Kien kreski en Esperantujo?

6 views
Skip to first unread message

Peeter

unread,
Jun 29, 2007, 11:09:13 AM6/29/07
to Estonio

KIEN KRESKI EN ESPERANTUJO?

Hans Fechler


Eble vi demandas vin, kiu metis tiun Hans Fechler sur tiun ĉi lokon
ĉi tie. En la jaro 2005 mi faris prelegon en la Hamburga Esperanto-
grupo pri la temo «Kiel vivigi interurban partneran interrilaton ?”
Kaj post tiu prelego Jürgen Wulff invitis min, fari kontribuon ankaŭ
dum tiu ĉi nuna kongreso. Do mi staras ĉi tie.

Ke mi elektis tiun ĉi temon, tio havas plurajn kaŭzojn. Certe, la
titolo spegulas la kongresan temon. Sed al la en ĝi vivantaj – eble
provokaj - demandoj kondukis min miaj spertoj en Esperantujo. Mi
observas konfuzan miksaĵon, kiu konsistas unuflanke el senhelpeco,
senkuraĝo, pesimismo kaj aliaflanke el firma, senzorga rigardo en
bonan estontecon. Do mia demando: En kia rilato kaj en kiun direkton
ni povus kreski? Mi diros al vi, kiujn respondojn mi trovis por mi
mem. Tio signifas, ke mi prezentos al vi nur mian – por tiel diri –
‘propran rakonton’ – kaj mi invitas vin, kompari ĝin kun viaj propraj
spertoj kaj rakontoj.

Konfuza situacio


Unue mi skizos kelkajn por mi konfuzajn spertojn.

1. En Esperanto akturell (dua kajero 2006) Werner Pfennig demandas
“Ĉu Esperanto atingis sian finon?“ (Ist Esperanto am Ende?”). Li
parolas pri radikala interna ŝanĝiĝo de la Esperanto-movado – tiom
grava kiom neniam antaŭe. Pesimistoj kredas, ke Esperanto atendus sian
morton. Kaj W. Pfennig priplendas tendencon de retiriĝo de geamikoj,
kiuj tamen kontinuas uzi Esperanton, sed rifuzas la kontakton al la
asocio. Kaj li demandas, kiel oni povus ŝanĝi ilian paralizan
senkuraĝon denove al ĝojo pri Esperanto. Kaj laŭvorte: “Kaj ankau ni,
la praktikantaj lingvoamikoj ne vere scias, kiel nia ideo realiĝos kaj
ĉu Esperanto havos en ne tro fora tempo iun estontecon.” (Ea 2/2006, p.
11)

2. En la sama kajero Alfred Schubert komentas la de Werner Pfennig
donitan pritakson de la situacio. Li konsentas, ke fakte multaj
asocietoj kaj kluboj plendas ĉiam denove pri foriĝantaj membroj. Li
parolas – same kiel Pfennig – pri grandaj ŝanĝiĝoj, tra kiuj iras la
Esperanto-movado. Tamen li estas konvinkita, ke tiuj ĉi ŝanĝiĝoj
kondukos nin al nova Esperanto-kulturo. En nia nuna tempo preskau
neniu membriĝas en asocio, “por servi al iuj altaj idealoj”, sed nur
se tia membriĝo havas valoron por li / ŝi mem.

“Multaj el ili ne havas intereson je ‘Movado’, sed volas utiligi sian
tempon por io pli bona. Sed kio estas tiu ‘pli bona’, tion ili decidas
mem.” El tiu ĉi nova generacio de Esperanto-parolantoj evoluas – laŭ
Schubert – nova Esperanto-kulturo, kiu konsistas en tio, uzi
Esperanton por propraj celoj. “Hodiaŭtempe multaj Esperanto-parolantoj
volas pasigi sian liberon tempon kun homoj kun samaj ideoj kaj celoj,
sed ne partopreni en la disvastigo de la lingvo. Ĉi tiu nova generacio
estas la estonto de Esperanto... Esperanto ne atingis sian finon, sed
sian komenciĝon.” (Ea 2/2006, p.3)

Jam en la unua kajero de 2006 Alfred Schubert montras grandan
optimismon rilate al la ŝancoj de estontaj ŝanĝiĝoj. “Esperanto ne
plu ekzistas kiel movado, sed la movado fariĝis parto de vasta
komunumo, en kiu plej diversaj homoj kaj plej diversaj organizaĵoj
volas atingi la plej diversajn celojn. Ĉu tio estas problemo ? Certe
ne. Kontraŭe. Tio signifas, ke Esperanto fariĝas vera lingvo...
Esperanto vivas. ... Do, ek, anoj de la plej inteligenta
popolo!” (2006/1, p.3)


3. Multe malpli optimisma, sed tamen tre pasia kaj celo-orientita
sonas tio, kion oni aŭdas kaj legas de Renato Corsetti. En Heroldo de
Esperanto (17:2006, dua decembra eldono, p.2) li skribas: “... la
problemo de la nuna movado ... estas objektiva: ĝi ŝuldiĝas al la
ekapero de monda imperio, kiu havas sian lingvon kaj tre efike
disvastigas ĝin. Fronte al tiu problemo, kiun Zamenhof eĉ ne
antaŭvidis, ni sentas nin senhelpaj.” Corsetti neniel volas akcepti,
ke nia reago al tia senkuraĝiga situacio ekzistu en tio, ke ni
retiriĝas kaj kreas propran neston kaj nur zorgas pri niaj propraj
aferoj. Ni ja kontraŭe “estas malgranda grupo de idealistoj, kiuj
provas enkonduki revolucian novaĵon, sed la mondo ĉirkaŭ ni ne volas
aŭdi ĝin...”. Kaj li kontinuas: “Mi provis ĝisnaŭze revenigi al la
idealo de Zamenhof, kiu estis multe pli granda viziulo kaj multe pli
danĝera revoluciulo ol ni nun.”

Ankaŭ dum la pasinta kongreso en Braunschweig li akcentis tiun
rilatecon al Zamenhof kaj al ties celoj. Zamenhof, Corsetti diris,
estis homo, kiu interesiĝis pri homoj, kiuj interbatalis kaj vivis en
ŝajne nesolveblaj konfliktoj. Li volis malebligi konfliktojn kaj
militojn, transformi la mondon al paco. Li ne nur volis ebligi
senkostan vojaĝon per la pasporta servo aŭ trovi edzan partneron aŭ
krei literaturon.

Laŭ Corsetti en Eŭropo la Esperanto-movado estas matura, stabila,
regula. Ĉio sur bone ordigitaj vojoj, ĉiam ripetiĝas la samo. Tamen –
Corsetti kvazaŭ konfesas – ankaŭ en Eŭropo ni havus ŝancojn, se ni
denove eliras el la ideoj de Zamenhof, ĉar ekestas en Eŭropo ĉiam pli
da problemoj kaj konfliktoj. Sed mankas ĉe ni nova sango, junaj, novaj
ideoj. – (Tiun ĉi por mi tre surprizan kaj pasian rezonadon de Renato
Corsetti mi stenografie savis por mia propra rezonado kaj memoro.)


Werner Pfennig, Alfred Schubert, Renato Corsetti – tute ne unusona,
harmonia voĉo el Esperantujo. Oni do povas diri: ni troviĝas en kriza
situacio. Krizo estas tempo, kiu invitas al demandoj. Estas tempo, kiu
permesas eĉ dubojn ankaŭ pri tiuj ĝis nun netuŝeblaj principoj kaj
pensmanieroj, kiuj formas firmajn brikojn en nia Esperantuja identeco
kaj memprezentado al la mondo. Vera kresko de ekkono nur estas ebla,
se oni riskas fari paŝojn en nekonatan, nefamiliaran regionon. Sed kio
povus esti tiu ĉi nova tereno, al kiu Corsetti nin invitas kaj volas
puŝi nin? Kien rigardi kaj iri?


„En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan
malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la
diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu
disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni
edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas
fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur al korto, chio ĉe ĉiu paŝo igis
min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole rusoj, poloj, germanoj,
hebreoj k.t.p.” (eltiro el privata letero al s-ro B. (N.Borovko)
Originala verkaro. Joh. Dietterle. Leipzig 1929, p. 418)


Sed espero kreskas


Zamenhof en sia tempo povis eliri de la impreso, ke la konfliktoj
inter la homoj de lia urbo elkreskis el la malkapableco,
interkompreniĝi per reciproke konata lingvo. Kaj pro tio li
konvinkiĝis, mi citas: “ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ
almenaŭ la ĉefa, kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin
en malamikaj partoj.”

Sed lia profunda orientiĝo kaj motivo estis tiu de idealisto: nome
lia konvinko, ke ĉiuj homoj estas gefratoj kaj ke la tasko estas,
forigi malamon kaj maljustecon inter la popoloj kaj vivi en tia
maniero, ke la homaro sin komprenas kaj sentas kiel familion. Tio
estis lia idealo kaj celo.

Se ni volas firme teni tiun ĉi celon kaj idealon, al kiu Renato
Corsetti strebas revenigi nin, tiukaze ni devus ekkoni kaj agnoski,
ke multe pli da homoj partoprenas en tiu celo, ol ni eble ĝis nun
volis vidi kaj akcepti. Tiu ideala afero, de kiu la koro de Zamenhof
estis plenplena, hodiaŭ estas realigata laŭ 1000 kaj pli da vojoj. Se
ni ĉirkaŭrigardas, ni povas observi, kiom da homoj en tiom da
projektoj kaj institucioj klopodas, realigi iun faceton de la ampleksa
idealo. Per la celo kaj ties multaj konkretigeblaj aspektoj ni estas
interligitaj kun vere tre multaj homoj, kiuj estas niaj veraj
“samideanoj”. Eble en la agnosko de tia vasta kaj sinergia kunlaboro
povus esti io nova por ni.

Tio ankaŭ signifas, ke nia decido por nia celo ne donas al ni iun ajn
superecon. Ni nek estas “unika”, nek “la plej inteligenta popolo” ,
kaj cetere dubebla restas, ĉu ni disponas pri la sola plej inteligenta
solvo. Ni pretervidus ke ni estas konfrontita al tre kompleksa socia,
politika, morala problemaro, al kiu simplaj solvoj ne taŭgas.

Sed espero kreskas , ĉar kelkaj Esperanto-asocietoj jam komprenas
tion. Ili serĉas la kunlaboradon kun la “eksteraj samideanoj”.

Mi montros al vi tri ekzemplojn tiajn.

1. En Ea 2006/2 Alfred Schubert raportas pri la komuna printempa
kunveno de la landaj Esperanto-Asocioj de Bayern kaj Baden-Württemberg
komence de 2006 en Neu-Ulm. Celo de la kunveno, organizita de Alois
Eder kaj lia teamo, estis, “elkonduki Esperanton el la mem elektita
izoliteco”. La titolo de la raporto: “Heraus aus der Isolation. Tagung
geht neue Wege.” (Ni eliru el nia izoliteco. Kunveno iras novajn
vojojn.“ Oni volis atingi tiun celon per invito al multaj organizaĵoj
en la urbo Ulm, partopreni en t.n. “Markt der Möglichkeiten” (Foiro de
eblecoj kaj ŝancoj). Ili montru siajn proprajn vojojn al la komuna
celo: La engaĝiĝo por la gardado de la homaj rajtoj. Tiel Alfred
Schubert resumas.

2. Alia kuraĝiga ekzemplo estis la partopreno de la Hamburga
Esperanto-grupo je la “Festivalo de Kulturoj” en septembro 2006 sur la
universitata studkampo. La temo de tiu ĉi festivalo estis “Respekto
kiel bazo por komuna kunvivado”. Parto de la evento estis, ke granda
karavano marŝis kaj dancis tra la urbo. Resume Jürgen Wulff konstatas:
Entute granda sukceso por paca kunvivado de la kulturoj kaj ankaŭ
sukceso por la informlaboro de la grupo. (Ea 2006/5, p.8)

3. Tria bona ekzemplo. Ea 2006/6 raportas pri unuafoja partopreno de
la svisa Esperanto-organizo en la plej granda ĉiujara nacia foiro
“Comptoir Suisse” en Lausanne. La ĉijara temo estis “Daŭropova evoluo
– la futuro de la planedo”. Kaj la asocio havis la ŝancon, prezenti
sin en la speciala ekspozicio de la foiro, kiu temis pri komunikado
kaj montri sian apartan kontribuon al la temo. Kaj Stefano Keller tre
kontente raportas: “Tiel, ni ricevis la viziton de la bonaj personoj,
tiuj kiuj estas mense malfermitaj kaj serioze interesiĝas pri la
hodiaŭaj problemoj influantaj nian tre proksiman futuron.” (p.12)


Do tri kuraĝigaj ekzemploj, certe ne la solaj en nia komunumo. En
tiaj eventoj de kunlaboro montriĝas salutinda aspekto de la futuro de
nia agado: esti parto de la tre variaj klopodoj multlokaj por
konservado aŭ kreo de vivofavora medio kaj por la konstruo de mondo
tiom paca kaj justa por ĉiuj homoj kiom eblas. Tie nia futuro.


La lingvo Esperanto – en kia rolo?


Alia demando mia celas al la rolo, kiun la lingvo Esperanto povas
ludi por la realigo de tiu multavoje konkretigebla celo. Unue mi volas
demandi el la pozicio de la Esperantista komunumo, do pri nia interna
komunikado rilate al la lingvo Esperanto.

1.

Esperanto sendube estas genia verko. Ni ĉiuj estas certaj pri tio. Ni
ne bezonadas ĉiam denove novajn pruvojn por tio.

Tamen mi prezentos aldonan agnoskon : Prof. Rainer Arntz, ĉefo de la
instituto por aplikata lingvoscienco de la universtito Hildesheim,
regas ĉirkaŭ 10 lingvojn. Se oni volas inciti entuziasmon en lia koro,
sufiĉas doni al li la temon “Esperanto”. Mi memoras, ke li diris: “Oni
ne povus konstrui kaj krei ion pli bonan.” (rilate al planlingvo,
memkompreneble!)

Esperanto estas relative facile lernebla komunikilo. Ĝi ebligas pli
rapidan kaj egalrajtan alproksimiĝon inter homoj, kiuj sen ĝi pro la
barilo de la malfacile akireblaj etnaj lingvoj ne trovus reciprokan
kontakton. Do granda avantaĝo – se temas pri perlingva
interkompreniĝo.

2.

Plua tre grava funkcio de la lingvo Esperanto ŝajnas esti en tio: La
decido por tiu ĉi aparta lingvo permesas kaj faciligas konkrete
senteblan komunan identecon, pli facilan ol venus kaj fluus el la
multe pli abstrakta komuna celo. La esperoj kaj emocioj, kiuj propre
estas nutrataj de la celo en la fono, estas metataj sur la ilon, kiun
Zamenhof kreis por realigo de tiu ĉi celo. Lingvo en tia rolo ligas la
emociojn kaj tiamaniere ebligas al la Esperantistoj, senti sin kiel
anoj de valora ideo. En tiu ĉi funkcio la lingvo liveras la lojalecon,
necesan por la pluvivo de ĉiu grupo. Sen tia konkreta identigilo
minacas la perdo de komuneco, disiĝo.

3.

Tamen ni atente observu, kien tiu ĉi dinamiko povas konduki nin.

En la libro de Boris Kolker “Vojaĝo en Esperanto-Lando » (Rotterdam
2002) oni trovas sur paĝo 58 kvazaŭ himnan tekston de Nadja Andrianova
sub la titolo “Glorkanto al Esperanto”:

“Ho, mia kara lingvo Esperanto,

miraklo vera kaj neripetebla,

ŝlosil’ magia, kiu malfermadas

ĉe ĉiuj landoj, kontinentoj pordojn,

kaj same – de la bonaj homoj korojn.

Ho, kara nobla lingvo Esperanto,...

Ĝis lasta spiro kun fervoro

mi gloros, benos vin

el tuta mia koro...”


Ankaŭ Claude Piron kontribuis al tiu ĉi libro (p.33). La titolo de
lia kontribuo:

“Mi kredas je la bono. Mi kredas je Esperanto.”

Kaj tie li skribas konfesante: “Mi kredas, ke ĝi povas forigi multajn
suferojn, pri kiuj homoj ne konscias, kaj kiuj estas ligitaj al la
manko de interkomprenilo..

Ĝi (Esperanto) naskiĝis el la boneco de unu homo. ... Jes, ĝi (la
lingvo Esperanto) estas bona.”


Du ekzemploj por admiro, kiun oni taŭge nur povus priskribi, se oni
uzas teologiajn kategoriojn kaj terminojn. La lingvo, kreita de kiom
ajn bona homo –, ricevas sakramentan karakteron, kvazaŭ ĝi efikus per
si mem garantiante benoplenajn rezultojn.

Mallonga rigardo por ekzemplo en la historion de la mesaĝo de Jesuo
Kristo povus helpi, ne forgesi, kian sorton povas havi bona donaco,
kiun bona homo metis en la ne nur bonajn manojn de ni homoj. Kaj same
ankaŭ tiu bona ilo Esperanto povas kaj povos esti uzata por ĉio tio,
kion ni homoj estas kapablaj fari.

4.

Kaj plua observo apartenas en tiun ĉi kadron:

En nia ĉiutaga interna komunikado en Esperantujo ni ofte uzas la
vorton “Esperanto” en la rolo de metafora esprimo por io, kio propre
estu priskribata kiel intenco kaj agado de ni homoj. Mi donos kelkajn
ekzemplojn:

ð Mi legis “Dum suna frusomera vetero estis multaj interesaj
konversacioj kaj ofte subteno de la vizitantoj por la celoj de
Esperanto.” (Ea 2006/5, p.8) Demando mia: ĉu la lingvo Esperanto povas
havi celojn en si mem? Kial la homoj tie ne parolas pri siaj propraj
celoj, kiujn ili volas atingi pere de Esperanto?

ð Mi trovis jenon: “La celo de la kunveno estis, konduki Esperanton
el la mem elektita izoliteco.“ (Ea 2006/2, p. 17) – Mi demandas: Kiu
sentas sin en izolita pozicio? La lingvo Esperanto? Certe ne, sed
homoj, kiuj laboras por celo uzante la lingvon Esperanto.

ð Ankaŭ tion mi legis: “Kiun vojon Esperanto iros en la estonteco?
(Ea 2006/2, p.11) Kiu iras la vojon? La lingvo? Mi pensas, ke estas
homoj, kiuj iras sian vojon.

ð Aŭdu tion: “Ĉu Esperanto atingis sian finon – Ist Esperanto am
Ende?” (p.11) – aŭ eble nur niaj ĝis nun firme tenataj konvinkoj pri
tio, kion ni Esperantistoj povas efiki kaj atingi per la lingvo
Esperanto en tiu ĉi mondo.

ð Kaj finfine tion: “Esperanto ne plu ekzistas kiel movado.” (Ea
2006/2, p.3) Ĉu ĝi vere iam ekzistis kiel movado?


La sociologia fako, kiu okupiĝas pri tiaj fenomenoj, nomas tiun ĉi
lingvouzon: “Verdinglichung” – “objektigo” en speciala senso (vidu en
PIV sub “objekto”, dua senso): Tio signifas, ke ni konceptas kaj
traktas “produkton de homo kvazaŭ ĝi estus io alia ol homa
produkto” (Berger/Luckmann, p.95). En niaj lingvaĵoj Esperanto ja ofte
ne plu estas traktata kiel homa produkto, sed kiel io kvazaŭ veninta
kaj donacita de ekstere, kvazaŭ ĝi ne estus farita de homo kaj
lernita, parolita, privarbita, uzita por celoj de homoj. Ĝi aperas
kvazaŭ ĝi havus memecon, estus sendependa estaĵo, kiu mem havas
celojn, troviĝas en malagrabla situacio, iras sian vojon, havas
propran sorton, eble atingos finon aŭ “vivu por ĉiam” (novjara saluto
al mi).


Ŝajnas aŭ eĉ faktas, ke Esperanto por ni Esperantistoj estas pli ol
nura lingvo. Ŝajnas, ke ĝi posedas propran efikotaŭgan forton kaj per
si mem povas garantii bonajn rezultojn. Nia interna komunikado, sed
ankaŭ niaj varbaj agadoj eksteren spegulas kaj nutras tiun ĉi
konvinkon.


Do, pro la maniero laŭ kiu ni parolas pri ni mem kaj Esperanto,
ŝajnas esti tre urĝe, tiri utilon el esploroj, kiuj ne kreskis interne
de nia komunumo sed ekstere de ĝi en sciencaj fakoj, kiuj okupiĝas pri
la temo de interkultura komunikado kaj ĉirilataj temoj. Eble ni ja
pretervidas faktojn, al kiuj ni nepre devus doni nian atenton.

La demando do estas: ĉu oni ie disponas pri spertoj kaj ekkonoj, kiuj
povus helpi al ni, meti la priskribon de nia tasko kaj de niaj esperoj
sur pli taŭgan, fidindan – ankaŭ por aliaj homoj pli konvinkan bazon?
Ĉu ni eble troŝarĝas la lingvon Esperanto per tro altigitaj atendoj,
al kiuj ĝi tute ne povas konformi? Ĉu ni plivastigu nian perspektivon
studante tiajn esplorojn? Ĉu tie eble atendas nin io nova, je kio ne
nur Renato Corsetti sopiras?


Lingvo kaj kontakto – ĉu iu ajn garantio?


La rezulto de esploroj en la tereno de interkulturaj komunikado,
renkontiĝoj kaj kunlaboro estas tre unusence klara: nek uzado de
lingvo per si mem, nek eĉ kontakto per si mem garantias, ke
interkultura lernado okazas, ke oni akiras interkulturan kompetenton,
ke evoluas konscio de mondvasta interkompreniĝo kaj interligiteco, ke
rezultas alproksimiĝo al la renkontita fremdeco. (Vi eble rimarkis, ke
mi citis kelkajn celrilatajn erojn el niaj statutoj).

Disponi pri komuna lingvo kaj fari kontaktojn certe estas necesaj
bazaj kondiĉoj por la ĵus cititaj celoj, sed: ili garantias nenion.
Do, ankaŭ Esperanto estas nura ŝanco kaj bazo, sed ĝi garantias nenion
plu. Tiuj ĉi celoj niaj bezonas ion aldonan por esti realigataj. Ne
ekzistas mallongigo.

Historio kaj nuntempo nepretervideble instruas, ke uzo de komuna
lingvo ne rezultas en interkompreniĝo, nek en nia ĉiutaga vivo, nek en
la internaciaj rilatoj. Kaj la samo validas ankaŭ por la internaj
rilatoj en la Esperantista komunumo. Nur atentu la konflikton inter la
homoj, kiuj reprezentas UEA kaj la homoj, kiuj reprezentas la asocion
Esperanta Civito. La historiistoj inter ni povus provizi nin certe kun
multaj konfirmantaj ekzemploj. Do, ankaŭ la lingvo Esperanto ne per si
mem plivastigas nian komunikadan kompetenton, kaj certe ne nian
interkulturan.


Kial – malgraŭ tiaj ne tre esperigaj spertoj – kial do ni plutenas
tiom da rezisto, akcepti, ke ni devas aldoni ion pluan al tio, kion ni
jam faras? Mi renkontis jenon:

La filozofo Immanuel Kant diris: “La stato de paco inter la homoj ne
estas natura, sed ĝi devas esti produktata.” (Immanuel Kant 1724-1804
“Pri la paco”).

Kaj de Ken Wilber, filozofo en nia tempo, kelkaj nomas lin “Albert
Einstein de la esploro pri konscio” – de li ni aŭdas ion saman: “La
tutmonda (global) perspektivo ne estas ennaskita (natura) al ni. Ni ne
venas en tiun ĉi mondon kune kun ĝi. Ankaŭ la plej fruaj homoj
(Hominiden) ne estis ekipitaj per ĝi. ...Tutmonda perspektivo estas
malofta, elita, eksterordinara perspektivo de granda profundeco, kaj
ne estas multaj homoj, kiuj vere atingas tiun profundecon. " (Ken
Wilber, p.207) Mi estas certa, ke Zamenhof apartenis al tiuj malmultaj
homoj.

Eble povus iomete helpi, pripensi rilate al Esperanto ankaŭ tion,
kion Ken Wilber diras pri la disvastiĝo kaj uzado de la interreto. Pri
la interreto oni diras, ke ĝi estas tutmondeca, kaj pro tio ankaŭ la
konscio kiu uzadas ĝin, estas tutmondeca. La reago de Wilber: “But
that’s not true at all!” “Sed tio entute ne estas vera!” (Ken Wilber,
p. 391) “La komputera tekniko nur estas teknologia bazo, kiu povas
subteni la mondocentritan perspektivon, povas subteni la tutmondan
konscion, sed ĝi tute ne garantias tion.” (Ken Wilber, p. 391)

Same ankaŭ pri la lingvo Esperanto oni povus (aŭ eĉ devas) diri, ke
ĝi estas mensa ilo kaj helpa strukturo, “kiu – laŭ Wilber - ne jam per
si mem garantias internajn ŝanĝiĝojn, por ne paroli pri tutmonda
konscio.” (Ken Wilber, p. 391)

Do sur la vojo al nia celo, kiel ni priskribas ĝin en niaj statutoj
kaj tenas ĝin en niaj koroj, atendas nin "internaj ŝanĝiĝoj". Io
aldona al tio, kion ni jam faradas, estas postulata de ni.


Interkultura kompetento – malfacila tasko


Ekzistas kelkaj kaŭzoj, kiuj povus senkulpigi nin, sed kiuj samtempe
montras al ni la malfacilecon de la tasko, kiu atendas nin. Unua kaŭzo
povus esti en tio, ke ni tute ne dependas de la sukceso de niaj
interkulturaj kontaktoj. Ĉu niaj kontaktoj estas daŭrantaj aŭ ne, ĉŭ
ni akordas aŭ ne, tio ne vere gravas. Ni ne bezonas tian sukceson por
pluvivado, ni ne dependas de sukcesoplenaj ekonomiaj kaj politikaj
interrilatoj. Ni ne partoprenas en la solvado de inter-etnaj, inter-
religiaj kaj politikaj konfliktoj. Ni ne helpas akordigi rivalantajn
konceptojn pri homaj valoroj. Pro tio nenio premas nin, priatenti kaj
esplori, kiel kaj kiom interkulturaj diferencoj influas la rezultojn
de kontaktoj kaj interkommunikado. Ne estas natura tasko por ni.

Sed la alta pretendo, kiu estas ligita al la celo de Zamenhof,
bezonas ekspertojn sur tiu ĉi tereno, kaj ni disĉiploj de Zamenhof
propre devus esti tiuj ĉi ekspertoj. Sed ŝajnas, ke ni trovas tiujn
ekspertojn nur tie, kie kompetenta agado en interkulturaj rilatoj
estas nepra kondiĉo por sukcesa internacia kunlaborado kaj kie la
esploro de la kaŭzoj de malfacilaĵoj in tiaj interrilatoj estas urĝa
tasko.


Jürgen Beneke, emerita profesoro kaj multjara estro de la esplora
instituto por interkultura komunikado de la universitato Hildesheim
estas eminenta, elstara eksperto en tiu nia problema tereno.

Li povus iomete konsoli nin: en teksto lia kun la titolo
“interkultura agadkompetento – hodiaŭ pli necesa ol iam ajn antaŭe” –
ni povas legi: “Dum longa tempo oni aŭ tute neis aŭ bagateligis, ke
problemoj en la internacia kunlaborado havas kulturajn kaŭzojn. Oni
diris, ke tiu, kiu estas fakulo en sia laborkampo kaj kiu aldone estas
iomete sensiva rilate al interhomaj kontaktoj kaj kiu estas tolerema,
ke tia homo estus sufiĉe ekipita por sukcesa agado sur internacia
kampo. Sed oni devis ekkoni, ke tiaj kvalitoj ja estas nepraj, tamen
ili ne sufiĉas. Oni devas aldoni konsiderindan kvanton da scio kaj
kapabloj, por atingi sukcesan agadon.” (Jürgen Beneke, p. 93f.)

Kaj ni devas ankaŭ atenti, ke Beneke konstatas: “La nura kontakto kun
aliaj kulturoj ne aŭtomate rezultas en plibonigo de la komunikado. Oni
dum jaroj povas malbone interkomuniki kaj ne rimarki tion. El tio
sekvas, ke necesas konscia klopodo, kiu ampleksas scion, evoluigon de
la konscio kaj rezonadon por atingi plibonigon.” (Jürgen Beneke, 93f.)
Se ni akceptas tiujn ekkonojn, ni ne plu povas kredi, ke per la lingvo
Esperanto (mi citas) “ni estas ekipitaj al la plej rekta interkultura
komunikado” (Femina 1, p.4). Plu tenante tiun ĉi kredon, ni simple nur
trompus nin mem.


Ni renkontas pluan malfacilaĵon, kiun Jürgen Beneke jam menciis kaj
kiu karakterizas ankaŭ la kontaktadon pere de Esperanto. La kontaktoj
dum niaj kongresoj, seminarioj kaj rondvojaĝoj de unuopaj
Esperantistoj el foraj landoj – tiuj kontaktoj havas nur mallongan
daŭron kaj pro tio Interkulturaj diferencoj kaj tiurilataj malakordoj
ne havas ŝancon esti rimarkataj. Denove Jürgen Beneke: “Ĉi tiuj
interkulturaj diferencoj ĝenerale estas rimarkeblaj nur post pli longa
tempodaŭro, nur tiam, kiam la eŭforiaj atendoj de la “miela tempo”
cedis al la seniluziiĝoj, kiuj rezultas el la ĉiutagaj konfliktetoj.
Tiukaze la klimato de la kunlaboro rapide povas malboniĝi en tia
grado, ke la projekto devas fiaski.” (Jürgen Beneke, p. 91) Sed ankaŭ
tiuĉikaze la kaŭzoj por la fiasko ofte restas kaŝitaj. La fiasko ofte
estas atribuata al personaj deficitoj de la alia flanko aŭ al banalaj
lingvaj miskompreniĝoj. “Kulturaj kaŭzoj nur malofte estas supozataj,
nek por la konduto de la aliulo nek por la propra konduto.” (Jürgen
Beneke, p. 97)

"En la ekonomia tereno cirkulas taksokalkulo, laŭ kiu 60 ĝis 70
procentoj el ĉiuj internaciaj

«Joint Ventures» fiaskas pro interkulturaj malakordoj." (Jürgen
Beneke, p. 91)


Stilo de komunikado – la vera “kulpanto”


Kaj estas tria senkulpiga malfacilaĵo, kiu estas komuna al ĉiuj, ne
nur al ni Esperanto-amikoj. Kontraŭe al la konvinko de Zamenhof – li
ankoraŭ ne povis scii tion - oni nun povas scii, ke la problemoj ne
tiom rezultas el la diverseco de la lingvoj , sed el la diverseco de
la ne akordantaj kulture formitaj “stiloj de komunikado”. Tiuj niaj
komunikadaj stiloj apartenas al la ne konsciataj memkompreneblaĵoj de
nia vivo. Tamen diferencoj en la stiloj estas multe pli gravaj kaj
influriĉaj por la rezulto de la interŝanĝo kaj de la kunlaboro ol la
problemoj de la nur lingva interkompreniĝo. La ĉiutaga vivo nia estas
plena de aŭtomatigitaj, do ne plu konsciaj kondutaj trajtoj, kiuj
tamen formas la bazon de nia memkonscio kaj sento de identeco.

Jürgen Beneke kolektis amason da ekzemploj de tiuj kulturaj
dimensioj, en kiuj homoj el diversaj kulturoj povas diferenci. Mi
citos nur kelkajn el ili: Jam dum la komenca intersalutado: Ĉu doni
manon aŭ ne? Ĉu diri aŭ demandi la nomon kaj eĉ la profesion aŭ ne? Ĉu
tuj transdoni la donaceton aŭ ne? Kiel reagi al ricevita donaco? “La
sencon de la donacado oni nur povas ekkoni el la kulturinterna
perspektivo mem – se entute.” (Jürgen Beneke, p. 99)

Mi trovis konkretan ekzemplon por tio en libro de Galsan Tschinag. Li
estas estro de la tribo de la Tuvinoj, nomada popolo en centra azio ĉe
la piedoj de la montaro Altajo. Tschinag estas intertempe ankaŭ fama
verkisto kaj poeto kaj skribas en germana lingvo, ĉar oni estis
sendinta lin por studado al Leipzig. Tial li sentas sin hejmece en du
kulturoj. Mi citas: “Ĉe la Tuvinoj oni ne donacas nur unusolan
objekton. Se vi volas doni al mi kudrilon, vi aldonas
herbotigon.” (Galsan Tsching, p. 210).

Aŭ dum la manĝado: Ĉu diri 'Bonan apetiton!' aŭ ne? Ĉu babili aŭ
silenti? Dum interparolado: Ĉu daŭre teni kontakton de okulo al okulo?
Ĉu estas afable multon rakonti pri si mem aŭ tute ne? Ĉu uzi la
vorteton 'ne' estas permesata aŭ ĉu ĝi kontraŭe estas spertata kiel
netolerebla malafableco? Kiel lingve formuli 'inviton'; kiel ekkoni ĉu
'invito' estas vera invito aŭ nur rita fino de la interparolado? Kiel
oni dum interparolado ŝanĝas la rolon de parolantoj? Ĉu oni rajtas
interrompi aŭ ne? Denove Galsan Tschinag al sia partnerino en
intervjuo: “Mi rakontas al vi ĉion, kion mi volas diri al vi. Kaj ne
interrompu min, ĉar interrompi nomadon en lia parolada fluo signifas,
ke vi volas subigi lin, limigi lin, strangoli lin.” (Galsan Tschinag,
p. 7). Lia libro “En la lando de la koleraj ventoj / Im Land der
zornigen Winde” estu deviga legaĵo por lernantoj pri interkulturaj
diferencoj kaj fenomenoj.

Resume: Ni devas akcepti, ke ne ekzistas t.n. “normala konduto“ , kiu
validas ĉie en la mondo. Kaj eĉ pli: ni tute ne devas atendi de homoj
en aliaj kulturoj tion, kio por ni estas niaj “memkompreneblaĵoj”.
Iliaj “normalaĵoj“ same kiel la niaj dependas de niaj reciprokaj
kulturoj.

“Jes, ekzistas kelkaj kondutaj eroj, kiuj povas esti rigardataj kiel
ĝenerale humanaj, sed ili estas multe pli maloftaj kaj pli malvaste
validantaj, ol ni tre ofte supozas... kaj ili ne estas tiom konkretaj
kaj specifaj, ke ili povus sufiĉi por pli ampleksa
komunikado.“ (Wolfgang Christian Schneider, p. 52)

Neŭtraleco ne eblas


Forta malfacilaĵo por ni Esperanto-amikoj, akcepti la ekkonojn de la
eksteraj ekspertoj, ŝajnas fonti el tio, ke ni komprenas kaj rigardas
nin gardantoj de ĉies kultura identeco. Prenu jenon: Nicolino Rossi,
direktoro de la Esperanto-katedro en Neapel / Napoli, diris: “Fakte
Esperanto taŭge garantias kaj protekton kaj egalrajtecon al ĉiu lingvo
kaj kulturo.” (HdE 2:2007, p.2) Aŭ jenon, kion mi povis legi en
protesta letero al kanceliero Helmut Kohl(1995): “Esperanto estas la
sinonimo por neŭtrala kaj egalrajta multakultura integriĝo”.

Ni tre volonte montras al la “neŭtraleco” de la lingvo Esperanto.
Esperanto garantias neŭtralajn interrilatojn, ni diras. Sed tiu ĉi
aserto kaj kredo konfliktas kun la fakto, ke la parolantoj mem neniam
povas esti neŭtralaj. Nek nia pensado, nek nia intenco, nek nia
parolado, nek nia komprenado povas esti neŭtralaj. Ni ne povas
kontesti kaj kaŝi niajn kulturan devenon kaj lokon. Konscio neniam
estas neŭtrala, ĝi ĉiukaze estas formita de geografio, historio,
mondkonceptoj, religiaj konvinkoj ktp. Kiam ni eniras renkontiĝon, ni
portas en nia dorsosako (kaposako) niajn kredojn, niajn konvinkojn,
nian ĉiurilatan devenon.Neniu bonvola intenco povas liberigi nin de
ĉio tio.

“Ni ne povas fuĝi el la propra kulturo, same kiel ni ne povas fuĝi el
nia propro korpo kaj el nia propra lingvo.” (Bernhard Waldenfels, p.
109)

Ĉio, kion ni montras kaj vivas en nia ĉiutaga komunikado, tion ni
ankaŭ montras kaj vivas, kiam ni parolas Esperanton. Ni restas rusoj,
francoj, germanoj, serboj ktp. La franco Theodore Zeldine raportas:
“Mi pensis, ke mi estas homo, sed nur kiam mi iris al Usono mi subite
estis la franco.”


La startopunkto: ni mem


El ĉio tio tute logike rezultas plua ne facila tasko, pri kiu regas
interkonsento inter tiuj, kiuj laboras en tiu ĉi tereno. La
alproksimiĝo al interkultura kompetento komenciĝas ĉe ni mem, en nia
propra domo - precipe do pro tio, ĉar nia ligiteco al nia kulturo
estas por ni tiom memkomprenebla, ke ni nur malfacile povas ekkoni ĝin
kaj ekkonsciiĝi pri tiu ĉi fakto kaj ties sekvoj.

“... ni ne trompu nin pri tio, ke en tio, kio okazas inter la
kulturoj, ĉiam ĉiufoje ankaŭ respeguliĝas io de tio, kio okazas inter
la unuopuloj kaj kun la unuopuloj. Ne nur la fremdeco komenciĝas ĉe
ni, sed ankaŭ la provoj venki ĝin komenciĝas en la propra
domo.” (Bernhard Waldenfels, p. 109)

Ni estas produkto de tute aparta, definita kulturo kaj ni havas tute
apartan manieron de komunikado. Kompreni tiun ĉi realaĵon kaj sperti
ĝin en la interŝanĝo kun la aliulo, tio vere ne estas facila tasko.
Laŭ Jürgen Beneke: “La kapablo, percepti sin mem el distanco, nur
malfacile estas akirebla, kvankam ĝi estas nepra kondiĉo por
fruktodonaj interkulturaj kontaktoj.” (Jürgen Beneke, p. 97)


En sia esplorejo ĉe la universitato de Hildesheim Jürgen Beneke
evoluigis “Profilon de Interkultura Kompetento”. La unuaj tri paŝoj en
tiu ĉi profila programo precize celas al tiu ĵus menciita nerezignebla
kapablo, krei en si mem la antaŭkondiĉojn por renkontiĝo kun la
aliulo, kun la fremdulo.

Unua paŝo: Plej unue mi devas lerni, percepti min mem kiel produkton
de mia kulturo kaj socialiĝo.

Dua paŝo: Mi devas evoluigi la kapablon, ekkonsciiĝi pri miaj valoroj
kaj konvinkoj.

Tria paŝo: Mi devas lerni taksi min mem realece, tio signifas, ke mi
devas atingi akordon inter la bildo, kiun mi havas de mi mem kaj kiun
havas aliuloj de mi. Tio nur estas ebla, se mi estas preta, vidi min
tra la okuloj de la aliuloj.

Resume mi donos nur kelkajn pluajn celojnel tiu ĉi profilo: iĝi
kapabla, agi en diversaj roloj, - eviti tro rapidajn klarigojn kaj
atribuojn de kulpo en konfliktoj, - esti kapabla al empatio, t.o. la
kapablo, kunsenti kun la aliulo kaj vidi lian mondon kvazaŭ per ties
okuloj, - kaj - aparte grave - akiri toleremon rilate al ambigueco,
t.e. la kapablo toleri diferencajn kulturajn normojn, eĉ aŭ ĝuste se
ili ne akordas kun la niaj. Kaj krome: energiplena motivado kaj
scioj.


La baza kompetento, kiu portas ĉiujn tiujn kapablojn, estas la
preteco al sincera, malfermita, kunsentema aŭskultado. Oni diras kaj
verŝajne ankaŭ vi sufiĉe spertis, ke tiu ĉi kapablo en nia ĉiutaga
intrakultura komunikado ne ofte estas trovebla. Ĉar la reagoj en nia
komunikado plej ofte venas el jam pretaj taksado, antaŭjuĝoj, firmaj
konvinkoj. La respondo jam kuŝas sur nia lango: “Tio ne estas ĝusta!”,
“Ho, vere vi malpravas!”, “Tio estas malprudente!”, “Kiel homo povas
pensi tion!” Reagi en tia maniero estas tute normale.

Sed se interkultura komunikado eniru en nian ĉiutagan vivon, niaj
partneroj ne nur estos la samideanoj, la homoj de samaj opinioj,
konvinkoj, kredoj, de sama komunikada stilo. Ni devas atendi, ke ni
renkontos homojn, kiujn ni ne konas, kiuj estas veraj aliuloj kaj
fremduloj por ni. Tiukaze la kapablo “aŭskulti” signifas, ke ni estas
vere scivolemaj pri la atendeblaj diferencoj kaj ke ni povas toleri
kaj elteni ilin. Krome: tio signifas, ke ni komence lasas la fremdulon
esti fremda kaj ke ni povas elteni la eblan maltrankviliĝon. Plue: tio
signifas, ke ni provas vidi la mondon de la aliulo kvazaŭ el liaj
okuloj. La filozofo Martin Buber komentas tiun situacion jene:
“Koncedi, ke la fremdeco estas fremda al ni, tio estas unu el la plej
gravaj antaŭkondiĉoj por sukcesa interparolado.” (in: Jürgen Heckel, p.
232).

Se ni ne volas aŭ ne povas elteni kaj toleri la maltrankviliĝon, kiun
povas kaŭzi la renkontita fremdeco, la solvo povus esti en tio, ke ni
simple pretervidas la aliecon de la aliulo. Ni reduktas kaj bridas la
fremdecon, kaj tiel evitas, ke ĝi ĝenas nian mondkoncepton. Dum niaj
kongresoj – porekzemple - ĝi rajtas prezenti sin en adaptita folklora
formo, kiu minimumigas la eblan maltrankviligon kaj ne ĝenas la
atenditan agrablan etoson.


Aŭskultado en tia formo estas tre riska entrepreno. Carl Rogers, unu
el la fondintoj de la Humanistische Psychologie (humaneca psikologio)
avertas: “Aŭskulti estas danĝera, ĉar oni riskas esti ŝanĝita.” Kaj li
akcentas, ke tio validas kaj por la interpersona kaj por la internacia
komunikado. Se mi vere malfermigas min por kompreni la fremdulon,
tiukaze ja povus okazi, ke mi fine devas diri: “Ho, la konvinko de li /
ŝi ja estas same aŭtentika kiel estas la mia! Kaj kio ĝis nun estis
sankta kaj grava por mi, ne plu estas la sole ebla perspektivo, la
realo entenas pli da eblaj aspektoj ol mi ĝis nun opiniis. Ŝajnas ke
ekzistas alternativoj. Kaj eĉ Dio ŝajnas esti pli granda ol mi ĝis nun
kredis.” Ktp.

Oni fakte bezonas konsiderindan kvanton da kuraĝo por elteni kaj
toleri la maltrankviliĝon de la propra realo per la perceptita fremda
realo. La kuraĝo al tia reciproka malfermiteco kaj lernemo nutras sin
de la rajtigita atendo, ke interkultura renkontiĝo kreas kontentigan
pozitivan realon kaj riĉigon por ambaŭ flankoj.

Se ni intencas sekvi la idealon de Zamenhof - kaj ne nur demandas,
kiom Esperanto povas utili al ni - , tiukaze ni devus riski iri tiun
ĉi vojon. Kaj eble la de ni pretendata ‘neŭtraleco’ atendas nin je la
fino de tiu ĉi vojo. La necesa motivo por la elekto de tiu ĉi vojo ne
devus esti fremda al ni, al ni, disĉiploj de Zamenhof, – ni ja
disponas pri bona starta kapitalo.

Kion mi volis diri


Finfine mi resumos por vi miajn provojn trovi respondon al la
demando: “Kien kreski en Esperantujo?” (Aŭ en la versio de Renato
Corsetti: “Kie ni povus trovi tion novan, kion ni bezonas?”)

Mi prezentis al vi tri proponojn:

1. Ni bezonas pli da vasteco. Tio signifu: Ni ekkonu tion, kion
Zamenhof intencis realigi, ankaŭ en la multaj kaj diversaj projektoj,
kiuj ĉie en la mondo sur diferencaj vojoj alstrebas la saman celon.
Kaj ni serĉu kontaktojn al ili, por kune kaj sinergie labori por la
celo. Mi donis al vi tri ekzemplojn.

2. Ni bezonas pli da profundeco. Tio signifu: Ni komprenu kaj alprenu
komunikadan kaj interkulturan kompetenton kiel apartan taskon, kiu
ankoraŭ atendas nin. Ni studu la rezultojn de tiurilataj sciencaj
esploroj, kiuj troveblas – laŭ mia impreso – precipe ekster la limoj
de nia nuna komunumo.

3. Ni bezonas pli da sobreco. Tio signifu: Ni klopodu priskribi nian
specifan parton en tiu mondvasta komuna projekto, en kiu ni
partoprenas, pli sincere kaj sobre ol ĝis nun. Ni dediĉu pli da
atento al nia interna komunikado kaj al niaj eble tro troigitaj
esperoj kaj promesoj. Ni evitu trompi nin mem.

Kvankam ni certe ne estas “la plej inteligenta popolo” (vi memoras,
ke mi citis tiun aserton), tamen neniu - escepte de ni mem - povas
malhelpi nin, agadi inteligente kaj ĉiam denove rezonadi pri tio, kion
ni pensas, volas, diras kaj faras.


Mi esperas, ke mi povis doni al vi kelkajn impulsojn al propra
pripensado de tiu ĉi temo – se ĝi estas aŭ estos ankaŭ la via.

Mi dankas vin pro via atento.

Bibliografio:


1. Beneke, Jürgen / Jarman, Francis (Hrsg.): Interkulturalität in
Wissenschaft und Praxis. Hildesheimer Universitätsschriften; 15),
Hildesheim 2005.

2. Beneke, Jürgen: Hard facts und soft skills: Globalisierung der
Kommunikation. In: Jürgen Beneke, Francis Jarmann (Hrsg.):
Interkulturalität ... S. 89 -111.

3. Berger, Peter L. / Luckmann, Thomas: Die gesellschaftliche
Konstruktion der Wirklichkeit. Eine Theorie der Wissenssoziologie.
Frankfurt 1977.

4. Heckel, Jürgen: Basiskompetenzen – Hilfreiches Zuhören und
Konfrontation. In: Volker Bernius u.a. (Hrsg.): Der Aufstand des Ohrs
– die neue Lust am Hören. Readers Neues Funkkolleg. Göttingen 2006. S.
228 – 242.

5. Kolker, Boris: Vojagho en Esperanto-Lando. Rotterdam 2002.

6. Schenk, Amélie / Tschinag, Galsan: Im Land der zornigen Winde.
Zürich 1999.

7. Schneider, Wolfgang Christian: Zur Notwendigkeit historischer
Kompetenz für die Interkulturelle Kommunikation. In: Beneke, Jürgen /
Jarman, Francis (Hrsg.): Interkulturalität ...

8. Waldenfels, Bernhard: Grundmotive einer Phänomenologie des Fremden.
Frankfurt 2006.

9. Wilber, Ken: Eine kurze Geschichte des Kosmos. Frankfurt 2000/4

10. Zeldine, Theodore: Die Kunst zu sich selbst aufzublicken.
Französische Innenansichten. Hamburg 1987.

-------------------------------------

11. Bar-On, Dan: Die „Anderen“ in uns. Dialog als Modell der
interkulturellen Konfliktbewältigung. Hamburg 2006.

12. Rosenberg, Marshall B.: Gewaltfreie Kommunikation. Aufrichtig und
einfühlsam miteinander sprechen. Neue Wege in der Mediation und im
Umgang mit Konflikten. Paderborn 2003.

13. Sacks, Jonathan: Wie wir den Krieg der Kulturen noch vermeiden
können (The Digntiy of Difference. How to avoid the Clash of
Civilizations.). München 2007.

Rekomendo:


Seminar im Tagungszentrum „Internationales Haus Sonnenberg”:

„Umgang mit Fremdem – Interkulturelle Kommunikation“

18.08. – 25.8.2007

Tagungsleitung: Dr. Jan Capek, Pardubice/CZ; Dr. Jan King, London/GB

Tagungssprachen: Deutsch und Englisch (simultan gedolmetscht)

Tagunspreis: 310,- €

„Wir leben in Gesellschaften, die mehr und mehr multikulturell
geworden sind. Das bedeutet eine Vielfalt neuer
Erfahrungsmöglichkeiten, das bedeutet Ängste vor dem Fremdem oder auch
vor den Fremden. Was gibt es an Bereicherungen, was gibt es an
Problemen? Welches ist der gesetzlich-rechtliche Rahmen für diese
veränderten gesellschaftlichen Bedingungen? Wie schaffen wir es, ein
positives Miteinander zu leben?“

„Internationales Haus Sonnenberg”

Clausthaler Straße 11 ~ D-37444 St. Andreasberg

Fon: 05582-9440 www.sonnenberg-international.de


================================================================================================
(Kiel mi informis jam pli frue, Hans Fechler vizitos baldau Estonion.
Jen la koncerna parto en lia letero:

"...nia itinero en Estonio: Alveno en Tallin 19.julio, ekveturo de tie
al Pärnu 23.7., 26.7. ekveturo de Pärnu al Viljandi, Tartu, Jäneda
(por tranoktado), 27.7.: Kuremäe /Pühtitsa - 28.7. renkontigho kun la
Oonurme-koruso + partopreno en la loka festo de kantistoj - kune kun
aliaj korusoj. 29.7. veturo al Saka, Ontika, Toila 30.7 reveturo al
Hildesheim.

Mi salutas vin
Hans Fechler ")

P.A.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages