla. (Eble
ekzistas /auxtomate?/ tradukitaj versioj de la sama teksto - mi ne
sercxis.)

amike
István Ertl

At Google, we're focusing on how Translator Toolkit can help preserve
and revitalize small and minority languages. Minority languages, also
called regional, indigenous, heritage or threatened languages, are
languages spoken by the minority people in one locale in a sovereign
state or country. Were these endangered languages to become extinct,
it would mean an immeasurable loss of knowledge, culture and way of
life to minority people worldwide.
For this project we worked with Dr. Te Taka Keegan, a Māori language
activist and senior lecturer in computer science at the University of
Waikato who spent much of his career on how technology can assist in
minority language revitalization. (...)
Dr. Keegan found that tools such as Translator Toolkit can help
minority languages in several ways:
· Translation memories and glossaries, when shared across
members of a language community, can help unify the language's written
form, increasing translation speed and quality of documents published
in that language and preserving the language in the long run.
· Because computer-aided translation can improve translation
speed and quality, translators become more productive. When automatic
translation is available, as it is for 87 of Google Translator
Toolkit's 345 languages, it increases speed further by producing
instant translations that people can use as a starting point for their
work. And at Google, we use these human translations to improve the
translation algorithm of Google Translate over time, creating a
virtuous cycle that benefits both human translators and machine
translation.
· Online presence of small languages keeps languages relevant
in the age of the Internet and globalization, encouraging minority
language use by children, who are ultimately responsible for bringing
the language to future generations.
Languages provide identity, pride, a sense of belonging and spiritual
guidance to minority language communities. We hope that by giving both
majority and minority language speakers around the world the tools to
make online content accessible in their language, we will enable more
people to share their culture and knowledge with others worldwide.

ab Iago, Dafydd

unread,
Oct 21, 2009, 3:47:36 AM10/21/09
to etn...@googlegroups.com
On Wed, Oct 21, 2009 at 9:14 AM, István Ertl <istva...@gmail.com> wrote:
>
> Kiel multaj jam rimarkis, la auxtomata tradukilo
> http://translate.google.com/
> kiu gxis jxus funkciis nur kun la angla kiel fontlingvo kaj

Certe estas bona afero. Kaj google translate estis ech argumento en
nia lingvaj diskutetoj en Kimrio. La oficejo de la kimra parlamento
volis shpari centojn kaj decidis ne plu traduki la plenarajn debatojn
kimren (nur daure anglen el la kimra). La argumento estis ke
kimraparolantoj "ja" parolas la anglan, do ne necesas traduki el la
angla kimren.

Unu el la kontrau-argumento estis efektive la pusho kiun donas la jam
tradukitaj plenardebatoj al automata tradukado kiel Google.

Efektive, por la kimra, la traduko estas ege bona se temas pri
administrativaj, juraj kaj politikaj aferoj.

Tamen estas ja problemo kun Google - lau mi - lige al la fakto ke la
teknologia estas fermkoda. Ghi estas kontrolata per Google, chiam pli
forta kompanio. Mi skribas chi tiun mesaghon pere de Googlemail. Ankau
Google Books estas alia ekzemplo. Baldau, ni chiuj uzos telefonoj dank
al aliai google-teknologio (Android) ktp.

Ankau estus bone se la tradukteknologio de Google iel malfermighus por
lasi al aliaj plupensi kiel plibonigi.

amike
dafydd

Hèctor Alòs i Font

unread,
Oct 21, 2009, 3:55:45 AM10/21/09
to etn...@googlegroups.com


2009/10/21 ab Iago, Dafydd <dafydd...@gmail.com>



Efektive, por la kimra, la traduko estas ege bona se temas pri
administrativaj, juraj kaj politikaj aferoj.

Tamen estas ja problemo kun Google - lau mi - lige al la fakto ke la
teknologia estas fermkoda. Ghi estas kontrolata per Google, chiam pli
forta kompanio. Mi skribas chi tiun mesaghon pere de Googlemail. Ankau
Google Books estas alia ekzemplo. Baldau, ni chiuj uzos telefonoj dank
al aliai google-teknologio (Android) ktp.

Ankau estus bone se la tradukteknologio de Google iel malfermighus por
lasi al aliaj plupensi kiel plibonigi.


Fakte ekzistas malferm-koda tradukilo el la kimra al la angla (sed ankoraŭ ne inverse) ĉe http://www.apertium.org/ Ili fakte baziĝas sur tute diversaj traduk-metodoj (per reguloj en Apertium, statistike ĉe Google). Mi ne komparis la rezultojn de unu kaj la alia... sed ĝenerale Google produktas pli bonajn rezultojn, kie ili konkurencas.

Kore,
Hektor

A Giridhar RAO

unread,
Oct 21, 2009, 6:07:21 AM10/21/09
to etn...@googlegroups.com
plia interesa solvo estas tiu de BabelwithMe: http://www.babelwith.me

iu ajn povas tie starigi "babilchambron", kaj ekbabili propralingve en unu el la 45 lingvoj listigitaj. la retejo uzas la guglan tradukilon alilingvigi vian tekston. chiu babilanto do tajpas propralingve, kaj vidas pli-malpli uzeblan tradukajhon de tio kion diras la aliaj.

la lingvolisto ne inkluzivas esperanton, sed la sistemo ja "rekonas" la lingvon, kiam oni tajpas esperantlingve.

la retejon kreis iu kristanisma grupo LifeChurch (http://live.lifechurch.tv/).

mi provizore "malfermis" babichambron chi tie: http://babelwith.me/EAHrk

amike

giri

******
Dr A Giridhar RAO (agirid...@gmail.com & agr...@yahoo.com)
703 Alpine Heights, 6-3-1085/1 Raj Bhavan Road, Somajiguda, Hyderabad 500082. 17°25'20.78"N 78°27'34.89"E
******


2009/10/21 Hèctor Alòs i Font <hecto...@gmail.com>
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages