Pri UEA-kampanjo

2 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Feb 24, 2008, 8:00:51 AM2/24/08
to Estonio

[UEA Komuniko] Por la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, la 21-a de februaro, la Estraro de UEA adoptis jenan deklaron:

EN LA INTERNACIA TAGO DE LA GEPATRA LINGVO

La Internacia Tago de la Gepatra Lingvo akiras aldonan signifon en tiu ĉi jaro, kiun la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj deklaris Internacia Jaro de Lingvoj. Kiel s-ro Koichiro Matsuura, la Ĝenerala Direktoro de Unesko, rimarkas, "en la daŭro de kelkaj generacioj, pli ol 50% el la 7000 lingvoj parolataj en la mondo povos malaperi".

Nun estas uzata malpli ol kvarono el ili en lernejoj kaj ciberspaco, kaj la plimulton oni uzas nur sporade. Miloj da lingvoj malgraŭ tio ke ĉiu estas regata de homgrupo, kiu ĝin uzas kiel ĉiutagan komunikilon, forestas el la eduksistemoj, komunikaj rimedoj, eldona industrio kaj ĝenerale el la publika sfero. Universala Esperanto-Asocio konsentas, ke alfrontas la homaron baldaŭa katastrofa kultura malriĉigo.

Tiu ĉi perdo de la lingva diverseco, kiu okazas multe pli rapide ol la perdo de la biologia diverseco, jam faras seriozajn defiojn al internaciaj iniciatoj kiel Edukado por Ĉiuj (EPĈ) kaj la Jarmilaj Evoluigaj Celoj aprobitaj de Unuiĝintaj Nacioj en 2000. Per la ses celoj de EPĈ, oni volas plenumi ĝis 2015 la lernado-bezonojn de ĉiuj infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj:

Celo 1: Plivastigi la prizorgadon kaj edukadon dum la frua infanaĝo;
Celo 2: Disponigi senpagan kaj devigan elementan edukadon al ĉiuj;
Celo 3: Antaŭenigi lernadon kaj vivlertojn por junuloj kaj plenkreskuloj;
Celo 4: Pligrandigi je 50% la alfabetecon inter plenkreskuloj;
Celo 5: Atingi ĝis 2005 seksan samnombrecon kaj ĝis 2015 seksan egalecon en edukado;
Celo 6: Plibonigi la kvaliton de la edukado.

Universala Esperanto-Asocio kredas, ke la plifortigado de la gepatra lingvo ludas esencan rolon por ĉiu el la ses celoj de EPĈ. Ni tute konsentas kun Unesko, ke ni devas evoluigi kaj realigi "lingvopolitikojn ebligantajn al ĉiu lingvokomunumo la uzon de ties gepatra lingvo kiel eble plej vaste kaj ofte, ankaŭ en la edukado, apud la rego de iu nacia aŭ regiona lingvo kaj iu internacia lingvo."

Kiel tutmonda komunumo, kiu dum pli ol jarcento jam montras vivantan ekzemplon de efika, interkultura komunikado, Universala Esperanto-Asocio
- bonvenigas la atenton de la internacia komunumo al lingvaj defioj;
- reasertas sian firman ligon al la bezono de gepatralingve bazita altnivela plurlingvismo; kaj
- invitas la internacian komunumon studi la meritojn de Esperanto kiel long-perspektiva, plutenebla solvo.
 
=================================================================================================
 
Tio, kio estas aktuala en "evoluantaj landoj" (ĉe evoluintaj socioj), povas ofte tute ne esti aktuala por Estonio.
Pri la celoj donitaj ĉi supre necesas klarigi ke en Estonio
1. Celo 1: Plivastigi la prizorgadon kaj edukadon dum la frua infanaĝo estas ŝtata prioriteto kaj ne havas iujn akrajn mankojn;
Celo 2: Disponigi senpagan kaj devigan elementan edukadon al ĉiuj estas solvita jam antaŭ jarcento. En Estonio estas senpaga kaj deviga ne nur elementa, sed ankaŭ baza (9-jara) edukado. Senpaga estas ankaŭ edukado en gimnazioj (12 jaroj) sed tio nun plu jam nedevige;
Celo 3: Antaŭenigi lernadon kaj vivlertojn por junuloj kaj plenkreskuloj estas konstanta zorgo kaj ne bezonas apartan atenton;
Celo 4: Pligrandigi je 50% la alfabetecon inter plenkreskuloj estas en Estonio absurda celo ĉar jam al la fino de la 19-a jarcento la lando ekhavis centprocentan (plenan) alfabetecon!!!
Celo 5: Atingi ĝis 2005 seksan samnombrecon kaj ĝis 2015 seksan egalecon en edukado. En Estonio oni devigas lerni ĉiujn sendepende de sekso kaj "samnombrecon" diktas procento de seksoj reala en la socio kaj ne la preferoj. Seksa diskriminado en Estonio estas ne nur mallaudata sed konsiderata kiel punenda krimo;
Celo 6: Plibonigi la kvaliton de la edukado. No tio ja ĉiam indas.
 
Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Feb 25, 2008, 12:12:47 PM2/25/08
to Estonio

Pri edukado en Estonio
--------------------------------------------------
 
Pri efektiveco de edukado en Estonio notindas ke antaŭnelonge estis publikigitaj rezultoj de Internacia PISA-testo laŭ kio Estonio havas ĝenerale la 5-an lokon en la mondo (pli bonaj estas Finnlando, Hong-Kong, Kanado, Tajvano) kaj la 2-an lokon (post Finnlando) laŭ egalniveleco de scioj.
Dum PISA-testo oni kontrolis lernorezultojn de 15-jaruloj. La rezultoj ĝojige montris ne nur bonan komprenemon de lernantoj sed atestas ankaŭ pri manko de malsukcesaj lernantoj.
Dum la testado evidentiĝis ankaŭ ke en Estonio en estonlingvaj lernejoj estas oli alta nivelo ol en la ruslingvaj.
1983 oni transiris al deviga mezlerneja edukado kio estis 11 jaroj en estonlingvaj lernejoj kaj 10 jaroj enruslingvaj (ruslingvaj lernejoj estis similaj al lernejoj en Rusio). Poste oni aldonis plian jaron, do estonoj devis lerni 12 jarojn kaj rusoj 11. Antaŭ deko da jaroj oni plu ne devigas daŭrigi lernadon gimazinivelan (deviga estas 9 jaroj).
En universitatoj estas studado senpaga je proksimume triono de studlokoj al kiuj oni trafas per konkursoj laŭ lernorezultoj. Malplibonaj junuloj povas studi en pagenda formo. Per ŝtata garantio gestudentoj povas de bankoj pruntepreni monon kaj se oni sukcese finstudas tiam la ŝtato poste mem repagas parton de la ŝuldo. Bonestudantaj studentoj povas ricevi ankaŭ ĉiumonatan stipendion.
Se paroli pri seksa proporcio en universitatoj do tio estas ioma problemo ĉar la taksadrezultoj laŭ kiuj oni akceptas en universitatojn estas rezulto de taksadsistemo en ĝenerala lernejo kio favoras inojn. Do oni parolas pri bezono akcepti en altlernejojn studentojn pli proporcie laŭ sekso (nun plimultas junulinoj) sed de alia flanko la sistemo estas senseksa. Do problemo estas ne diskriminado de inoj sed eble (?) diskriminado de viroj.
Por mi persone ne gravas sekso de nuna aŭ estonta edukita specialisto. Se mi iras al kuracisto, al mi ne gravas ĉu kuracisto estas li aŭ ŝi, al mi gravas ke li/ŝi estu bona kuracisto!
 
Peeter Aitai
 

Peeter

unread,
Feb 25, 2008, 3:05:39 PM2/25/08
to Estonio

> 1983 oni transiris al deviga mezlerneja edukado

KOREKTO

Al deviga 11-jara lernado oni transiris 1973.

(pardonu la eraron)

Peeter
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages