Saluton, Ahojte,
nome de SKEF kaj BEK (Bratislava Esperanto-Klubo) mi ŝatus inviti vin ĉiujn al la ĉi-jara Zamenhof-festo en nia ĉefurbo Bratislavo.
Ni renkontiĝu sabate - 7.12. je 16:00 horo. (Ni havos tie rezervitan apartan spacon, komence okazigos nian programon (vidu en la aldonita afiŝo) kaj sekve povos komune vespermanĝi.
(Konsumadon dumeventan pagos ĉiu por si mem.)
Aldone du afiŝoj - slovaka kaj esperanta.
Vi estas bonvenaj ankaŭ plusendi afiŝon en FB pri la evento:
Kaj grave - ĉi-foje ni okazigos la Zamenhofan vesperon dum la evento "Lokŝumado", kiun okazigas praga E-klubo "E-mentál" (jam la 10-an fojon!) - vidu detalojn:
Do se vi emus E-umi eĉ pli frue, venu jam je:
11.00 sur Hlavné námestie en Bratislava ĉe Kristnaska arbo antaŭ Malnova urbodomo.
Vizito de Antaŭkristnaska bazaro, gustumado de lokŝoj, kristnaska grogo…..
Ĝis revido sabate, la 7an de decembro! :)
Restoracio surmape:
Petro
Peter Baláž
SKEF-prezidanto
--