gepatra k denaska lingvoj

0 views
Skip to first unread message

Александр Блинов

unread,
Jul 10, 2009, 12:41:40 AM7/10/09
to etn...@googlegroups.com
Saluton,

En Cxuvasxio kie mi logxas multaj cxuvasxlingvaj virinoj (kiuj logxas
en la urboj) post ekhavi infanon komencas uzi la rusan lingvon kun
siaj idoj kredante ke tiel ili helpas ilin pli bone adaptigxi en la
socio. Por tiuj infanoj okazas certa kolizio inter la gepatra k
denaska lingvoj....

Cxu vi konas iujn esplorojn kiuj pruvas ke la uzo de gepatra lingvo
neniel gxenas sed male helpas multe en la vivo au almenau laboroj kiuj
traktas tiun problemon.

--
Amike,
Aleksandr Blinov
Cxuvasxe el Cxeboksaro

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2009, 3:21:02 AM7/10/09
to etn...@googlegroups.com
Kara A. Blinov,
Cxu vi konas iujn esplorojn kiuj pruvas ke la uzo de gepatra lingvo
neniel gxenas sed male helpas multe en la vivo au almenau laboroj kiuj
traktas tiun problemon.
La mondo estas plena je verkoj pri la avantaĝoj de dulingveco. Mi ekzemple rekomendus la jenan:

http://books.google.it/books?id=HMPzP0lPxYoC&printsec=frontcover&dq=%22Skutnabb-Kangas%22+%22Multilingualism+and+the+education+of+minority+children%22+&lr=&source=gbs_similarbooks_r&cad=2

en la angla, sed mi kredas, ke se vi serĉas ankaŭ en la rusa vi trovas.

Tio neniel signifas, ke tiuj patrinoj ne plu volos uzi la plimultan lingvon. Homoj emas asimiliĝi al pli grandaj, prestiĝaj, riĉaj grupoj. Nia batalo estas malfacila.

Amike

Renato

Ertl István

unread,
Jul 10, 2009, 5:24:32 AM7/10/09
to etnismo
Kaj iu(j) verko(j) de Tove Skutnabb-Kangas devas ekzisti ankaux en la
rusa, laux aserto en sxia (ankaux Esperantlingva) retejo

http://www.tove-skutnabb-kangas.org/

amike
István Ertl

On Jul 10, 9:21 am, Renato Corsetti <renato.corse...@gmail.com> wrote:
> Kara A. Blinov,> Cxu vi konas iujn esplorojn kiuj pruvas ke la uzo de gepatra lingvo
> > neniel gxenas sed male helpas multe en la vivo au almenau laboroj kiuj
> > traktas tiun problemon.
>
> La mondo estas plena je verkoj pri la avantaĝoj de dulingveco. Mi
> ekzemple rekomendus la jenan:
>
> http://books.google.it/books?id=HMPzP0lPxYoC&printsec=frontcover&dq=%...
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages