Estona esperantisto en Britio

4 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Apr 14, 2007, 3:31:55 PM4/14/07
to est...@googlegroups.com
Renkonti esperantistojn en Estonio estas logike cxar temas pri lando de malgranda nacio kun sia malgranda ne-indo-europa lingvo, do medio kie lingvaj problemoj cxiam semteblaj kaj esperanto idee subtenata.
Sed esperantistojn oni renkontas ankau en tiaj lokoj kie oni ilian ekziston ne suspektas, ekzemple Anglujo. Granda parto de esperantistoj cxi tie estas certe ne raumismaj praktikaj konsumantoj de la lingvo sed ideaj subtenantoj.
Por kompreni la situacion en Estonio ni iom post iom komparu tion kun situacio en aliaj landoj.
Cxi-foje kelkaj fotoj pri E-o en cxirkauajxo de Liverpool.
 
 
 
 Sur la fotoj:
1. Baro-kafejo-restoracio "Esperanto" en Waterloo (kelkaj kilometroj norde de Liverpool).
2. Franca esperantisto Bernard Reiffsteck kaj mi proksime de la antaua loko sur marbordaj sablo-dunoj.
3. P.Aitai kaj B.Reiffsteck en la bistroo "Esperantos" en Ainsdale (antauurbo de Southport norde de Liverpool).
4. Alilanda esperantisto en la hejmo de apud-liverpoola E-aktivulo Ian MacDowall.
 
Esperanto-nomaj lokoj (cxi tie mangxejoj-trinkejoj) estas lokoj vizitataj de cxiuj gastantaj e-istoj.
 
P.Aitai

Peeter Aitai

unread,
Apr 14, 2007, 3:38:55 PM4/14/07
to est...@googlegroups.com

En la antaua mesagxo la fotoj aperis en mala ordo ol senditaj do sxangxu la numerojn 1-2-3-4 al 4-3-2-1.
Cxi foje foto de la bistroo "Esperantos" (Tie mi estas mangxinta kelkajn mangxojajxojn nomatajn Esperantos kaj devas diri ke ili estis bongustaj).
(Sur la foto estas B.Reiffsteck kaj P.Aitai)
 

Peeter Aitai

unread,
Apr 17, 2007, 4:48:04 PM4/17/07
to est...@googlegroups.com
 
En mia blogo
http://peeteraitai.blogspot.com en la artikolo "Kial Anglujo" oni povis legi kial mi elektis por mia provizora alilanda estado Anglujon sed kion mi faras en Britio oni ne eksciis.
Cxar mi kontaktis antaue firmaon sercxanta specialistojn por masxinlaboroj en fabrikoj produktantaj kaj pargeton kaj listelojn por bildaj kadroj, mi trovis al mi lokon en la firmao Art Mouldings (Sale) Ltd. kiel masxinisto. Mi iam en juneco lernis 2 jarojn en profesi-teknika lernejo metallaborojn kaj estas laborinta ankau kiel anstatauanto de mekanika ingxeniero, pro tio la laboro okazis al mi akceptebla kaj lauforta. Malgrau tio ke mia universitata klero estas pri kulturo kaj antau forveturo mi estis en Estonio posedanto de 2 vendejoj kaj okupigxis pri komerco, mi eklaboris kiel simpla laboristo. Planis mi tion por 1-2 jaroj kaj verdire al mi ne tre gravis kion fari. Nun estas pasintaj jam du kaj duono da jaroj kaj versxajne mi restas ankorau por unu plia jaro. Verdire mi ne tre kontentas pri la laboro kaj des pli ne kontentas pri la salajro sed mi preparigxas por estontaj etapoj de mia vivo kaj ne emas sercxi pli bonajn lokojn se bezonatas nur provizore...
Sur la foto mi estas apud mia masxino la 10-an de decembro 2004. Per tiu masxino mi kovras bildkadrajn materialojn per diversaj kovrajxoj. (Kutime 1/3 tempon mi pligxustigas masxinon kaj 2/3 tempon produktas).
En nia fabriko laboras multaj poloj kaj pluraj latvoj. Dum la lastaj jaroj estas en Brition venintaj duonmiljono da poloj kaj amaso da aliaj orienteuropanoj. Certe inter ili estas multaj esperantistoj. Estus bone nun trovi tiujn esperantistojn cxi tie kaj ili ekhavus eblon partopreni lokan E-agadon. Mi mem havis kontaktojn kun Britaj esperantistoj tuj alveturinte sed partopreni en loka agado (kaj viziti klubkunvenojn) komencis nur pasintautune. Mi ankorau ne sukcesis ekhavi iun bonan ideon kiel trovi cxi tie alilandajn esperantistojn kaj helpi ilin trovi vojon al lokaj kluboj. Sed tio indas.
 
Peeter Aitai
 
Peeter Aitai.JPG
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages