UK en Brno - kun la financa subteno de UEA - "Partoprenu UK-on"

1 view
Skip to first unread message

Peter Baláž

unread,
Feb 11, 2025, 11:10:41 AMFeb 11
to Esperanto SK
Saluton/Ahojte, 
ĉu vi emus partopreni en UK ĉi-jare en Brno, sed bezonus financan helpon? 
Tiukaze jen, ni rekomendas tralegi tiun ĉi alvokon de UEA: 

Mi kopias ĝin ankaŭ ĉi tie sube rekte. Temas pri la subvencioj de UEA, por subteni helpantojn dum UK. Se vi ekz. jam aliĝis, sed tamen bezonus finance helpi pri la tranokto (pagi loĝadkostojn), vi povas ankaŭ tion mencii. 
Se vi ne aliĝis ankoraŭ - vi povas peti ankaŭ kovri la aliĝkotizon. 
Tio ĉi povus helpi al kelkaj pliaj niaj membroj veni al UK en Brno - do se vi mem bezonus financan subtenon, legu la alvokon kaj plenigu sekve la formularon. 

amike Petro


Partoprenu UK-on: alvoko por volontuloj en Brno, 2025

La subtena laboro de volontuloj estas nemalhavebla por asocioj kiel UEA kaj ankaŭ por la Universala Kongreso. Se vi pretas kunlabori kiel volontulo por la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno, Ĉeĥio (de la 26-a de julio ĝis la 2-a de aŭgusto 2025), anoncu vin pere de tiu formularohttps://forms.gle/GR26QDWvdWeBKCmx7.

Subvencioj por partopreni la UK-on estas haveblaj danke al la Fondaĵo Partoprenu UK-on de UEA. Pere de ĝi UEA havas la eblon subteni ĉefe la aliĝkotizojn de kelkaj kongresanoj, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝad-kostojn, preferinde en la plej malaltaj kategorioj, kaj en esceptaj okazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj deziras volontuli kaj bezonas tian helpon, povas kandidatiĝi por subvencio.

La kondiĉoj por kandidatiĝi al la subteno “Partoprenu UK-on” estas:

  1. esti preta ricevi kaj realigi kongresrilatajn taskojn antaŭ, dum kaj post la UK;
  2. esti individua membro aŭ akcepti esti individua membro de UEA;
  3. plenigi ĉi tiun formularon ĝis la limdato, la 28-a de februaro 2025.

En pasintaj UK-oj volontuloj helpis ĉefe pri fotado, filmado, helpoj en prelegejoj (teknika kaj kunordiga) kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj. En la formularo vi havas la eblon prezenti por kiu(j) tasko(j) vi pli emas helpi.

UEA antaŭdankas al kandidatoj pro la interesiĝo pri tiu subteneblo kaj varme invitas donacemulojn kontribui al Fondaĵo Partoprenu UK-on, kiu helpas diversigi kaj demokratiigi nian plej gravan kongreson: https://uea.org/alighoj/donacoj/partoprenu_uk.

La 2-a aliĝperiodo de la UK daŭros ĝis la 31-a de marto 2025. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne maltrafu la okazon facile kaj rapide aliĝi, daŭre kun rabato, per nia reta aliĝilo: https://uk.esperanto.net/2025 (eblas donaci dum la aliĝo).

UEA, nome de la monda esperantistaro, kore dankas la sindonemon de volontuloj kaj la solidaron kaj malavaron de la donacantoj al la Fondaĵo "Partoprenu UK-on".



--
Peter Baláž
E@I-koordinátor
0902 203369
eai.png

Peter Baláž

unread,
Feb 27, 2025, 4:20:42 AMFeb 27
to Esperanto SK
Ahojte, Saluton, 
mi resendas tiun ĉi mesaĝon - informon pri la eblo ricevi subtenon por partopreni la UKn en Brno. 
Se vi planas (volus) partopreni, sed bezonus finance helpi, nepre do ne forgesu plenigi ĉi tiun formularon ĝis la limdato, la 28-a de februaro 2025- morgaŭ!
Vi povas peti subtenon laŭ diversaj ŝtupoj - ĉu nur la aliĝkotizon, aŭ ankaŭ aldone por tranoktoj kaj/aŭ vojaĝkostoj. Certe indas tion eluzi, des pli, se vi pretas ja helpi dumkongrese. 

amike Petro

ut 11. 2. 2025 o 17:10 Peter Baláž <espera...@gmail.com> napísal(a):
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages