IFK - Internacia Fervojista Kongreso en Žilina! (30.4.-4.5.2025)

0 views
Skip to first unread message

Peter Baláž

unread,
Feb 10, 2025, 4:00:51 AMFeb 10
to Esperanto SK
Saluton/Ahojte, 
por tiuj, kiuj ankoraŭ ne scias - ĉi-jare (jam relative baldaŭ: (30.4.-4.5.2025) okazos en Slovakio, Žilina "IFK -Internacia Fervojista Kongreso!". 
Jam 46 homoj el 9 landoj aliĝis. La evento okazos en la hotelo Galileo, samloke, kie aŭtune 2024 okazis KAEST. 

Detalojn pri la evento vi trovos ĉi tie: https://ifk.ikso.net

PS: Post la kongreso estas aldona plano: unue tuttaga ekskurso, kiu finiĝos en Bratislavo - tie sekvatage (5.5.) okazus tuttaga "Postkongreso", montrante "la plej" vidindaĵojn de nia ĉefurbo. Sekvatage, jam neoficiale estus eblo viziti aldone Vienon (kaj la EO-muzeon tie): 
Dimanĉe la 4-an de majo
La tuttaga ekskurso havos 2 celojn, ligitajn survoje de Žilina pertrajne: Trenčianske Teplice (historia tramo) kaj Bratislava (Fervojista Muzeo, muzeo de trafiko).

Lunde la 5-an de majo
La Postkongreso prezentos al vi detale la ĉefurbon de Slovakio: Bratislava.

Marde la 6-an de majo
Forveturo hejmen, aŭ survoja vizito de Vieno kaj de la Esperanto-Muzeo tie.

Se vi mem emus partopreni kaj des pli eĉ helpi pri la kongreso (ekz. gvidi la ekskursojn, ankaŭ tiujn post la kongreso), nepre informu pri tio ĉe "i...@ikso.net". SKEF pretas subteni siajn finance nepagipovajn membrojn. 

amike Petro
SKEF-prezidanto

--
Peter Baláž
E@I-koordinátor
0902 203369
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages