Ekspozicio dumseptembra en Regiona Biblioteko en Žilina

0 views
Skip to first unread message

Peter Baláž

unread,
Aug 28, 2024, 4:33:35 AM8/28/24
to Esperanto SK
Saluton ĉiuj, 

Mi plusendas informon de nia brava EO-agantino de Žilina Fejfi - kun invito viziti la ekspozicion: 

Teo, Amo kaj la Mondo / Čaj, Láska a Svet
La divido de la ĉina jaro en 24 sunajn periodojn baziĝas sur la observado de laŭsezonaj ŝanĝoj, naturaj fenomenoj kaj astronomio, origine en la regiono de la Flava Rivero. En novembro 2016 ili estis enigitaj en la Unesko-liston de nemateria kultura heredaĵo de la homaro. Ĉinaj, rusaj, litovaj, nepalaj kaj uzbekaj fotistoj prezentos al ni dudek kvar brilajn afiŝojn de la sunaj periodoj. Ilin oni povas vidi ekspoziciataj ankaŭ en la Regiona Biblioteko en Žilina dum septembro 2024. La ekspozicion preparis Slovakia Esperanto-Federacio. (La ekspozicio daŭros de la 2a ĝis la 30a de septembro. La priskriboj de la ekspozicio estas 3-lingvaj: la ĉina, la slovaka kaj Esperanto.)

--
Peter Baláž
SKEF-prezidanto

T,AkM 2024 09 SK ZA KK - výstava KK ZA.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages