Rigo estas inter 28 urboj kie la 9an de junio okazos Tutmonda Skriba Ekzameno de Esperanto!
Gxis la 15a de majo dezirantoj partopreni povas aligxi registrante sin cxe:
Kostoj de la ekzameno por Baltio laux niveloj: B1 - 22 EUR, B2 - 24 EUR, C1 - 27 EUR.
Komenco je la 10.00, loko por aligxintoj estos anoncita poste. Dauxro de B1 - 2 horoj, B2 - 3 horoj, C1 - 4 horoj.
Ne preterlasu la unikan eblecon en jubilea jaro de Esperanto partopreni ekzamenon kune kun pli ol 300 esperantistoj el tuta mondo kaj akiri atestilon pri via lingvokapablo kiu estas agnoskita en Euxropa Unio!
Amike,
Margarita Želve
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio