La estonlingva Vikipedio
havas nur unu artikolon pri esperanto
http://et.wikipedia.org/wiki/EsperantoLa artikolo gxenerale estas ne malbona kaj havas plurajn ligojn lau
pluraj temoj.
Kelkaj frazoj tamen aspektas strangaj kaj eble korektindaj.
Ekzemple "Esperanto autoriks on poola silmaarst L.L.Zamenhof kes
avaldas selle kohta 1887 aastal raamatu Unua Libro ("esimene
Raamat")..."
'La autoro de Esperanto estas pola okulisto L.L.Zamenhof, kiu aperigis
pri tio 1887 la libron Unua Libro...'
La unua libro de Esperanto havis nomon "Internacia Lingvo"!!!
Nekorekta estas ankau aserto ke L.L.Zamenhof aperigante la unuan
esperanto-libron estis pola okulisto. Okulisto li farigxis pli
poste...
Tute nekomprenebla restas la aserto: "Esperanto levikut piirab tema
sonavaraline baas, indoeuroopa keeltest redutseeritud grammatika ning
ladina kiri" 'Disvastigxon de Esperanto limigas gxia leksika bazo, la
gramatiko kio estas reduktita el hindo-europaj lingvoj kaj la latina
skribo (alfabeto)'.
Lau la informoj sub diskutoj mi vidis ke versxajne la autoro estas iu
Andres. Cxiuokaze klaras ke nek lingvisto nek esperantisto...
En la artikolo estas ligoj al Esperanto-Asocio de Estonio kaj Tartua
Esperanto-Societo. Ekzistas la ligoj sed koncernajn artikolojn neniu
verkis (gxis nun!!!).
Situacio pri priesperantaj artikoloj en la estonlingva Vikipedio estas
tia ke al mi ne suficxas vortoj por komenti gxin...
Peeter Aitai