Sabate, la 14-an de marto 2009 en la domo de Latva
Societo de Rigo (str. Merkela 13) en la salono "Ligo"
okazos la 10-a Konferenco de Latvia Esperanto Asocio.
Komenco je la 11.00.
La Konferenco estas dedicxita al la 120 jara jubileo
de la unua Esperanto-lernolibro por latvoj kaj al la
50 jara datreveno de la unua BET (Baltia Esperanto-Tendaro).
LA TAGORDO
11.00 Registrado
11.30 Malfermo de la konferenco
11.35 Gxenerala kunveno de Latvia Esperanto-Asocio (LatEA)
Raporto de la prezidantino Margarita Zelve
Raportoj de la estraranoj de LatEA
Raporto de la LatEA revizoro Alida Zigmunde
Diskuto
Vocxdonado pri la raportoj de la estraro kaj revizoro
Elekto de la revizoro
12.30 Kafopauxzo
13.00 Al la unua Esperanto-libro por latvoj - 120 (M. Zelve)
13.30 El nia historio (A. Zigmunde)
14.10 Junulara Esperanto-movado (1956-1970) (B. Rozenfelde)
14.40 Esperanto-movado en Latvio ekde 1970 gxis nun (A. Bushs)
15.10 Libera tribuno
15.30 Fermo de la konferenco
Dum la Konferenco estos ebleco pagi membrokotizon por LatEA kaj UEA,
aligxi al BET-45, al UK, aboni peridajxojn k.a. Partoprenkotizo ne ekzistas,
bonvolu kunpreni "korbeton" por la kafopauxzo.
Dezirantoj tranokti, bonvolu anonci sin anticipe.
Kontakteblecoj: portebla telefono de Margarita: +371 26407174,
rete: margari...@gmail.com skajpo-nomo: margarita.zelve
Cxiuj Latviaj esperantistoj estas petataj partopreni kaj informi
pri la Konferenco la samideanojn.
Gastoj el aliaj landoj, precipe el Litovio kaj Estonio estas bonvenaj.
ekzistas.
Dezirantoj tranokti, bonvolu anonci sin anticipe.
Kontakteblecoj: portebla telefono de Margarita: +371 26407174,
rete: margari...@gmail.com skajpo-nomo: margarita.zelve
Cxiuj Latviaj esperantistoj estas petataj partopreni kaj informi
pri la Konferenco la samideanojn.
Gastoj el aliaj landoj, precipe el Litovio kaj Estonio estas bonvenaj.
Kun sinceraj salutoj,
Margarita Zelve
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio
Saluton,
Dankon Margarita pro invito al via konferenco, mi sendis vian leteron ankaux al aliaj sed mi dubas pri ies veturo. Nia esperantistaro dum lastaj jaroj ege maljunigxis - junaj estas malmulte kaj ilia aktiveco estas malgranda.
Mia zorgo estas pri cxijara BET kia ja okazos en Estonio. Nia cxiufoja organizantino pri prelegoj s-ino Helju Viires rifuzis de tiu tasko, sxia auxdebleco estas ege malbona kaj tia agado plu ne estas akceptebla. Cxi jare devas mi agi kun tiuj problemoj kaj nun mi turnas sin al vi sekvaj demandoj:
Cxu vi intencas partopreni cxijaran BET? Se vi partoprenos cxu vi estos preta ankaux pri iu temo ekparoli? Kiuj en Latvio estus ankoraux pretaj prezenti? Vi entute ne devas paroli kun ili tion faros mi mem, skribu nur nomo kaj cxu retadreso, numero de telefono aux ecx posxta adreso.
Mi deziras sukceson al via konferinco.
Virve