Estona Esperantisto

6 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Mar 29, 2009, 8:13:01 AM3/29/09
to Estonio
"Estona Esperantisto"

la numero 1  (1995) estas nun en reta registro de Biblioteko de Tartua
Universitato.
http://merihobu.utlib.ee/record=b1961031~S1*est

Erare estas notita ke eldonanto estas Esperanto-Asocio de Estonio.
(Strange - ili estas pri tio ja pridemandintaj min kaj mi estas al ili
doninta ĝustan respondon). La eldonanto estis Aitai Rahvusvaheline
Esperanto Keskus (Aitai Internacia Esperanto-Centro en la urbo Pärnu
(laŭ stratadreso Rüütli 21)).

La plej grava en tiu ĉi revueta numero estas klarigo pri neceso de
Celo kaj La Strategio.

(Bone ke la biblioteko "Estona Esperantisto"-n entute listigas
(Ekzemple E-enciklopedio kompilita de J.O. prisilentas ekziston de la
centro entute))

Peeter Aitai .

Ludoviko Lazaro ZAMENHOF.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 23, 2009, 2:31:38 PM7/23/09
to Estonio
"ESTONA ESPERANTISTO" n-ro 1 (julio 1995)
----------------------------------------------------------------------

pagxoj 1 - 6

EE1p1.jpg
EE1p2.jpg
EE1p3.jpg
EE1p4.jpg
EE1p5.jpg
EE1p6.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 23, 2009, 2:36:48 PM7/23/09
to Estonio
"Estona Esperantisto" n-ro 1 (julio 1995)
-------------------------------------------------------------

pagxoj 7 - 12

EE1p7.jpg
EE1p8.jpg
EE1p9.jpg
EE1p10.jpg
EE1p11.jpg
EE1p12.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 23, 2009, 5:18:26 PM7/23/09
to Estonio
"Estona Esperantisto"
================

Estis pretaj kelkaj numeroj kaj antaŭpreparitaj skizoj por 1,5 jaroj
(18 numeroj).
Sed ĉar "EE" estis akceptita per malvarma prisilento (dum EAE kunveno
oni nur malbonhumore, kvazaŭ kulpigante, demandis kial mi ekuzis tiun
ĉi nomon. Kaj la rigardoj diris al mi klare ke oni konsideras min
fripono...).
La unua numero estis disdonita al kunvenanoj de EAE, postkongresaj
turismantoj post UK en Tampere, al multaj estonaj kaj alilandaj
esperantistoj.
Sekvis plena silento.
Sola reago estis de francino kiu pro piedodoloro ne povis
promenadekskursi kaj restante en aŭtobuso tralegis "EE"-n (ŝi kontente
laŭdis).
Sekvajn numerojn mi ne dissendis kaj restis atendi demandojn (estante
preta multobligi kiam ajn, kiun ajn numeron, en kiu ajn kvanto
laŭbezone.
Tamen evidentiĝis ke neniu estona esperantisto estis interesita ricevi
sekvajn numerojn kaj ignoris la aferon.
Do la gazeteto (kio devis laŭplane esti por E-centro en Parnu)
malaperis en historion kune kun la centro...

Nun estante en Estonio mi sukcesis retrovi nur 2 ekz.de la 1-a numero
kaj kovrilpaĝon de la 2-a.
(pri la kialoj tiaj mi skribos aparte).
Tamen mi nun enretigis la 1-an n-ron ĉar malgraŭ tio ke kaj UEA kaj
EAE tiam estis informitaj pri bezono serioze rilati al la cel-bezono
kaj strategia agadplano, afero dum sekvaj 14 jaroj daŭre
malpliboniĝis.

Ignorado de miaj penoj ion ajn entrepreni por savi kaj plibonigi nian
aferon estis la kialo kial mi estante tiam vicprezidanto de EAE
forlasis la movadon en Estonio.
Nun mi devas konstati ke mi faris ĝustan decidon (sed tio estas jam
temo ne pri "EE").

Peeter Aitai


Sur la foto estas la kovrilpaĝo de la numero 2 (augusto 1995)

EE2p1.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages