Karaj gesamideanoj el Estonio
Saluton!
Ni sendas al vi artikolon de la Reta Pagharo Bona Volo
(www.bonavolo.org), kiu temas pri korespondajho el Estonio al Legio de
Bona Volo (LBV) en Brazilo.
Bonan legadon!
Sekvas la teksto:
-----------------------------
LBV ricevis mesaghon el Estonio
Paulo César Pereira
12-an/09/2009
Braziljo/DF, Brazilo -- Freshdate la Retpagharo Bona Volo ricevis
korespondajhon el Estonio, senditan de la E-ista kaj spiritista
aktivulo August Kilk. Per la mesagho direktita al Legio de Bona Volo
(LBV), sinjoro Kilk rakontis, ke li esperantighis en la jaro 1967, kaj
ke de tiam li vigle agadas en la movado por la internacia lingvo.
Pri la aktivadoj plenumataj de LBV li elstarigas: "Mi povas diri nur
lauhdajn vortojn. Sendube la agado de LBV montras, kiel oni devas
frate helpi reciproke unu la alian en la malfacilaj okazoj. Estu la
homoj kunkreantoj de la frateca harmonio per amo kaj la krizoj en la
mondo malaperas".
Pri la agado de la E-movado en Estonio, s-ro Kilk diris, ke tie
funkcias diversaj kluboj kaj asocioj, chefe en la urboj Talino,
Haapsalu kaj Tartuo. Ankauh oni eldonas dumonatan revuon, kiu
prezentas informojn de la E-Asocio de Estonio; kaj ofte la
esperantistaro de la Balta regiono starigas internacian renkontighon
inter la najbaraj landoj.
Tre simpatie la dedichata estona E-isto adiauhas per sia mesagho, kiu
esprimas esperon kaj bondezirojn: "Koran dankon al la LBV-anoj pro la
frateca servado".
-----------------------------------
Vi ankauh povas legi gxin per
http://www.pj.boavontade.com/inc/interno.php?cm=79872&cs=14&ci=6
Mi tre dankas vian atenton.
LBV bondeziras ke tiun pozitivan rilaton inter Brazilo kaj Estonio
povu chiam esti bona kaj bonefika al konstruo de pli digna mondo por
chiuj civitanoj.
Fratece,
Felipe Duarte
Departemento pri Esperanto de
Legio de Bona Volo
www.bonavolo.org - espe...@bonavolo.com
Indiku, bonvole, chi tiun artikolon al viaj estonaj geamikoj
---------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------------
sube foto de August Kilk kun la filino Stela
Peeter Aitai
Miaj bondeziroj al li !!!
(Cetere mi permesas al mi flustri al li unu gravan vivspertokonsideron:
50-jaraĝe viro atingas la pinton,
kaj povas tie resti por longa-longa tempo).
Peeter Aitai
Hodiaŭ havas sian jubilean 50-an naskiĝdatrevenon prezidanro de EAE s-ro Tõnu Hirsik
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Estonio" group.
To post to this group, send email to est...@googlegroups.com.
To unsubscribe from this group, send email to estonio+u...@googlegroups.com.
For more options, visit this group at http://groups.google.com/group/estonio?hl=eo.