Tago de gepatraj lingvoj - invito de EEU

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 1, 2007, 6:13:41 AM2/1/07
to espera...@yahoogroups.com, austraj-es...@yahoogroups.de, esper...@yahoogroups.co.uk, est...@googlegroups.com, EAF-a...@yahoogroups.com

NI INVITAS NIAJN LANDAJN ASOCIOJN PARTOPRENI EN KAMPANJO OKAZE DE TAGO DE GEPATRAJ LINGVOJ

Oficiala tago de gepatraj lingvoj estas la 21-a de februaro. EEU-estraro metis en sian taskaron stimuli la eble vastan kampanjon al Euxropaj politikistoj kaj instruaj institucioj okaze de tiu cxi tago kaj septembra Tago de euxropaj lingvoj. Tial ni invitas landajn asociojn lauxeble partopreni en jenaj agadoj:

1. Deprenu de la ttt-pagxo http://uea.org/informado/gepatralingvotago.html de UEA la ekzistantan grafikan solvon de afisxo en via lingvo. Se gxi ankoraux ne estas tradukita, urgxe traduku al via(j) nacia(j) lingvo(j) kaj multobligu lauxbezone kaj lauxpove en necesa grandeco kaj kvanto.
  1. Sendu la afisxon al vialandaj EU-parlamentanoj laux via decido: aux al cxiu aux al tiuj kun kiuj vi jam havis pozitivajn rilatojn .
  2. Sendu la afisxon kaj bondeziru al diversaj enlandaj institucioj, kiujn vi taksas por ili en tiu cxi momento gravaj, ekz. al ministroj pri edukado, al edukinstitutoj, eventuale al kelkaj lernejoj, al edukaj televidkanaloj ktp
  3. Se vi tradukis al nova lingvo, nun ne ekzistanta en la UEA-arkivo, bonvolu sendi in al afi...@lot49.de por ke la taskigito de UEA adaptu la tekston al la afisxa formo kaj UEA aperigos ankaux gxin sur sia pagxo.

Aldonu en akompana letereto vian adreson kaj vian ttt-pagxon.

EEU-estraro siaflanke

1. sendos la afisxon al chiuj Komisionanoj de Euxropa Komisiono en ilia lingvo,
2. stimulos partopreni en kampanjo lauxeble multajn asociojn kaj aktivulojn per cxiuj eblaj atingeblaj elektronikaj vojoj. 

Zlatko Tisxljar, sekretario de EEU

 



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1 
IT-00036 Palestrina, Italujo
-------------------------------------
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages