---------- Forwarded message ----------
From: Мельников Валентин Викторович <
v...@hse.ru>
Date: Mar 3, 7:10 pm
Subject: neutraleco
To: La Karavelo
de V.Melnikov:
________________________________
From: Horvath Sandor [mailto:
hor...@piszkenet.hu]
Sent: Monday, March 03, 2008 9:39 PM
To: Мельников Валентин Викторович
Subject: neutraleco
Kara V. (ĉu Vasilij aŭ Vitalij?)
Valentin
Dankon pro via alskribo.
Mi volis doni ankaŭ hungarujan ekzemplon pri rusa lingvo. En
oktobro de 1956 multaj deŝiris kaj bruligis siajn rusajn lernolibrojn
(mi ne, prefere mi antaŭen lernis, kvankam kelkajn monatojn mi ne
povis la novajn lernitojn eluzi), kvazaŭ la ligvo povus ion kulpi pro
hisorio. Kaj oni diras, ke la instruado de la rusa linbvo tial ne
estis en tiuj jardekoj sukcesa, ĉar la popolo ne ŝatis la rusojn. Ĉu
nun la anglo-instruado havas pli grandan sukceson, mi ne scias.
Dum, kaj post la UK-90 ni vizitis la baltajn ĉefurbojn. Ĉie ni
povis kompreniĝi nin per rusa. Eĉ sur la stratoj de Tallin ŝajnis, ke
ni aŭdis pli multajn rusajn vortojn, ol estonajn.
Saluton
Aleksandro
Mi partoprenis UK-90, k kelkfoje sukcesis interkomprenigxi en
fusxa litova - estis por mi mem interese.
Unufoje la vendistino (dum ekskurso, do en malgranda urbeto au
vilagxo) vere ne sciis la rusan, k mi tamen
sukcesis klarigi fusxlitove, ke mi bezonas SENLAKTAN fruktan
glaciajxon.
Alifoje, en Vilno apud la kongresejo mi komencis simile, sed
la vendistino ekvidis mian nomsxildon k mem transiris al la rusa.
Entute mi neniam spertis "nacian malamon" ie ajn, cxar mi
neniam kondutas kiel "pliagxa frato".