Renkonti esperantistojn en Estonio estas logike cxar temas pri lando de malgranda nacio kun sia malgranda ne-indo-europa lingvo, do medio kie lingvaj problemoj cxiam semteblaj kaj esperanto idee subtenata.
Sed esperantistojn oni renkontas ankau en tiaj lokoj kie oni ilian ekziston ne suspektas, ekzemple Anglujo. Granda parto de esperantistoj cxi tie estas certe ne raumismaj praktikaj konsumantoj de la lingvo sed ideaj subtenantoj.
Por kompreni la situacion en Estonio ni iom post iom komparu tion kun situacio en aliaj landoj.
Cxi-foje kelkaj fotoj pri E-o en cxirkauajxo de Liverpool.
Sur la fotoj:
1. Baro-kafejo-restoracio "Esperanto" en Waterloo (kelkaj kilometroj norde de Liverpool).
2. Franca esperantisto Bernard Reiffsteck kaj mi proksime de la antaua loko sur marbordaj sablo-dunoj.
3. P.Aitai kaj B.Reiffsteck en la bistroo "Esperantos" en Ainsdale (antauurbo de Southport norde de Liverpool).
4. Alilanda esperantisto en la hejmo de apud-liverpoola E-aktivulo Ian MacDowall.
Esperanto-nomaj lokoj (cxi tie mangxejoj-trinkejoj) estas lokoj vizitataj de cxiuj gastantaj e-istoj.
P.Aitai