Fwd: reta kurso en la estona per Zoom au simila

34 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 5, 2021, 1:18:04 PM10/5/21
to est...@googlegroups.com

Karaj aktivuloj de la estona Esperanto-movado,

la eúropa komisiono de UEA estas tre maltrankvila pro la maljuniĝo kaj malgrandiĝo de la movado por Esperanto en Eúropo. Ni pensas, ke venis la tempo reagi al tiuj problemoj. Ni kredas ke indas provi allogi novajn homojn, laŭeble junajn, al nia movado. Tiucele ni provas kunordigi kampanjon de retaj kursoj per Zoom aŭ similaj programoj en ĉiuj eŭropaj landoj. La nomo de la kampanjo estas “Eŭropo morgaŭ”, kiu pensigas pri estonta Eŭropo solidara kaj malfermita al solvo de mondaj problemoj, kaj ni provas helpi laŭ niaj eblecoj por reklami pri la kursoj. Esenca parto de la kurso estas doni al la lernantoj informojn pri la strukturo de la Esperanto-movado ĝenerale kaj en via lando por gvidi ilin al la movado.

Kion ni petas de vi?

- kunlabore kun la landaj sekcioj de TEJO kaj ILEI trovi instruiston, laŭeble junan, por gvidi la kurson;

- nomumi organizan respondeculon pri la kurso, kiu tenu la kontaktojn kun la eŭropa komisiono, kun kiu ni pretas diskuti pri la detaloj.

Bonvolu reagi al ĉi tiu mesaĝo al Renato Corsetti, ren...@esperanto.org, kunordiganto de la eŭropa komisiono.

Dankon!

Renato Corsetti

uea, eŭropa komisiono






--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages