Novaj Esperanto-kursoj / New Esperanto courses from complete beginners to advanced level ★

0 views
Skip to first unread message

Peter Baláž

unread,
Mar 18, 2026, 6:26:00 AM (yesterday) Mar 18
to Esperanto SK
Saluton al ĉiuj, 
jen mi plusendas informon pri retaj kursoj de EO ekde aprilo - eble utilus por iu ĉi tie. Tiu por tutaj komencantoj okazos pere de la angla, ceteraj rekte per EO - jen do bonega ŝanco por eklerni Esperanton, aŭ altigis sian nivelon de la lingvo. 
Belas ankaŭ la informo, ke la porkomencanta kurso baziĝas je la rekta metodo de Stano Marček (do eble fine eĉ ne necesas multa scio de la angla :). 

---------- Forwarded message ---------
Od: Anthony Bodineau <sal...@kursaro.net>
Date: ut 17. 3. 2026 o 18:28
Subject: ★ Novaj Esperanto-kursoj / New Esperanto courses from complete beginners to advanced level ★


[ESPERANTO]

Saluton!

En aprilo, ni lanĉos novajn retajn trimonatajn Esperanto-kursojn por komencantoj (A1) ĝis progresintoj (C1). Vi trovos la liston ĉi tie:
https://kursaro.net

Du el ili estas por tutkomencantoj.

Atentu, ke la retejo estas en pluraj lingvoj (oni povas ŝanĝi ĝin en la supra menuo), sed la kursoj mem okazos en Esperanto, krom tiuj por komencantoj, kiuj estos gvidataj en la angla.

Por enskribiĝi, simple plenskribu la formularon en la paĝo de la kurso, kiu interesas vin.

Aliĝu Nun!

Vi rajtas partopreni en pluraj kursoj samtempe, sed enskribiĝu nur se vi vere planas ĉeesti regule ĉar la nombro de partoprenantoj estas limigita al ĉirkaŭ 15.

Se vi konas iujn, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj ŝatus lerni ĝin, estus granda helpo, se vi sciigus al ili pri niaj novaj kursoj por komencantoj. Dankon.

Se vi havas demandojn aŭ bezonas klarigojn, ne hezitu kontakti min.

Amike,

Anthony

Beginners course (A1-A2 level):
This course is based on "Esperanto by Direct Method" by Stano Marček and is divided into two three-month periods (Beginners I & Beginners II). If you're a beginner looking to take your first steps into Esperanto waters or if you've already done a little by yourself, this course is for you.

--
Peter Baláž
SKEF-prezidanto

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages