Saluton/Ahojte,
nur memorigo por tiuj, kiuj ŝatus partopreni rete la 5-an VK-n (Virtuala Kongreso de Esperanto de UEA): hodiaŭ (20.11.) estas la lasta tago, kiam eblas aliĝi senpage - se oni estas indivitua membro de UEA.
En la retejo de VK eblas eĉ rekte membriĝi al UEA, kaj tiel aŭtomate jam eblos ĉeesti VKn senpage. (se vi aliĝos tie nun, vi havos jam venontjaran uea-membrecon, por 2025, kaj aldone do povos ĉeesti senpage la VKn.)
Jam 858 personoj el 86 landoj aliĝis, ĉu eble ĝuste vi estos la sekva? ;)
Ankaŭ ne forgesu: la 110-a UK okazos ontjare en Brno! Kaj ĝis la fino de novembro nun estas la malplej kosta aliĝkotizo - aliĝu do rapide, restas nur 10 tagoj:
https://uk.esperanto.net/2025/
amike
Petro
-- Peter Baláž
SKEF-prezidanto