Novaĵoj

34 views
Skip to first unread message

Peeter Aitai

unread,
Jul 21, 2009, 2:09:13 PM7/21/09
to Estonio
Australia esperantistino en Parnu
------------------------------------------------------

La 13-an de julio malfruvespere veturis al Parnu esperantistino
Indrani BeharryLall el Adelaido en Aŭstralio.
Noktokomence mi renkontis ŝin apud strando. Estis nelonga sed agrabla
promendado kaj babilado en la urbocentro.
La 14-an renkontis ŝin Diana Aitai kaj posttagmeze la fora gastino
daŭrigis sian vojon al Riga.
Estis bone renkonti esperantiston en la urbo kie tiaj renkontoj kun
alilandanoj estas la ĉefa aktiveco de la loka esperantista agado...
Bonan vojaĝodaŭron al Indrani!

Peeter Aitai

(fotoj estas malhelaj pro la noktomeza mallumo...)

Indrani BeharryLall en Pärnu.jpg
Australia esperantistino Indrani 2009-07-13.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 21, 2009, 2:25:37 PM7/21/09
to Estonio
Vizito al Alli Ojalo
__________________________


La 15-an de julio estante en Tallinn mi havis eblon viziti 90-jaran
esperanto-veteranon s-ino Alli Ojalo.
Nia rerenkonto okazis post multaj jaroj dum kiuj ni ne multe
komunikiadis, sed dum kio mi daŭre sentis intiman parencecan ligon kun
ŝi - kiam ŝia edzo Jaan ojalo ankoraŭ vivis kaj mi aktivis en la
movado, mi estis tre ofta afablege akceptata gasto en ilia hejmo en
Tallinn kaj la somerumejo en Laulasmaa.
Alli plendis pri malbona vidkapablo sed aspektis tre aktiva kaj
bonhumora. Malgraŭ siaj 90 jaroj ŝi regule partoprenas ĉiusemajnajn
kunvenojn de esperanto-klubo.
Espereble post 10 jaroj ni festumos ŝian 100-jariĝon!
Bonan sanon al ŝi kaj al ĉiuj edzinoj de aktivaj esperantistoj (sen
subteno de la edzinoj ja ne eblas al edzoj dedicidi sin al la "hoieca"
senprofitodona agado...)!

Peeter Aitai

Alli Ojalo 2009-07-15.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 3:21:04 AM7/26/09
to Estonio
Ankorau unu novajxo! :-(

Vizitante mian domon en Estonio
min atendis granda sxokiga surprizo...
Vortoj superfluas - rigardu la fotojn

19072009489.jpg
19072009483.jpg

Peeter Aitai

unread,
Jul 26, 2009, 3:30:05 AM7/26/09
to Estonio

tio, kio estas ankorau ne sxtelita (espereble esperantajxoj estas tiaj
kiajn sxtelistoj ne preferas)
estas en plena kaoso kaj bezonas longan tempon por reordigo (por
almenau ekscii kio estas restinta...).
De nun mi devas pri miaj esperantajxoj diri "mi havis kaj eble mi havas se..."

Iujn hazarde trovitajn fotojn kaj parefoliojn mi kunprenis kaj nun
enretigos, sed la espero estonte cxion bonorde sistematigite
interretigi nun ne eblas.

Peeter

19072009484.jpg
19072009486.jpg

Peeter Aitai

unread,
Nov 8, 2009, 4:54:26 AM11/8/09
to Estonio
Madis linnamagi sendis la leteron:
(estonlingva)
------------------------------------------------------

Tartua Esperanto-Societo 95, Zamenhof 150
------------------------------------------------------------------

Saluton!

1.
Laupäeval, 12. detsembril 2009 kell 12.00 on Tartu Ülikooli-Jaani
koguduse kirikus, L. L. Zamenhofi 150. sünniaastapäeva ja Tartu
Esperanto Seltsi 95. aastapäeva tähistamine.

Koguduse veebi www.eelk.ee/tartu.jaani rubriigis "Uudised ja info" all
on kirjas:
"Märts 2008
Jaani kirikus toimuvad märtsis ja aprillis igal neljapäeval kell 12.00
psalmipooltunnid, kus huvilistel on võimalik kuulata ja kaasa laulda
eesti keelde tõlgitud gregoriaane kogumikust Antifonale Monasticum.
Psalmipooltunni läbiviijaks ning vahetekstide tõlkijaks on TÜ
Usuteaduskonna magistrant Kalle Vilbaste. Kalle on tegelenud
psalmilauluga 15 aastat ning täiendanud end Guntars Pranise, Lilian
Langsepa ja Jaan-Eik Tulve käe all."

Kalle Vilbaste lubas meile psalme laulda ladina ja esperanto keeles.

Tõenäoliselt toimub samal päeval kas kirikus või TÜ Paabelis
(keelekeskus peahoone vastas) L. L. Zamenhofi pronksbareljeefi (102 x
75 cm, Aulin Rimm, 1986) taasavamine. Esmakordselt toimus see BET-28
ajal Tartus, EPA peahoones 1991. a.
Vt ka Hugo Röllinger "Monumente pri Esperanto. Ilustrita Dokumentaro
pri 1044 Zamenhof/Esperanto-Objektoj en 54 Landoj de la 5 Kontinentoj.
Rotterdam 1997;
http://eo.wikipedia.org/wiki/Listo_de_ZEO-j.

Selts kutsub osalema Eesti, sõpruslinna Tampere ja Läti esperantiste.


2. POSTMARK.
TES ootab postmargi kavandit, trükkimaks seltsi 95. aastapäeva puhul.
Riigifirma Eesti Postmark teeb kiiresti tellija finantseerimisel, nii
tegi juba endast seltsi liige Ester Barkala.


3. INTERLINGVISTIKA KONFERENCO.
Manuses on interlingvistikakonverentsi info, mida soovitame oma
sõpradele laia maailma edasi saata.

Anname tasuta almanahhi Cejano : Rukkilill 5 eksemplare,
saatmaks sõpradele üle maailma. Saab osta Interlinguistica Tartuensis
IX - 80 EEK.

Estimplene

Madis Linnamägi

Peeter Aitai

unread,
Nov 26, 2009, 4:57:38 PM11/26/09
to Estonio
Esperantistoj denove en ETV

Pasintsemajne Irina Aitai telefonis al mi kaj informis ke ETV (Estona
tutlanda ŝtata televidkanalo) deziras denove fari dissendon pri
Esperanto (al ŝi telefonis samaj ĵurnalistoj kiuj faris pasinfoje la
dissendon "Paar").
Nun hodiaŭ okazis filmado de la programero.
Laŭ la ĵus ricevita mallonga informeto de Irina Aitai eblas ekscii ke
krom ŝi estas en la programo ankaŭ Tõnu Hirsik kaj Madis Linnamägi.
La programero aperos sekvontsrmajne dum la dissendo "Ringvaade*.
(espereble mi sukcesos anticipe informi la precizan tempon).

Gratulon al Irina kaj aliaj esperantistoj!

Peeter Aitai

Peeter Aitai

unread,
Dec 12, 2009, 5:28:29 AM12/12/09
to Estonio
M.Linnamägi informas:
------------------------------------------------------------------------------

Karaj amikoj!

La Zamenhofa jaro 2009, inaugurita per la Unesko-konferenco
"Esperanto, a fair language" en Parizo 15.12.2008, kulminis en
Bialystok per la 94-a Universala kongreso de UEA, 25.07.-01.09.2009,
omagxite al la 150-jarigxo de Lazar Ludwik Zamenhof.
La kongreson en la naskigxurbo de L. L. Zamenhof partoprenis Madis
Linnamägi, Edda-Merike Pelt, Reet Urbanik kaj Rein Zubsberg
(vojagxrulinto), memstare ankau Kalle Vilbaste.

En 2009 estas ankau la 95-a datreveno de Tartua Esperanto-Societo.
Niaj jaraj arangxoj konsideris kun la du datrevenoj: XII amatorarta
konkurso KANNEL, 08.-12.07. dum BET-45 en Paikuse; interlingvistika
konferenco Internaciaj lingvoj en konteksto de eurolingvistiko kaj
interlingvistiko, 25.-26.09., Urbodomo de Tartu; eldono de
Interlinguistica Tartuensis IX kaj Cejano : Rukkilill 5;
intervjuoj - 24.09.09 en Huvitaja de Vikerraadio kun M. Linnamägi kaj
estonta en Ringvaade de ETV kun Irina Aitai, M. Linnamägi, T. Hirsik.

La lasta datreven-omagxa arangxo estos sabate, la 12-an de decembro je
10.00 en la universitata Jaani-pregxejo - Kalle Vilbaste kantos
psalmojn latine kaj Esperante, Enn Ernits kaj Madis Linnamägi parolos
pri L. L. Zamenhof kaj Tartua Esperanto-Societo, Reet Urbanik montros
videofilmon pri UK en Bialystok (2-a etagxo de la pregxejo) ...

Eble krome:
TES volis 12.02.09 donaci la bronzan bareliefon de L. L. Zamenhof al
la universitata scienca biblioteko, se eksponota. La direktoro d-ro
Martin Hallik rifuzis akcepti.
TES proponis nun la bareliefon al la Germaani, romaani ja slaavi
filoloogia instituut, Ülikooli 17 (tn Paabel), kun la sama
eksponpropono - ni vidu denove 12.12.2009 kiel evoluintaj estas la
sentoj pri justeco kaj civitaneco inter la oficistoj.

Cejano : Rukkilill 5 senkoste ricevebla.

P.S. La teksto kun gxustaj supersignoj aldonita. La intervjuo de
24.09.09 estas 10 MB, dube trairos ...

Bonvenon! deziras

Estraro de Tartua Esperanto-Societo
Pepleri 27, 51010 Tartu
for...@hot.ee
www.kultuuriaken.tartu.ee > Tartu Esperanto Selts

Renato Corsetti

unread,
Dec 12, 2009, 10:42:34 AM12/12/09
to est...@googlegroups.com
> En 2009 estas ankau la 95-a datreveno de Tartua Esperanto-Societo.

Gratulojn kaj gratulojn pro la agadoj ĉirkaŭ tio.

Amike

Renato



Peeter

unread,
Dec 24, 2009, 5:53:15 PM12/24/09
to Estonio
FELIĈAN KRISTNASKON AL ĈIUJ KAJ ĈIU!


Paca Nokt'
http://uk.youtube.com/watch?v=gabAoiYUevY


Kristnaskaj lumoj en Le Mans
http://uk.youtube.com/watch?v=5gsQT_23TNA


Patro nia
http://uk.youtube.com/watch?v=QffliuXzQ7k


Patro nia kaj Saluton Maria
http://uk.youtube.com/watch?v=Eavvxv8pKQ4


PACA NOKT'
http://uk.youtube.com/watch?v=SU3ydlJi68E


Kun la plej bonaj deziroj
via Peeter


Peeter Aitai

unread,
Dec 25, 2009, 7:40:08 AM12/25/09
to Estonio
Kristnaskaj novaĵoj

Estonoj certe rimarkis en "Posrtimees"
artikoleton indikantan pri fotogalerio pri la Papa meso en Vatikano
http://www.postimees.ee/?id=204744 klakante tie sur la foton vi trafas
al la galerio
http://www.postimees.ee/?id=g585#23620

Esperantajn informojn oni kompreneble vidu en la hejmpaĝo de IKUE
http://www.ikue.org
Tie estas pri la krisnasko
http://www.ikue.org/kristnasko2009/kristnasko2009.htm
Esperantlingvan saluton de la Papo aŭdu en
http://www.ikue.org/kristnasko2009/bn_kristnasko2009.mp3
.

Peeter Aitai

unread,
Dec 25, 2009, 5:10:56 PM12/25/09
to Estonio
Laŭ permeso de IKUE
http://www.ikue.org
mi kopias kelkajn fotojn pri hodiaŭa Vatikano ĉi tien.
jen:
Vatikan 2009-12-15 (foto IKUE).jpg
Vatikan TV 2009-12-25 (foto IKUE).jpg
Vatikan 2009-12-25 esperantistoj (foto IKUE).jpg
Vatikan 2009-12-25 Kristnasko (foto IKUE).jpg
Vatikan 2009-12-25 Placo de Sankta Petro (foto IKUE).jpg

Peeter Aitai

unread,
Dec 26, 2009, 6:14:41 PM12/26/09
to Estonio
Madis Linnamägi el Tartu skribas:
----------------------------------------------------


Trankvilan Julon, gajan Silvestron, felicxan Novjaron! Same per la
e-karto aldone.


Tartu E-Societo forpasigis la Zamenhofan jaron en la Jaani-pregxejo,
Kalle Vilbaste kantis psalmojn Esperante, Latine kaj Estone, pri 95
jaroj de TES
parolis Enn Ernits kaj Madis Linnamägi.

Poste okazis kafumado en la Ariste-cxambro de Ülikooli Kohvik.
Vidu fotojn sur www.kultuuriaken.tartu.ee > Korraldajad ja tegijad >
Tartu Esperanto Selts au rekte:
http://kultuuriaken.tartu.ee/?place=1062181863 . Klikante en la galerio
(malsupre) al iu foto gxi videblos pli grande kun sia suba teksto.

Madis Linnamägi
Tartu Esperanto Selts
Pepleri 27, 51010 Tartu
ma...@forselius.ee
http://kultuuriaken.tartu.ee/?place=1062181863

Julo_kaj_Silvestro_2009_Novjaro_2010.jpg

Peeter Aitai

unread,
Dec 28, 2009, 8:38:07 AM12/28/09
to Estonio
2009/12/26

> Madis Linnamägi el Tartu skribas:
> ----------------------------------------------------
>
> Tartu E-Societo forpasigis la Zamenhofan jaron en la Jaani-pregxejo,
> Kalle Vilbaste kantis psalmojn Esperante, Latine kaj Estone, pri 95
> jaroj de TES
> parolis Enn Ernits kaj Madis Linnamägi.
>.

> http://kultuuriaken.tartu.ee/?place=1062181863 . Klikante en la galerio
> (malsupre) al iu foto gxi videblos pli grande kun sia suba teksto.
>.
> Madis Linnamägi
> Tartu Esperanto Selts

Ĉar ne ĉiu tuj trovas la fotojn en la paĝo kaj penas sensukcese
pligrandigi la miniaturan bildeton supre, mi donas nun apartajn
retligojn:
http://kultuuriaken.tartu.ee/pic.php?id=2646
http://kultuuriaken.tartu.ee/pic.php?id=2647
http://kultuuriaken.tartu.ee/pic.php?id=2648
kaj kopias ankaŭ ĉi tien

TES 2009 Jaani (1).jpg
TES 2009 Jaani (2).jpg
TES 2009 Jaani (3).jpg

Peeter Aitai

unread,
Feb 23, 2012, 4:00:00 PM2/23/12
to Estonio
Google tradukas Esperanton
=====================

Bona novaĵo:
Google kiu uzis Esperanton jam pli frue estas nun farinta novan gravan
paŝon antaŭen.
Google tradukilo ekuzas ankaŭ Esperanton:
http://translate.google.com

Vidu pri tio en Libera Folio:
http://www.liberafolio.org/2012/google-ektradukas-esperanton
la informoj angle:
http://thenextweb.com/google/2012/02/23/google-adds-esperanto-to-google-translate-making-it-the-64th-supported-language-neniel/
http://www.engadget.com/2012/02/23/google-adds-esperanto-as-its-64th-machine-translatable-language/

Elektu mem la lingvojn el kiu traduki kaj en kiun.
De Esperanto en la estonan:
http://translate.google.com/#eo|et|
De la estona lingvo en Esperanton:
http://translate.google.com/#et|eo|

Peeter Aitai

Tuomo Grundström

unread,
Feb 24, 2012, 1:24:57 PM2/24/12
to est...@googlegroups.com
Komenca, evoluigota. Specimeno:

El Ekzercaro 22:
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove. - Promenante sur la strato, mi falis. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. - Trovinte pomon, mi gxin mangxis. (Eva donis, mi mangxis..:)

Alates Ekzercaro 22:
Voolava veega on puhas kui vesi seisab paigal. - Walking tänaval, ma kukkusin maha. - Kui Nicodemus tabamust Joseph, siis Nicodemus on batanto ja Jose on maguskartul. - Mees pattu tahtmatult Jumal andestab kergesti. - Leida õun, ma sõin selle ära. (Eve andis, ma sõin .. :)


(En la finnan)
Alkaen Ekzercaro 22:
Juokseva vesi on puhtaampaa kuin vesi seisoo paikallaan. - Kävely kadulla, kaaduin. - Kun Nikodeemus hits Joosef, niin Nikodemus on batanto ja Jose on bataatti. - Mies syntiä vahingossa, Jumala antaa anteeksi helposti. - Löytäminen omena, söin sen. (Eeva antoi, söin .. :)

(Kaj anglen)
From Ekzercaro 22:
Running water is more pure than water standing still. - Walking on the street, I fell down. - When Nicodemus hits Joseph, then Nicodemus is the batanto and Jose is the sweet potato. - A man sinned unintentionally, God forgives easily. - Finding an apple, I ate it. (Eve gave, I ate .. :)

Sal.    Tomas'


2012/2/23 Peeter Aitai <peeter...@googlemail.com>

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to estonio+u...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/estonio?hl=eo.


Peeter Aitai

unread,
Feb 26, 2012, 5:41:10 AM2/26/12
to Estonio

Google tradukas Esperanton
=====================

Bona novaĵo:
Google kiu uzis Esperanton jam pli frue estas nun farinta novan gravan
paŝon antaŭen.
Google tradukilo ekuzas ankaŭ Esperanton:
La readukilo estas nur en komenca etapo de la evoluo, do multas eraroj.
Sed la afero evoluas :)

Cetere la serĉmaŝino ankaŭ estas en Esperanto
http://www.google.com/webhp?hl=eo

Peeter Aitai

Peeter

unread,
Apr 27, 2015, 6:28:43 PM4/27/15
to est...@googlegroups.com, peeter...@googlemail.com
Retumado magraŭ malhelpo...

Antaŭ semajno uzante interretumeblon en biblioteko mi alŝutis al Facebook informojn pri alvenantaj meteoritoj nomataj Liridoj. Subite sur la ekranon aperis skribo diranta ke "via komputilo bezonas purigon..." ĉar ŝajnas ke vi klakis ie kaj ricevis malbonan virusan spionadprogrameton kies celo estas kapti la personajn informojn... Preteriri tiun anoncon ne eblis. Mi tuj iris en alian proksiman urbon kaj tie en biblioteko uzanta tute alian servilon reprovis. Sama rezulto. La trudanonco ne lasas eniri kaj postulas alŝuton de programo (ESET) kio ebligas traskani/traserĉi mian komputilon (ja spionadprogramo esence) kaj rekomenci tian procedon kiam ajn ili opinias bezonata. Ja en tiuj bibkiotekoj komputiloj havas bonajn programojn defendantaj kontraŭ virusoj kaj spionado do la aserto de FB estas nur preteksto. Mi iris hejmen kaj provis per la portebla komputilo retumanta en mobiltelefona reto sed la sama estis rezulto. Post du tagoj en unu biblioteko mi konsultinte kun loka fakulo alŝutis en la komputilon trudatan programeron kaj klakis ĝin al laboro. Nenio sekvis. Mi sciis ke trarigardado de tuta komputilo bezonas longan tempon (ja la skanado ebligus min iam ajn por relative longdaŭra paŭzo haltigi). Mi reprovis Sed eĉ post kvaronhoro neniu ŝanĝo okazis. Mi devis konstati ke mi simple estas en Facebook barata! :( 
La afero estas bedaŭrinda pro tio ke krom la personaj pli ol okcent amikoj mi havas tie paĝojn "La Liverpoola Esperanto Rondo", "La Maro", "La Biciklisto", "La Skutilo", grupojn "Esperejo", "Estonaj Esperantistoj" k.a. Dum la lastaj jaroj mi poŝtigis nur en Facebook. 
Nun mi reirtis al Google por havi almenaŭ ian kontakton kun la samideanoj. 
Por informi esperantistojn de nord-okcidenta Anglio mi kreis la organizaĵan grupon 
http://groups.google.com/forum/#!forum/nord-okcidenta-esperanto-frderacio 
Mi reekuzas la paŭzintan Google-grupon Estonio por primovadaj aferoj 
http://groups.google.com/forum/#!forum/estonio 
por maraj aferoj Google-grupon http://groups.google.com/forum/#!forum/maristoj 
Verŝajne necesas ĉion kopie poŝtigi ankaŭ en Yahoo-grupojn kaj en iun lokon kies serviloj estas ne en Usono kiel de FB, Google kaj Yahoo (eble Ipernity). 

Bona novaĵo: 
Fin-fine mi rearanĝis videojn kiujn Google post fermo de video.google estis transiginta en Youtuben kie pli ol sepcent videoj estis miksitaj al neretroveblo (kaj bedaŭrinde pluraj videoj perditaj samtempe iuj duobligitaj). Nun mi tamen sukcesis ilin reordigi en ludlistojn laŭtemajn. 

--------------------------------------------------------------------------------------------------
Proverbo diras ke estas pli bone unufoje vidi ol dekfoje aŭdi... 

Jen kelkaj videoj montrantaj nian agadmedion/eventojn mondan, landan kaj lokan (regionan) 

La 93-a Universala Kongreso de Esperanto 2008 
https://www.youtube.com/playlist?list=PLwTl14kV1rz4dZIk5Ef_SnFbaP-V9kR2L 
Aŭtomata montrado 
https://www.youtube.com/watch?v=EQK4h2_G74w&list=PLwTl14kV1rz4dZIk5Ef_SnFbaP-V9kR2L 

La 89-a Brita Kongreso de Esperanto 2008 
https://www.youtube.com/playlist?list=PLwTl14kV1rz5PsaQ80m-h0Q-XeKGk1Voy 
Aŭtomata montrado 
https://www.youtube.com/watch?v=RzS3TrVLHUQ&list=PLwTl14kV1rz5PsaQ80m-h0Q-XeKGk1Voy 

Kunveno de 101-jara NOEF 2009 
https://www.youtube.com/playlist?list=PL5C847142B2B23BA3 
Aŭtomata montrado 
https://www.youtube.com/watch?v=a2_jtqVt8O8&index=2&list=PL5C847142B2B23BA3 

Ili estas facile retroveblaj sur mia Youtube-kanalo klakante tie sur "playlist" 
http://www.youtube.com/PeeterAitai   
PA174898.JPG
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages