Fwd: Esperantistoj en Brataslavo?

4 views
Skip to first unread message

SKEF Esperanto

unread,
Jan 31, 2025, 12:23:06 PMJan 31
to esper...@googlegroups.com
Mi plusendas, cxu iu emus helpi al jenaj sam-anoj?

---------- Forwarded message ---------
Od: Kenneth Caviness <cavi...@southern.edu>
Date: ne 26. 1. 2025, 3:13
Subject: Esperantistoj en Brataslavo?
To: skef.es...@gmail.com <skef.es...@gmail.com>


Karaj samideanoj k lingvistoj,

Mi certas, ke vi estas almenaŭ dulingvaj, verŝajne plurlingvaj, ĉar vi estas membroj de Esperanto-asocio. Do ni havas ion komunan, kaj mi interesus renkonti vin kaj aliajn membrojn de via grupo, dum nia venonta vizito.

Mia edzino kaj mi planas esti en Bratislavo por la posttagmezo de la 25-a de majo, kaj eble tranokti antaŭ daŭrigi al Budapeŝto per trajno. Ĝi estos nia unua kaj eble nura vizito al Slovakio, sed ni estos en Vieno kaj vojaĝas en Rumanio: estos do oportune viziti Bratislavon.

Ĉu estus iuj esperantistoj kun kiuj ni povus renkontiĝi tie? Ĉu vi havas konsilojn pri lokoj, kiujn ni nepre devus vidi dum ĉi tiu mallonga vizito? Ni ankaŭ estus dankema por iuj aliaj kunsiloj: ekzemple, ni ankoraŭ ne komencis serĉi loĝejon, sed devos fari tion baldaŭ.

Mallonga mem-enkonduko: ni ambaŭ estas denaskaj parolantoj de la usona angla, sed dum jaroj multe uzas la francan, eĉ uzante ĝin hejme kun niaj infanoj por ke ili estu dulingvaj. Claryce instruas la francan kiel duan lingvon en loka 2-jara "komunuma kolegio" (la unuaj du jaroj de universitato), kaj ankaŭ studas la italan dum jaroj. Mi instruas fizikon, sed akiris diplomon en la germana kune kun miaj studoj pri fiziko kaj matematiko. Verdire, studado de lingvoj iĝis mia ŝatokupo: mi nun pli-malpli bone parolas ankaŭ la hispanan kaj la rusan.

Ho, ankaŭ Claryce komprenas Esperanton, kvankam ŝi ne uzis ĝin tiel longe nek tiel ofte kiel mi.

Mi antaŭĝojas aŭdi de vi!

Ken Caviness


Kenneth E. Caviness, Ph.D.
Professor & Program Director of Physics
School of Engineering & Physics
Southern Adventist University 
P.O. Box 370, Collegedale, TN 37315
Office:   423-236-2856
Fax:        423-236-1856
E-mail:  cavi...@southern.edu

Schedule a Zoom or Office Meeting with me HERE: https://calendly.com/caviness/

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages