Malnovaj fotoj

43 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Aug 24, 2009, 4:15:59 PM8/24/09
to Estonio
Mi ricevis de Boris Kolker foton pri interparoloj inter estroj de UEA
kaj estroj de ASE en Lucern.
Sur la foto meze parolas M.Issajev (prezidanto de ASE). Dekstre estas
ministro F.Eisen el Estonio. Maldekstre de Issajev estas Berjoza
(respondeca sekretario de ASE|) kaj pli maldekstre en helblua bluzo
B.Kolker.

La foto instigas min meti cxiujn malnovajn fotojn sub tiun cxi temon
sendepende de ilia konkreta temo por ke ni povu ilin de cxi tie
elsxuti por uzado kune kun iuj konkretaj temoj..u

Lucerno1.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 24, 2009, 4:20:59 PM8/24/09
to Estonio
Jaan Ojalo
Ferdinand Eisen
Peeter Aitai
Jaan Ojalo (2).jpg
Ferdinand Eisen.jpg
P Aitai (antau kvarono da jarcento).jpg
Parolante al esperantistoj de Estonio.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 24, 2009, 4:38:25 PM8/24/09
to Estonio
Jarkunveno de la landa organizo (jaro???)

sidas:
Eduard Raus, Helgi Hromova, Jaan Ojalo, Lembe Laanest, Mari Raudsepp,
Ferdinand Eisen, Virve Ernits.

staras:
Vjatšeslav Hromov, Sergei Nikonov, Ahto Kaljusaar, ?, Rein Saag, Lydia
Lindla, Peeter Aitai, Endel Ojasild, Venda Lõiv, Fred Neeme, Tõnu
Hirsik, Madis Linnamägi.

Jarkunveno.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 24, 2009, 4:44:51 PM8/24/09
to Estonio
Gxenerala kunveno
(versxajne 1987)
Olevimagi 12, Tallinn

1. Parolas F.Eisen, Sidas dua de maldekstre J.Ojalo, (malantau li
videblas mia kapo).

2. Jaan Ojalo, Peeter Sirotin, Ferdinand Eisen

Estonaj esperantistoj (Olevimagi 12).jpg
Ojalo, Sirotin, Eisen.jpg

Peeter Aitai

unread,
Aug 24, 2009, 4:51:40 PM8/24/09
to Estonio
1988-09-03
Kunveno en Raekoja plats 14

sidas apud tablo:
Jaan Ojalo, Ferdinand eisen, Vjacxeslav Hromov.

parolas:
Peeter Aitai

sidas en salono:
Eduard Raus, Madis Linnamagi

(cetere 1988-09-03 naskigxis Diana Aitai)

1988-09-03.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 13, 2009, 3:24:45 PM11/13/09
to Estonio
Iam (antaŭ nur du jardekoj) estis en Tallinn pluraj Esperanto-kluboj.
La granda klubo "TEK" unuigis ĉiujn esperantistojn de la urbo kaj la
proksimo, sed neniom malhelpis ekzistadon de iuj fakaj (precipe
entreprenaj) esperanto-kluboj. Kutime la membraro de tiuj klubetoj
estis pli-malpli plene ankaŭ membroj de TEK.

Jen memore du kojnoflagoj - unu de la Esperanto-klubo de la
Ĉokoladfabriko "Kalev" kaj alia de la landa konsumkooperativa unio
ETKVL (en kies centra oficejo estis pluraj tre aktivaj esperantistoj).

Celkonscia agado ne naskas malkonkordon sed male, ĝi inspiras al amika
(iam eĉ iom konkureca) movado.
(cetere SEJM havis eĉ konkurson kaj tio ne malamikigis nin, male, tio
inspiris al plia agado kaj helpis vidi kion aliaj faras...)

Vidante nunajn kverelojn en esperantistaj forumoj mi refoje memoras la
bonan estinton rigardante la memoraĵojn.

Kojnoflago EK de Kalev.jpg
Kojnoflago EK de ESKO (1).jpg
Kojnoflago EK de ESKO (2).jpg

Peeter Aitai

unread,
Dec 11, 2009, 3:12:54 PM12/11/09
to Estonio
Tute hazarde mi kunhavas malnovan foton de
aprilo 1986

Grupo da estonoj en Schwerin (Germanio).

Unu el malmultaj bonoj kion EFASE povis doni al siaj aktivuloj estis
eblo rara kaj malmulta sed al iuj tamen foj-foje sukcesa veturo al
aliaj landoj.
Kutime ordinara homo povis pri internacia turismo nur revi...
Ni ricevis de tempo al tempo iujn (kelkajn) lokojn en turismaj grupoj
de niaj patronoj.
Aprile 1986 veturis al Germanio "amikecotrajno" de Estonio (verŝajne
estis 11 vagonoj).
Ni ricevis de Amikecosocieto 2 lokojn.
Veturis mi kaj Ahto Kaljusaar.
Ni estis en vagono de registaraj kaj munisipaj oficuloj.
Sur la foto estas tiu vagonopleno antaŭ hotelo en Schwerin
(Schwerin estis ĝemelurbo de Tallinn).
Ni vizitis Dresden, Leipzig, Berlin, Podstam, Schwerin k.a.
En Berlin ni (mi kaj Ahto) renkontis lokajn esperantistojn.
Sur la foto ni estas en la malantaŭa vico (mia kapo iom plialtas meze
de pordo malantaŭ virino kun strioza robo (s-ino Iidla - urbrstrino de
Tapa), Ahto estas de mi la dua maldekstren kaj videblas nur la supro
de la kapo).

Cetere dum ni estis en Berlin okazis katastrofo en Ĉernobil kaj ni
observis la situacion en TV-novaĵoj.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nuklea_akcidento_de_Ĉernobilo
Estonoj en Schwerin.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages