IFEF-kongresanoj - morgaŭ kaj lunde en Bratislavo

1 view
Skip to first unread message

Peter Baláž

unread,
May 3, 2025, 5:02:45 AMMay 3
to Esperanto SK
Saluton al ĉiuj, 
ĵus okazas (morgaŭ matene finiĝos) la 76-a IFEF-kongreso en Žilina (kun 81 partoprenantoj el 16 landoj). 
Parto de la vizitantoj morgau veturos unue al Trenč. Teplice kaj poste al Bratislavo. 
Je 16:05 alvenos tuta grupo (24 homoj) per trajno al Bratislavo (Hlavná stanica) kaj de tie iros al "Dopravné múzeum" - apud la stacidomo (16::20). 
Sekve, je 18:30 okazos komuna vespermanĝo en restoracio "Spilka" (Legionárska 8, 811 07 Staré Mesto)
Se do iu volus veni renkontiĝi, eblas veni aŭ al la muzeo (aŭ rekte al la trajna stacidomo, por akompani la grupon ĝis muzeo), aŭ ankaŭ en la restoracion. 

Lunde, 5.5. jam malpli granda grupo de la postkongreso (13 homoj) vizitos urbon Bratislavo - je 10:00 ekos la trajneto "Prešporáčik" de: Nám. E. Suchoňa (pri historickej budove SND na Hviezdoslavovom nám.) 1-horan trarigardon de la urbo (kun kapauskultila gvidado en Esperanto. Estas ankoraŭ kelkaj liberaj lokoj, unu bileto kostas 16 EUR.  (Se do iu volus kunveturi, venu 9:50 al tiu haltejo. 

Poste de 11:00 (depende de la vetero, oni anoncas pluvon) oni promenados tra la urbocentro. 
Vespermanĝo estas planata en greka restoracio "Suvlaki" en Krížna strato je 18:30, se iu volus aliĝi al nia grupo.


--
Peter Baláž
E@I-koordinátor
0902 203369
eai.png
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages