Lastatempaj novaĵoj: EO-brigado en EO-arkivo, Lokŝumado en Bratislavo...

0 views
Skip to first unread message

Peter Baláž

unread,
Oct 28, 2025, 1:49:06 PMOct 28
to Esperanto SK
 Saluton al ĉiuj,

jen kelkaj lastatempaj novaĵoj rilate EO-n en Slovakio - dividitaj al 2 partoj: Okazis kaj Okazos:


Okazis:

LingvaFest´2025:
la unua kaj ĝis nun ununura lingva festivalo en Slovakio re-okazis ĉi-jare! Kun 6-jara paŭzo ĝi revenis al Ekonomia universitato en Bratislava (Petržalka) en la tagoj 11.-12.9. kun granda sukceso: partoprenis ĉ. 4300 homoj! (3900 studentoj, 200 instruistoj, 200 ĝenerala publiko)

La aranĝon ĉeforganizis E@I, kune kun SKEF kaj Ekonomia universitato. Plej multaj volontuloj kaj organizantoj estis esperantistoj.
Esperanto ja estis plurflanke prezentita kaj tre bone videbla:
- la retejo de la evento: www.lingvafest.sk estas ankaŭ en Esperanto (apud la slovaka kaj la angla)
- SKEF, E@I kaj eldonejo Espero havis siajn budojn en la festivalo
- disdonitaj estis centoj da informiloj, flugfolioj kaj libromarkiloj pri Esperanto
- kelkaj esperantaĵoj estis gajneblaj en la loterio
- okazis 2 rapidkursoj de Esperanto: ĵaŭde fare de germana E-isto, poligloto Georg Jähnig, vendrede fare de Petro Baláž
- ĉeĥa fama E-isto Petro Chrdle prelegis pri fama ĉeĥa poligloto-esperantisto Lorenz – lige al la libro, kiun li eldonis pri tiu ĉi personeco.
- okaze de la festivalo Petro Baláž estis intervjuita 2x - por Rádio Regina Západ kaj por Rádio Junior – kun aparta interesiĝo pri Esperanto.
Vidu pli da detaloj ĉe FB-paĝo de la evento: https://www.facebook.com/LingvaFest  

Vidu fotojn de la evento ĉi tie: https://drive.google.com/drive/folders/10dH4BvbWkFXLI40zItiw89x3Qhqf-1at 
Skiza video de la ĉi-jara LingvaFest: https://www.youtube.com/watch?time_continue=1&v=qJHlOG6WmJY&embeds_referring_euri=https%3A%2F%2Fwww.lingvafest.sk%2F&source_ve_path=Mjg2NjY 

Aŭtuna EO-brigado en la EO-arkivo en Nová Dubnica
Aŭtuna laborbrigado en la Esperanto-arkivo okazis dum la semajnfino de la 11–12 de oktobro en Nova Dubnica. 13 esperantistoj purigis, ordigis kaj sistemigis ĉefe esperantajn revuojn (sed ankaŭ librojn) el la tuta mondo. En la arkivo oni atingis rimarkindan progreson – la ejoj “heliĝis”, la sekcio kun revuoj jam akiras klarajn konturojn, kaj la arkivo finfine komencas vere aspekti kiel arkivo. Granda dankon al ĉiuj, kiuj helpis!
Kaj se iu volus aliĝi ankaŭ venontfoje – la sekva brigado estas planata por decembro, okaze de la naskiĝtago de la kreinto de Esperanto, L. L. Zamenhof – la 13–14 de decembro.
Kelkaj fotoj: https://www.facebook.com/EsperantoaSlovensko/posts/pfbid023xg6QJjJGWsGjxqfU3aLNhy8K8qSgs3J3yUBHeeusqAj5o4N3nUQ6NKWkiY7Eveul 

2-foje prezentita EO okaze de la Eŭropa lingva tago:

26.9. en Žilina: Fejfi (Magdaléna Feifičová) – okazigis prelegon en distrikta biblioteko (3x dumtage: 2x por studentoj kaj 1x vespere por „plenkreskuloj“). Jen kelkaj vortoj de Fejfi pri la evento:
La jaron 2001 oni festis kiel Eŭropan Jaron de Lingvoj. Pro gxia sukceso ekde la sekva jaro oni regule festas la 26-an de septembron kiel Euxropa Tago de Lingvoj. ESONO kontribuadis al cxi tiu tago en la Regiona Biblioteko en Žilina per siaj prelegoj por la gxenerala publiko. Ankaux la Faka Mezlernejo pri Agrikulturo kaj servoj  en Provinco en Žilina kelkfoje mem petis la prelegojn pri lingvo Esperanto por siaj gestudentoj.

Cxi jare - en la 2025a - la Regionan Bibliotekon demandis la lokaj lernejoj, cxu gxi preparas ion por la 26a de septembro. La dejxorantino de la Biblioteko demandis min, kaj mi jesis. Tiun tagon okazis antauxtagmeze du prelegoj por la lastaj klasoj de bazlernejoj kaj mezlernejanoj. Venis du centoj de gestudentoj. Ili eksciis, ekde kiam ni festas Euxropan Tagon de Lingvoj; cxu Esperanto, kiel la plej disvastigita internacia planlingvo, estas solvo de la lingva problemo kaj kio estas gxiaj avantagxoj; kaj kion diras al la lingva problemo la artefarita intelekto. Ili eksciis ankaux pri la arangxoj de E@I, pri poliglotaj konferencoj kaj renkontigxoj kaj ricevis inviton por la sekvontjara LingvaFest´ en Bratislava. Bedauxrinde, al la vespera prelego por la publiko venis nur kvin geklubanoj kaj unu urba civitano...

17.10. en Topoľčany:
Petro Baláž prelegis pri Esperanto kaj multlingvismo al ĉ. 200 studentoj en la bazlernejo „Hollého“ en Topoľčany – okaze de ilia „Lingva tago“, kiun la lernejo organizis. Studentoj estis ĝenerale tre diligentaj kaj scivolemaj, eĉ instruistoj tre scivolemis. La lernejo mem kontaktis nin kun la peto prezenti EO-n. https://www.facebook.com/reel/1147113440172658 
Fine de prelegoj okazis ankaŭ mallonga intervjuo pri la sama temo por la loka „Rádio Topoľčany“.

Okazos:
Certe ni rekomendas al vi partopreni iun el la sekvaj aranĝoj en decembro:

1. Lokŝumado en Bratislava - jam la 11-an fojon ĝi okazos sub la gvido de lerta Vlasta el Prago.
Detaloj troveblas ĉi tie: https://www.e-mental.cz/archiv/17992 

2. Zamenhoffesto en Vieno
06.12.2025 15:00-18:00
La tradicia Zamenhoffesto en Vieno ankaŭ ĉijare okazos.
Kie - ĉeeste: Polnisches Institut, Am Gestade 7, 1010 Wien
Kie - virtuale: en Zoom pere de tiu ĉi mallongigita ligilo:
     http://bit.ly/ZoomZamVieno 
Pliaj detaloj: https://eventaservo.org/e/345697 

3. La 6-a VK (Virtuala Kongreso) de UEA
4-a ĝis 7-a de decembro 2025
La Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) estas la plej granda reta evento por esperantistoj, organizata de UEA ĉiujare fine de la jaro ekde 2020. Pasintjare al ĝi aliĝis 1256 personoj el 89 landoj! La VK estas riĉa je interesaj prelegoj, artaj kaj kulturaj prezentoj, kaj socia programo. Jen plia ŝanco esperantumi aldone al la Universala Kongreso de Esperanto!
Dum la VK, partoprenantoj de diversaj landoj interkonatiĝas, lernas ion novan dum la realtempaj diverstemaj prelegoj, partoprenas en kursetoj, atelieroj kaj diskutoj, ekscias pli pri la Esperanto-movado dum la Virtuala Movada Foiro, kaj multe pli!
La Virtuala Kongreso (VK) estas senpaga por individuaj membroj (IM) de UEA, kiuj aliĝos al ĝi ĝis la 23-a de novembro 2025. Se vi ankoraŭ ne estas IM de UEA, eblas samtempe aliĝi al UEA kaj al la VK per la aliĝilo sube. (518 personoj el 66 landoj jam aliĝis)
https://vk.esperanto.net/2025/aligxilo/ 

4. Zamenhof-brigado en Nová Dubnica (12.-14.12.)
Anstataŭ kutima "Zamenhof-vespero" ĉi-foje okazos kunigo de brigado en la EO-arkivo kun aldona prelega/amuza parto. Ĉefa brigada tempo estos sabate de 10:00 ĝis 16:00. Post tio (kaj dimanĉe ATMe) okazos pli leĝera kaj „kutima“ programo: prezentoj, prelegoj, kvizoj, kantado, babilado.
Pliaj detaloj venos pli poste (dumnovembre).

PS: Ni ankaŭ memorigas, ke ontjara UK okazos denove tre proksime al Slovakio – en la urbo Graz, en Aŭstrio! Kaj do ankaŭ rekomendas al ĉiuj aliĝi, plejeble frue – jen la ligilo: https://uk.esperanto.net/2026/ 

PS2: Ĉu vi mem okazigas iun EO-eventon, aŭ partoprenas? Informu pri ĝi ĉi tie en tiu ĉi dissendolisto – por ke ankaŭ aliaj membroj sciu ke/kio/kie okazas.

amike Petro
Peter Baláž - SKEF-prezidanto





--
Peter Baláž
E@I-koordinátor
0902 203369
eai.png
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages