You do not have permission to delete messages in this group
Copy link
Report message
Show original message
Either email addresses are anonymous for this group or you need the view member email addresses permission to view the original message
to Estonio
La 25-an de januaro 2012 en TEK (Tallinna Esperanto-Klubo)
2012-01-25 estante en Estonio mi veturis de Pärnu al Tallinn por partopreni la kunvenon. La kunvenloko daŭre estas La Instruista Domo sur La Raekoja Placo (Raekoja plats 14).
La kunvenon partoprenis ne granda grupo de esperantistoj sed ja estas tre fidelaj samideanoj. Virve Ernits prezentis superrigardon de aperinto en E-gazetaro (en tre bona flua Esperanto). Oni pridiskutis aliĝon al BET-48 kaj donis tiujn malmultajn informojn kiujn oni estis ricevintaj de Tartu.
Tutaferece oni levis solvendajn problemojn kaj farendojn kaj planis estontan agaderojn. Unu daŭrigata (pridiskutita) agadsfero estas eldonado de E-gazeto "Informoj de Esperanto-Asocio de Estonio" (redaktata de Helve Leis).
Por mi persone estis tiu renkonto renkonto kun tre malnovaj geamikoj kun kiuj estas laborita poresperante dum pluraj jardekoj. Aĝo de ili estas jam tre alta, valoro ankaŭ...
Sukceson al TEK (kaj EAE)! Ĝis revido!