Esperanto-novaĵoj

7 views
Skip to first unread message

Peeter

unread,
Feb 12, 2008, 11:36:59 AM2/12/08
to Estonio
LA 9a KONFERENCO DE LATVIA ESPERANTO-ASOCIO

La 8an de marto 2008 en la domo de Latva Societo de Rigo (Merkela 13)
en la salono "Ligo" okazos la 9-a Konferenco de Latvia Esperanto
Asocio.

LA TAGORDO:
11.00 - Registrado
11.30 - Malfermo de la konferenco
11.35 - Raporto de la prezidantino M. Želve
Raportoj de la estraro de LatEA
Raporto de la revizoro A. Zigmunde
Diskuto
12.30 - Kafopaŭzo
13.30 - "Baltiaj Esperanto-Tagoj en Ventspils: farita, farata, farota"
- rakontas anoj de Organiza Komitato de BET
Diskuto: ideoj kaj opinioj
14.30 - Impresoj pri la partopreno en la 5-a Azia Kongreso de
Esperanto
en Bengaluro (Hinda Unio), 11-15.02. 2008
- rakontas B. Rozenfelde, M. Timermane
15.30 - Fermo de la konferenco

Dum la konferenco estos ebleco pagi membrokotizon por LatEA kaj UEA,
aliĝi al BET-44, al UK en Roterdamo k.a.
Partoprenkotizo ne ekzistas, bonvolu kunpreni "korbeton" por la
kafopaŭzo.
Dezirantoj tranokti, bonvolu anonci sin anticipe.
Ĉiuj Latviaj esperantistoj estas petataj partopreni kaj informi pri
la Konferenco la samideanojn.
Kontakteblecoj: Margarita Želve: +371 26407174, rete:
margari...@gmail.com


Peeter

unread,
Feb 13, 2008, 1:00:41 PM2/13/08
to Estonio


Novajxgrupo: soc.culture.esperanto
From: "UU-HR" <uu-croa...@gmail.com>
Dato: Tue, 12 Feb 2008

Temo: Nova unitariana-universalista kaj hilelista forumo en Esperanto

Kroatiaj unitarianoj kaj universalistoj (esperantlingva pagxo:
http://free-zg.t-com.hr/uu-hr/indexes.htm ) lancxis por eksterlandanoj
krom
la angalingva ankaux sian esperantlingvan unitarianan-universalistan
forumon
http://uu-hr-eo.site-forums.com/ . En gxi estas malfermita subforumo
pri
universalreligia projekto Hilelismo de L. L. Zamenhof. Estas bonvenaj
cxiuj
interesigxantoj pri universalreligiaj kaj konfesihumanismaj temoj.

Peeter

unread,
Feb 13, 2008, 1:06:19 PM2/13/08
to Estonio

VINTRAJ TAGOJ EN ESPOO (Finnlando)
------------------------------------------------------------------------------------

http://www.esperanto.fi/vttitolo.htm
---------------------------------------------------------------
Vintraj Tagoj en Espoo 8.-9.3.2008
Jaro de lingvoj kaj 100-jariĝo de UEA - ambaŭ en 2008

En 2007 la Vintraj tagoj okazos en Espoo en Hotelo Kuninkaantie
(Lakelankatu 1) dum la semajnfino 8.-9.3.2008.

Bv. noti: Konatiĝo al Esperanto 8.3.2007 je 12.00.

Vintraj Tagoj kaj jarkunveno de Esperanto-Asocio de Finnlando okazos
8.-9.3.2008 en Espoo, kiu en 2008 festos sian 550-jariĝon. La loko
estos hotelo Kuninkaantie, kiu situas proksime de la fervoja haltejo
kaj la mezepoka preĝejo.

La jaro 2008 estas multflanke grava por ni: UN kaj Unesko deklaris la
jaron kiel Jaro de la lingvoj kaj nia kara ĉefasocio Universala
Esperanto Asocio (UEA) festos ĝian 100-jaran jubileon. En la programo
de la tagoj ni traktos tiujn temojn. Krome ni konatiĝos al la
venontjara kongresurbo Roterdamo kaj aŭdos pri la karavano tien.
Esperantokurseto estas aranĝita laŭ intereso kiel dum pasintaj vintraj
kaj aŭtunaj tagoj.

Dum la vespera kunestado ni rememoros la pasintan jubilean jaron kun
fotoj kaj rakontoj pri la multaj aranĝoj. La jubilea skatolo estos
denove surloke por konatiĝo. Jam tradicie, antaŭ la vespermanĝo estas
aranĝita akcepto por membroj de la Societo Nino Runeberg – membriĝu
ankaŭ vi al la subtena societo de EAF.

Multaj certe memoras, ke en Espoo loĝis akademiano kaj multflanke fama
esperantisto Vilho Setälä en la strato, kies nomo estis kaj ankoraŭ
estas Esperantotie (Esperantovojo). En la jaro 1969 la kongresejoj de
la 54a Universala Kongreso de Esperanto estis Teknika Altlernejo kaj
Dipoli en urboparto Otaniemi de Espoo. Dimanĉe post la jarkunveno ni
konatiĝos kun tiuj ĉi famaj lokoj dum rondveturo. La Vintraj tagoj
finiĝos en Kulturdomo WeeGee, kie situas i.a. muzeo de moderna arto
Emma. Post la kafo vi povos memstare konatiĝi kun la WeeGee-domo
(enirpago).

Veturo al Helsinki aŭ al fervoja haltejo de Espoo eblas facile per
publikaj transportiloj kun helpo de lokaj esperantistoj. En Espoo ja
loĝas multaj konataj esperantistoj, i.a. la nuna ĉefdelegito kun
familio, nuna EAF-kasisto, antaŭa prezidanto de EAF kaj antaŭa
prizorganto de membroregisto.

Bonvenon!


--------------------------------------------------------------------------------

Kontaktuloj:

Programo, tranoktoj, manĝoj, vojaĝeblecoj ktp:
Tiina Oittinen, Päivi Saarinen

Aliĝoj: Päivi Saarinen

Kontaktinformoj de Päivi kaj Tiina en la paĝo estraro.

PS 7.1.2008

Peeter Aitai

unread,
Mar 20, 2008, 3:08:12 PM3/20/08
to est...@googlegroups.com
TV

Cxiu scias Farbskatolon, la videoarkivo lau
http://farbskatol.net
Sed konstante aperas novaj lokoj de kie akireblas filmetoj. Iuj novaj
perantoj ecx dissendas podkaste - do veraj TV-programoj (precipe grava
por tiuj al kiu TV sonas magie).

2 novaj fresxaj TV-retadresoj:

http://www.ustream.tv/channel/dissendoj-de-esperanto-20-tv

http://worldtv.com/esperanto_2.0_tv

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages