Ernesto Váňa en 1946 fondis la gazeton Esperantisto Slovaka (kiun mi redaktis en la jaroj 1985-1995).
La revuon Esperantista Vegetarano li redaktts de 1971 ĝis 1981, – poste li transdonis la redakcion al mi.
Mi redaktis ĝin de 1982 ĝis 1997. Vidu https://eo.wikipedia.org/wiki/Arno%C5%A1t_V%C3%A1%C5%88a,
resp. https://bitarkivo.org/gazetoj/esperantistavegetarano.
Sur la kovrilo de mia unua n-ro 34-35 estis mia filino Linda, kiu post jaroj ilustris mian lernolibron, jam ĝi aperis en 45 lingvoj…
En mia arkivo mi trovis foton el renkontiĝo de esperantistoj en Dudince, kiun organizis Ernesto Váňa.
Mi, kun miaj samklasaninoj el baza lernejo, en 1966.
Maldekstre estas mi kun gitaro... :-)
Amike, kun belaj rememoroj
Stano
--
Prezento de miaj lerniloj kaj intervjuo ĉe verkoj.com:
Al la renkontiĝo Einstein – Váňa
Hodiaŭ mi duonhoron parolis kun Otto Váňa (1948), filo de Ernesto Váňa.
Mi citas el liaj rememoroj:
Mia patro, Ernesto Váňa, aktive korespondis kun multaj personuloj el la tuta mondo. Kromalie ankaŭ kun ĝenerala sekretario de Ruĝa kruco Hans Jakob el Ĝenevo kaj li eksciiĝis, ke Albert Einstein esprimis intereson pri Esperanto kiel movado strebanta pri paca kunvivado. Mia patro decidiĝis sendi al li la leteron skribita esperante kaj s-ro Einstein respondis. Ili interŝanĝis kelkajn leterojn (verŝajne en la germana), kiuj bedaŭrinde perdiĝis.
Dum la komunismaj 50-aj jaroj estis kontaktoj kun germanoj, eĉ usonanaj sufiĉe danĝeraj kaj krom tio mia patrino estis germandevena, kio tiam povus esti seioza problemo. Kaj tamen komence de la jaro 1954 s-ro Jakob kaj mia patro interkonsentiĝis sekrete renkontiĝi en Dudince ankaŭ kun Albert Einstein.
Ili alveturis antaŭtagmeze trajne – Einstein, Jakob kaj sekretariino. Ŝi restis kun mia patrino hejme. Ni loĝis en la loko, kie nun estas kuracdomo Rubín. La viroj ekpromenis babilante pri diversaĵoj. Pri kio, mi ne scias. Mia patro prenis min kun ili kaj s-ro Einstein prezentis sin: „Ich bin Bertie“. Tiam mi estis 6-jara...
En Dudince ili restis ĉirkaŭ 4-6 horojn kaj poste trajne forveturis.
Amike
Juraj Gondžúr
Mi memoras, ke en iu numero de la revuo Esperanto
oni skribis, ke Albert Einstein proklamis, ke li neniam
subtenis Esperanton. Li nur akceptis aŭspicion super
du SAT-kongresoj, sed ne pro Esperanto, sed ĉar temis
pri laboristoj.
Plurfoje esperantistoj asertas, ke A. Einstein deklaris,
ke Esperanto estas la plej bona solvo de internacia lingvo.
Verŝajne temas pri konfuzo kun Leopold Einstein,
kiu en 1888 verkis broŝuron "Lingvo Internascia als
beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems" -
Lingvo Internacia (= origina nomo de Esperanto)
kiel la plej bona solvo de internacia mondlingva problemo.
La broŝuro helpis al li kolekti kelkajn homojn,
fondi unuan klubon en Munkeno kaj eldoni unuan gazeton,
kvankam nur post lia morto en 1890.
https://eo.wikipedia.org/wiki/Leopold_Einstein
https://eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Einstein (artikolo Rilato al Esperanto)
Mirek
______________________________________________________________
> Od: "Stano Marček" <stano....@gmail.com>
> Komu: "Imre Keményfi" <ime...@gmail.com>
> Datum: 21.04.2025 06:07
> Předmět: Re: Einstein kaj Esperanto
>
> CC: <esper...@googlegroups.com>