Latvia Esperanto-Asocio invitas Vin partopreni la jubileajn 50-ajn Baltiajn Esperanto-Tagojn (BET-50) – la plej popularan Esperanto-aranĝon en Baltiaj landoj, la aranĝon kiu havas jam pli ol 50-jaran historion (la unua BET okazis en 1959 ĝuste en Latvio).
TEMPO: BET-50 funkcios de la 28-a de junio ĝis la 5-a de julio 2014.
LOKO: BET-50 okazos en Jelgava – la kvara plej granda urbo de Latvio ( ≈ 63 mil da loĝantoj). Ĝi situas en la centra parto de Latvio je distanco 42 km for de la ĉefurbo Rigo, 295 km for de Vilnius kaj 350 km for de Tallinn.
MOTO: Sen pasinteco ne estas estonteco, sen komenco ne estas daŭrigo.
PROVIZORA PROGRAMO: diversnivelaj Esperanto-kursoj, enkonduka kurso en latvan lingvon, Somera Universitato, Sankta Meso en Esperanto, Interkona, Nacia kaj Internacia Vesperoj, duontagaj kaj tuttaga ekskursoj, kvizoj, filmoj, kantoj, dancoj k. a. aranĝoj.
Informilo No 1 kaj reta aliĝilo en la hejmpaĝo de Latvia Esperanto-Asocio: http://www.esperanto.lv/
Bonvenon al Latvio!
Margarita Želve
Prezidantino de Latvia Esperanto-Asocio
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to estonio+u...@googlegroups.com.
To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.
Visit this group at http://groups.google.com/group/estonio.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.
Saluton!
Dankon pro Via invito, bedauxrinde mia sano ne ebligas jam neniajn iradojn el hejmo. Mi deziras al Vi kaj 50-aj Baltaj Esperanto Tagoj sukceson kaj belajn sunbrilajn tagojn dum tiu tempo.
Virve