Mi resendas al vi la leteron ricevitan de Italio. Jen ghi:
---------- Forwarded message ----------
From:
79a Kongreso de Esperanto en Italujo <kong...@esperanto.it>Date: 2012/2/18
Subject: 200 memzorgantoj invitataj al Mazaradelvalo - Novajhoj de la kongresa urbo!
To:
peeter...@googlemail.comKara ,
Granda gastejo urbocentre je dispono de la kongresanoj.
Koncertoj chiutage, en centra urboplaco che la maro.
Pli ol 500 lernantoj en la urbaj lernejoj.
60 euroj por la tuta kongreso, programo kaj loghado dum plenaj 7 tagoj.
Lau persona iniciato de la urbestro de Mazaradelvalo, Nicola Cristaldi, la urbo Mazaradelvalo provizas al la esperantistoj,
okaze de ilia 79a Kongreso de Esperanto en Italujo de la 18a ghis la 25a de augusto 2012, la tutan konstruajhon Gastejo Sankta Agostino, planata por gastigi rifugintojn kaj helpobezonan personojn.
La gastejo povas provizi simplan loghadon al pli ol 200 personoj, chu per litoj chu per dormosakoj, trovighas en la urbocentro,
800 metrojn, dek minutojn piede de la kongresejo, kiu estas la chemara Hotelo Hopps, la plej granda en la urbo.
En Mazaradelvalo nuntempe jam pli ol 500 infanoj de preskau chiuj lernejoj de la urbo sekvas kurson de Esperanto,
provizita per la helpo de internaciaj volontuloj, Szabi, Konstantin, Marta, Svetlana. En venontaj semajnoj komencighos pliaj kursoj
kaj por infanoj, kaj por junuloj kaj por plenkreskuloj, inkluzive unu por la oficistoj de la urbodomo kaj kelkaj por la instruistoj
de la urbaj lernejoj.
La LKK de la 79a kongreso ofertas la malmultekostan gastejon al chiuj esperantistoj je la simbola prezo de 30 euroj por la tuta
septaga kongreso: tiuj, kiuj jam alighis al la kongreso, povas ghin mendi per retmesagho al la adreso
kong...@esperanto.it;
tiuj, kiuj ankoraŭ ne alighis, ricevas plian favoran kondichon: alighante kaj samtempe mendante la gastejon ghis la 29a de februaro, ilili escepte rajtas pagi la alighkotizon de la unua periodo (30 eurojn, por chiuj ne-italoj kaj por italaj junuloj ghis 30 jaroj) -
do sufichas pagi 60 eurojn kaj vi ghuos kaj la programon kaj la logadon dum la tuta semajno; oni povas pagi per la UEA-konto ikes-p
(Kongreso de Esperanto en Italujo) au per Paypal al la adreso
in...@edistudio.it, au per la aliaj adresoj listigitaj che la kongresaj retpaghoj.
Al Mazaradelvalo oni tre facile alvenas tra la flughavenoj de Trapani (TPS) servita de malmultekostaj kompanioj, kaj de Palermo (PMO). Ankaŭ eblas alveni prame el Ghenovo, Livorno, Civitavecchia, Napolo, Salerno, Kaljaro, Tunizo kaj, kompreneble trajne (
www.fsitaliane.it) kaj buse (
http://www.autoservizisalemi.it/cerca_linea.php el Romo, Napolo, Milano, Bolonjo, Florenco).
La kongresa semajno koincidas kun la chefa festosemajno de la urbo, do pluraj unikaj spektakloj estos videblaj de la kongresanoj.
La Mazaradelvalanoj atendas vin - alvenu multnombre! Se vi volas organizi buson aŭ alispecan karavanon, tuj kontaktu nin:
kong...@esperanto.it,
http://kongreso.esperanto.it