Fwd: [N-ro 1201] Lasta tago de la unua aliĝperiodo de la 110-a UK kaj dokumentfilmo de la 109-a UK

1 view
Skip to first unread message

Peter Baláž

unread,
Dec 15, 2024, 5:35:52 AM12/15/24
to Esperanto SK
Saluton, Ahojte, 
mi plusendas gazeteran komunikon de UEA de hodiaŭ - la Zamenhof-tago! 

Gravaj informoj de ĝi: 
1. Hodiaŭ estas lasta tago por malplej koste aliĝi al la 110-a UK en Brno! - nepre faru, se vi ne aliĝis ankoraŭ:  https://uk.esperanto.net 

2. Filmeto de UEA de la 109-a UK en Aruŝo aperis - se vi ne partoprenis la kongreson, jen vi povas ĝui almenaŭ tiel ĉi la etoson - kaj ekplani la partoprenon en la ontjara! 

amike kaj dezirante feliĉan Zamenhof-feston! 
Petro


---------- Forwarded message ---------
Od: Gazetaraj Komunikoj de UEA <g...@co.uea.org>
Date: ne 15. 12. 2024 o 0:21
Subject: [N-ro 1201] Lasta tago de la unua aliĝperiodo de la 110-a UK kaj dokumentfilmo de la 109-a UK
To: <pe...@ikso.net>



Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1201
2024-12-15


LASTA TAGO DE LA UNUA ALIĜPERIODO DE LA 110-A UK KAJ DOKUMENTFILMO DE LA 109-A UK

En la 15-a de decembro 2024, Zamenhof-tago, finiĝas la unua aliĝperiodo de la 110-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), kiu okazos en Brno (Burno), Ĉeĥio, inter la 26-a de julio kaj la 2-a de aŭgusto 2025. La unua aliĝperiodo estas la plej favorpreza - ne maltrafu ĝin! La kongresa aliĝilo troveblas ĉe https://uk.esperanto.net - 606 personoj el 50 landoj jam aliĝis!

La Dua Bulteno de la 110-a UK laŭplane aperos en la venontaj semajnoj. Ĝi enhavos informojn interalie pri loĝeblecoj, ekskursoj kaj la kongresa temo, kiu por la 110-a UK estas “Esperanto kaj teknologioj kiel pontoj de paco kaj konfido Inter la popoloj”.

Tiu ĉi Zamenhof-tago ankaŭ estas la premiera tago de dokumentfilmo pri la 109-a UK, okazinta en Aruŝo, Tanzanio, de la 3-a ĝis la 10-a de aŭgusto 2024, al kiu aliĝis 854 homoj kaj kies temo estis “Lingvo, homo kaj medio por pli bona mondo”. La filmo, farita de Rogener Pavinski, spekteblas ĉe UEAviva, la jutubkanalo de UEA: https://www.youtube.com/watch?v=xm4qTLcXKc4

Tiu ĉi filmo samkiel aliaj registraj agadoj de la UK estas eblaj danke al donacoj. Eblas donaci dum aliĝo al la UK, rekte per la aliĝilo, aŭ konstante, al la fondaĵoj de UEA: https://uea.org/alighoj/donacoj - diversaj fondaĵoj subtenas la kongresan agadon kaj eblas elekti unu aŭ plurajn.

UEA dankas pro la diversaspekta subtenado, kiun la Asocio ricevas, kaj deziras al ĉiuj feliĉan esperoplenan Zamenhof-tagon!

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj

La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1201

Por malfunkciigi aŭ modifi la abonon vizitu https://uea.org/via/retlistoj (necesas ensaluti)



--
Peter Baláž
E@I-koordinátor
0902 203369
eai.png
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages